János Vámosi
János Vámosi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Wéber János |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1925 en Bicske |
Morto | 18-an de septembro 1997 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Márta Záray |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
János Vámosi [jAnoŝ vAmoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vámosi János estis hungara ŝlagrokantisto. Lia origina familia nomo estis Wéber, lia edzino estis Márta Záray.
János Wéber[1] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1925 en Bicske, li mortis la 18-an de septembro 1997 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Vámosi maturiĝis en teknika mezlernejo, poste li eklaboris. Vespere li frekventis muziklernejon, en 1948 li akiris permesilon (diplometon) pri kantisto. En la sekva jaro li kantadis en elita amuzejo de Budapeŝto. En 1950 alia kantisto alvenis: Márta Záray. Ili geedziĝis post 3 jaroj. Komence ili kantadis solaj, ekde 1957 ofte duope kaj ili akiris relative grandajn sukcesojn. Depost apero de gitarorkestroj (ekzemple Beatles) ilia muziko malmoderniĝis, tamen ili kantis plu kiel nostalgiaj kantistoj. Ili koncertis ankaŭ eksterlande tie, kie vivas multe da hungaroj. Vámosi ricevis premiojn inter 1966-1994. Lia edzino naskis trifoje, ili vivis ĝismorte harmonie.
Elektitaj ŝlagroj [1]
[redakti | redakti fonton]- Bolyongok a város peremén (In cerca di te)
- Csak egy kis emlék
- Csinibaba
- Egy boldog nyár Budapesten
- Hol van az a nyár
- Homokóra
- Idegenek az éjszakában (Strangers in the night)
- Járom az utam
- Ne hagyd el soha (El choclo)
- Nekünk találkozni kellett
- Nem adlak másnak
- Összecsendül két pohár
- Szép esténk lesz
- Szeretni bolondulásig
Aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- komuna memortabulo en Budapeŝto
- premio "Záray Márta - Vámosi János"