István Agyagfalvi Hegyi
Aspekto
István Agyagfalvi Hegyi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de julio 1886 en Betești | |
Morto | 20-an de novembro 1975 (89-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, Hv2-1-7/8 vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
- La enlanda formo de tiu ĉi persona nomo estas Agyagfalvi Hegyi István. Tiu ĉi artikolo uzas la okcidentan ordon de la nomo.
AGYAGFALVI HEGYI István (adjagfalvi hedji) estis hungara poeto, verkisto naskita en Betfalva la 1-an de julio 1886 kaj mortinta en Budapeŝto la 20-an de novembro 1975.
Biografio
[redakti | redakti fonton]István Agyagfalvi Hegyi pristudis juron en Koloĵvaro kaj li enpaŝis ŝtatan servon. Jam kiel 16-jarulo li gajnis konkurson per siaj poemoj. Li havis plurfoje aŭtorajn recitalojn en radio kaj oni prezentis tri el liaj historiaj radioteatraĵoj. Ekde 1932 li estis la membro de la Societo Petőfi kaj de la Fráter Loránd Társaság, pli poste ties sekretario. Li estis kunlaboranto de beletra revuo Magyarság. Li verkis ankaŭ kanzontekstojn.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- A hazáért… (poemoj, Kolozsvár, 1906);
- Vándor falu (nov., Szeged, 1923);
- A véres kardot körülhordozom! (poemoj, 1925–1926, Bp., 1926);
- Szegénység (nov., Szeged, 1925);
- Fecskék a porban (rak., Szeged, 1932);
- Ősi vártán (poemoj, 1932–1935, Bp., [1936];
- Isten csákánya alatt (poemoj, 1929–1931, Bp., 193? ).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Molnár Imre: A magyar muzsika könyve (Bp., 1936).