János Mailáth
János Mailáth | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Majláth János | |||||
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1786 en Peŝto | ||||
Morto | 3-an de januaro 1855 (68-jaraĝa) en Starnberger See | ||||
Mortis pro | Sinmortigo vd | ||||
Mortis per | Drono vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario Aŭstra imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Majláth vd | ||||
Infanoj | Kálmán József Mailáth (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto tradukisto historiisto verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Grafo János Mailáth [jAnoŝ majlAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mailáth János estis hungara ŝtata oficisto, poeto, historiisto. Lia nobela antaŭnomo estis székhelyi [sEkheji], lia familia nomvarianto estis Majláth, lia patro estis József Mailáth, lia frato estis Antal Mailáth.
János Mailáth[1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1786 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 3-an de januaro 1855 en Starnberger See (Bavario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Mailáth unue estis edukita hejme, li poste studis filozofion en Eger kaj juron en Jura Akademio (Győr). Post siaj studoj li estis ŝtata oficisto en la administracio, sed post jardeko liaj okuloj jam estis en malbona stato, tial li adiaŭis de la ofico. Tamen poste li dediĉis sin al la hungaraj kaj germanaj literaturoj kaj historioj. Kelkfoje li partoprenis en la hungara parlamenta vivo, kie li estis kontraŭulo de politiko de Lajos Kossuth. Pro la revolucioj en 1848 li vojaĝis al Bavario kune kun sia filino. En la jaroj 1853 kaj 1854 li estis edukisto pri la hungaraj lingvo kaj moro al Elizabeto de Aŭstrio-Hungario. Poste li vivis mizere, tial li mortigis sin kune kun sia filino.
Elektitaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Koloczaer Codex, altdeutscher Gedichte. Herausg. von ... (poemoj, 1817)
- Magyarische Sagen und Märchen (1825; 1837)
- Geschichte der Magyaren (5 volumoj, 1828-1831)
- Praktische ungarische Sprachlehre für Deutsche, in Fragen und Antworten (1831; 1832; 1838)
- Zelmira vagy Zuniga kardja (dramo, 1833, prezentita kelkfoje)
- Geschichte des österreichischen Kaiserstaates (5 volumoj, 1834-1850)
- Mnemonik, oder Kunst das Gedächtniss nach Regeln zu stärken ... (1842)
- Vallásmozgalmak Magyarországban (2 volumoj, 1844–1846, ankaŭ germane, 1845)
- Gedrängte Geschichte des österreichischen Kaiserstaates bis auf die neueste Zeit (4 partoj, 1851; 1854; 1858)
- Märchen und Sagen. Eine Auswahl. (1862)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- anglalingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 6-a punkto)