Ignác Fábry
Aspekto
Ignác Fábry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de julio 1792 en Sátoraljaújhely |
Morto | 24-an de junio 1867 (74-jaraĝa) en Košice |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1852–) katolika sacerdoto (1815–) romkatolika diakono (1814–) |
Ignác Fábry [fAbri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fábry Ignác estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, abato.
Ignác Fábry [1] naskiĝis la 28-an de julio 1792 en Sátoraljaújhely. Li mortis la 24-an de junio 1867 en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ignác Fábry frekventis lernejon komence en sia naskiĝurbo, poste en Kassa, fine en Pest (urbo), kie li doktoriĝis en 1813. Post 2 jaroj li pastriĝis. Li komencis sian eklezian karieron kiel episkopa arkivisto, poste sekretario. Ekde 1721 li estis pastro en Monok, kie li establis lernejon. En 1834 li ricevis administran taskon en Csanád. Liaj baldaŭaj ĉefaj titoloj kaj postenoj estis:
- kanoniko en 1835
- abato
- titulara episkopo en 1843
- direktoro pri edukado
- episkopo en 1852 en Kassa
- papa titulara posteno en 1855.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ’’Die Restauration des Elisabeth-Domes zu Kaschau’’ (1859)
- diversaj paroladoj en manuskriptoj