Saltu al enhavo

Isidor Hilberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isidor Hilberg, universitatrektoro ĉernivca en 1897/98

Isidor HILBERG (naskiĝinta la 28-an de majo 1852 en Bila Cerkvo, mortinta la 28-an de oktobro 1919 en Vieno) estis aŭstra klasika filologo, aparte koncerne la helenan.

En la aĝo de kvar jaroj li venis kun la gepatroj disde Rusia Imperio Vienon; patro lia estis medicinisto. Ĉe la universitato de Vieno studis li klasikan filologion ĉe Johannes Vahlen, Theodor Gomperz, Emanuel Hoffmann kaj Wilhelm von Hartel. Doktoriĝo sukcesis en la jaro 1874-a. Sed jam antaŭe li publikigis sian unuan verkon s.t. Zum Christus patiens.

Habilitiĝo venis en 1877; Hilberg do estis privata docento, de 1879 eksterorda profesoro ĉe la universitato de Karolo. En septembro 1882 oni vokis lin ĉe la Francisko-Jozefo-universitaton de Ĉernivco je la katedro pri klasika filologio.[1] En 1891/92 li dekanis ĉe la filozofoj, kaj en 1897/98 li eĉ rektoris.[2] Gravis lia eldono de la leteroj de sankta Hieronimo ene de la serio Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum.

Eble estis la priholokaŭsta esploristo Raul Hilberg praneva parenco.[3].

Skribaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Eusthatii Macrembolitae Protonobilissimi de Hysmines et Hysminiae amoribus libri xi. Wien 1876.
  • Epistula critica ad Ioannem Vahlenum de nonnullis scriptorum Graecorum et Romanorum locis emendandis explicandisve. Wien 1877.
  • Das Gesetz der trochäischen Wortformen im Dactylischen, Hexameter und Pentameter der Griechen vom 7. Jahrh. v. Chr. bis zum Untergang der Griechischen Poesie." Wien 1878.
  • "Das Princip der Silbenwägung und die daraus entspringenden Gesetze der Endsilben in der griechischen Poesie. Wien 1879.
  • Die Verstechnik des Ephrämios." Ĉe: Wiener Studien. Volumo 10, 1888, p. 50–92.
  • Die Gesetze der Wortstellung im Pentameter des Ovid. Leipzig 1894.
  • Philologie und Naturwissenschaft (parolado okaze de la ekrektoriĝo), Ĉernivco 1898.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Die k.k. Franz-Josephs-Universität in Czernowitz im ersten Vierteljahrhundert ihres Bestandes. Festschrift" (teksto, PDF)
  2. parolado okaze de la ekrektoriĝo (HKM).
  3. Raul Hilberg: Unerbetene Erinnerung. Der Weg eines Holocaust-Forschers. Tradukis Hans Günter Holl. S. Fischer, Frankfurt am Main 1994, p. 18