Ibolya Felhő
Aspekto
Ibolya Felhő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1921 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de aŭgusto 1998 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto arkivisto |
Ibolya Felhő [iboja], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Felhő Ibolya estis hungara historiisto, arkivisto, altlerneja instruisto.
Ibolya Felhő[1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1921 en Budapeŝto, ŝi mortis la 1-an de aŭgusto 1998 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ibolya Felhő maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1940, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1944, filozofian diplomon en la sekva jaro. Inter 1945-1980 ŝi laboris en la tutlanda arkivo, ekde 1970 ŝi havis mezgradan postenon. Ŝi interesiĝis precipe pri administraciaj datenoj en Hungarlando. Intertempe ŝi esploris en arkivoj de Romo (1963, 1968) kaj Perugia (1970). Ŝi ankaŭ instruis en la menciita universitato ekde 1970. Ŝi neniam edziniĝis.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A szabad királyi városok és a magyar kamara a XVII. században (ankaŭ disertaĵo, 1946)
- Feudáliskori hatósági iratanyag rendezése (1954)
- A Mária Terézia úrbérrendezése során készült adatfelvételek (1957)
- A magyarországi városi levéltárak története (1965)
- Az úrbéres birtokviszonyok Magyarországon Mária Terézia korában. I. köt. Dunántúl. (monografio kaj disertaĵo, 1970)
- Buda város 1857. évi műemlékjegyzéke (1988)