Saltu al enhavo

Il gattopardo (1963)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Il gattopardo
filmo
Originala titolo Le Guépard
Originala lingvo itala lingvo • franca lingvo • germana lingvo • latina lingvo
Kina aperdato 1963, 29 mar. 1963, 20 maj. 1963, 14 jun. 1963, 8 nov. 1963, 5 dec. 1963
Ĝenro drama filmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Giuseppe Rotunno
Reĝisoro(j) Luchino Visconti
Produktisto(j) Goffredo Lombardo
Scenaro Suso Cecchi d'Amico • Pasquale Festa Campanile • Enrico Medioli • Massimo Franciosa • Luchino Visconti
Filmita en Palermo • Ciminna • Ariccia
Loko de rakonto Italio
Muziko de Nino Rota
Rolantoj Burt Lancaster • Claudia Cardinale • Alain Delon • Paolo Stoppa • Rina Morelli • Romolo Valli • Terence Hill • Pierre Clémenti • Lucilla Morlacchi • Giuliano Gemma • Ida Galli • Ottavia Piccolo • Anna Maria Bottini • Lola Braccini • Marino Masè • Tina Lattanzi • Ernesto Almirante • Marcella Rovena • Rina De Liguoro • Valerio Ruggeri • Vittorio Duse • Vanni Materassi • Olimpia Cavalli • Winni Riva • Stelvio Rosi • Ivo Garrani • Serge Reggiani • Lou Castel • Maurizio Merli • Michela Roc • Leslie French • Marie Bell
Produktinta firmao Titanus
Honorigoj Ora Palmo
IMDb
vdr

Il gattopardo (La servalo) estas eposa historia drama filmo de 1963 reĝisorita de Luchino Visconti. Verkita de Visconti, Suso Cecchi d'Amico, Enrico Medioli, Pasquale Festa Campanile, kaj Massimo Franciosa, la filmo estas adaptaĵo de la samnoma romano de 1958 de Giuseppe Tomasi di Lampedusa.

Il gattopardo rakontas la vivon de Don Fabrizio Corbera, Princo de Salina, kaj de lia familio, inter 1860 kaj 1910, en Sicilio (nome en Palermo kaj Palma di Montechiaro). La titolo aludas al la makulhava gepardoservalo (en itala, gattopardo) kiu aperas en la blazono de la familio Salina. Burt Lancaster stelulas kiel Don Fabrizio Corbera, maljuna sicilia nobelo kaptita en la socipolitika tumulto de la Risorgimento (Italia unuigo) dum la mezo de la 19-a jarcento, Alain Delon estas lia oportunema nevo Tancredi, kaj Claudia Cardinale lia nepino. Paolo Stoppa, Rina Morelli, Romolo Valli, Serge Reggiani, kaj Terence Hill ludas duarangajn rolojn. La filmo estis internacia kunproduktoraĵo inter itala studio Titanus kaj franca studio Pathé.

La filmo ricevis la Oran Palmon en la Festivalo de Cannes en 1963, kaj estis publikigita en kinejoj en Italio la 28an de Marto, 1963, kaj en Francio la 14a de Junio. Ĝi estis kritika kaj komerca sukceso en Eŭropo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En Sicilio en la jaro 1860, Don Fabrizio Corbera, Princo de Salina, ĝuas la kutimajn komfortojn kaj privilegiojn de sia deveno. Milito eksplodis inter la armeoj de Francisko la 2-a de la Du Sicilioj kaj la ribelantaj volontulaj ruĝĉemizuloj de Giuseppe Garibaldi. Inter la ribelantoj estas la nevo de la princo, Tancredi, kies romantikan politikon la princo heziteme akceptas kun iom da kaprica simpatio. Ĉagrenita per la ribelo, la princo foriras al Palermo. La armeo de Garibaldi subigas la urbon kaj ekspropriigas Sicilion for de la Burbonoj. La princo pripensas la neeviteblon de ŝanĝo, kie la meza klaso delokigas la regantan klason dum sur la surfaco ĉio restas same. Rifuzante fleksiĝo al la tajdo de ŝanĝoj, la princo foriras al sia somerpalaco ĉe Donnafugata.

Nova nacia asembleo vokas referendumon kaj la naciistoj venkas 512-0, danke al la korupto kaj subteno de la gvida civitano de la urbo, Don Calogero Sedara. Don Calogero estas invitita al la vilao de la Corberas, kaj li kunportas sian filinon Angelica. Kaj la princo kaj Tancredi estas ravitaj per la beleco de Angelica. Baldaŭ poste, Tancredi elpensas planojn peti ŝian manon en geedziĝo. La princo vidas la saĝecon de tiu kuniĝo ĉar li scias ke, pro la volba ambicio de sia nevo, Tancredi bezonos pretan kontantan monon, kiun la patro de Angelica malavare disponigos. Kun la beno de kaj la princo kaj Don Calogero, Tancredi kaj Angelica fianĉiĝas. Rimarkante Tancredi ŝanĝi sian fidelecon de Garibaldi al la lastatempe formita armeo de reĝo Viktoro Emanuelo, la princo sopire juĝas ke lia nevo estas la speco de oportunisto kiu prosperos en la nova Italio.

Cavalier Chevalley, reprezentanto de la Regno Sardio, venas al la vilao de la princo. Li petegas la princon aliĝi al la senato de la naskiĝanta Itala Reĝlando, esperante ke la granda kompato kaj saĝeco de la princo helpos mildigi la perceptitan malriĉecon kaj kvazaŭan nescion sur la stratoj de Sicilio. Tamen, la Princo malakceptas kaj rifuzas ĉi tiun inviton, observante ke, laŭ lia opinio, Sicilio preferas siajn tradiciojn al la iluzioj de moderneco, ĉar ĝiaj homoj estas fieraj de sia antikva heredaĵo. Li diras, ke li antaŭvidas sian markon de aristokrataj regantoj, kiujn li nomas leopardoj kaj leonoj, estante anstataŭigitaj per pli burokratiaj regantoj, kiujn li nomas ŝakaloj kaj hienoj, sed ke ĉiuj, inkluzive de la "ŝafoj" de la ĝenerala publiko, daŭre vidos sin kiel la "salon de la tero". La Princo rekomendas, ke Don Calogero iĝu pli taŭga senatano.

La Corbera-oj, inkluzive de Tancredi, partoprenas grandan balon ĉe la vilao de la najbara princo, kaj la okazaĵo markas la debuton de Angelica en alta socio. Afliktita de kombinaĵo de melankolio kaj la ridindeco de la novriĉuloj, la Princo vagas senĝene de ĉambro al ĉambro, ĉiam pli malkontenta de la tuta konstruaĵo de la societo, kiun li tiel galante reprezentas - ĝis Angelica alproksimiĝas kaj petas lin danci. Li akceptas kaj, momente, rekaptas kaj prezentas la elegantan kaj impetan figuron de sia pasinta memo, sed, post la danco, li rapide iĝas elrevigita denove.

Frumatene, la princo lasas solece la balon. Promenante kun peza koro tra la malplenaj stratoj, li paŭzas por lasi hastantan pastron pasi kaj eniri hejmon por liveri lastajn ritojn, kaj poste li piediras en malhelan strateton, kiu simbolas la forvelkantan pasintecon de Italio, al kiu li sentas ke li apartenas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Burt Lancaster kiel Don Fabrizio Corbera, Princo de Salina
  • Claudia Cardinale kiel Angelica Sedara / Bertiana Sedara, edzino de Don Calogero kaj patrino de Angelica
  • Alain Delon kiel Princo Tancredi Falconeri, nevo de Don Fabrizio
  • Paolo Stoppa kiel Don Calogero Sedara, urbestro de Donnafugata
  • Rina Morelli kiel Princino Maria Stella de Salina, edzino de Don Fabrizio
  • Romolo Valli kiel pastro Pirrone
  • Ivo Garrani kiel kolonelo Pallavicino
  • Leslie French kiel Cavalier Chevalley
  • Serge Reggiani kiel Don Francisco "Ciccio" Tumeo
  • Terence Hill (listigita kiel Mario Girotti) kiel grafo Cavriaghi
  • Pierre Clémenti kiel Francesco Paolo Corbera
  • Lucilla Morlacchi kiel Concetta Corbera
  • Giuliano Gemma kiel generalo de ruĝĉemizuloj
  • Ida Galli kiel Carolina Corbera

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]