Jászberény
Jászberény | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 5100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 25 844 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 117 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 30′ N, 19° 55′ O (mapo)47.519.916666666667Koordinatoj: 47° 30′ N, 19° 55′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 87 m [+] | ||||
Areo | 221,35 km² (22 135 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Jászberény [+] | |||||
Jászberény [jAsberEnj] estas kultura kaj ekonomia centro de la regiono Jászság, kiu situas en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en Distrikto Jászberény. La urbo havas la titolon vinvilaĝo, krome ĝi estas centro de la samnoma distrikto.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Jászberény situas je 80 km-j de Budapeŝto, je 40 km-j de monto Mátra, ĉirkaŭpremite de la rivero Zagyva. Ĝi havas ĉirkaŭ 30.000 loĝantojn, tiel la urbo apartenas al etaj urboj. Ĝi konservas kuriozajn geografiajn, etnografiajn kaj historiajn trajtojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La irandevena popolo jaso setlis kune kun popolo kumano en la 13-a jarcento. La hungaraj regantoj donacis al la jasoj privilegiajn rajtojn.
Jászberény multe evoluiĝis en lastaj jardekoj malgraŭ la malfacilaĵoj de ekonomio. La urbo havas gravan rolon en la kultura vivo de la lando.
En 1995 oni aranĝis unue la Mondrenkontiĝon de jasoj. Post ĝia granda sukceso la urbestroj decidis, ke ili aranĝos ĉiujare grandan renkontiĝon, nomita "Somero de Jászberény", kiu celas kulturi la riĉan historian pasinton kaj kulturan heredaĵon. La aranĝoj Internacia Dancdomo kaj Popolmuzikista Tendaro, Festivalo "Csángó", Internacia Mielfoiro kaj Abelista Renkontiĝo altiras milojn da enlandaj kaj eksterlandaj partoprenantoj. Ankaŭ la popularaj kaj seriozaj muzikaj programoj, plac-koncertoj kaj strata balo kun artfajraĵo estas tre popularaj.
Pri la okazintaĵoj de Jászberény oni povas informiĝi en la Muzeo Jász. Tie ĉi oni gardas simbolon de la urbo, la "kornon de Lehel". La modernan kulturan fizionomion de urbo prezentas la Muzeo Hamza, kie oni povas rigardi daŭran ekspozicion de nunaj pentristoj kaj grafistoj.
La Kulturcentro Déryné havas difinan rolon en la kultura vivo de la urbo, la Urba Biblioteko kaj Informa Centro havas konsiderindan kvanton de libroj kaj revuoj.
La Popola Ensemblo Jászság, la Infanpopoldanca ensemblo Barkóca kaj Árendás kune gardas, kulturas kaj esploras popoldancojn, popolmuzikojn, kostumojn de Jászság.
La urbo havas prestiĝan kaj favoratan universitaton (Szent István Egyetem) kaj gimnazion (Lehel Vezér Gimnázium).
Vizitantoj de la urbo Jászberény povos senti gastamon de loĝantoj, kaj ili havos grandajn travivaĵojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Urbodomo de Jászberény, en la korto muzeo pri jasoj
- Preĝejo de Ĉieliro de Sankta Maria (Jászberény)
- romkatolika paroĥa gotika kaj baroka Preĝejo de Nomo de Jesuo (Jászberény) de 1472, en la 18-a jarcento barokigita, ankaŭ pilgrimloko
- romkatolika preĝejo omaĝe al Reĝino de Majo
- romkatolika paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria (Jászberény)
- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Triunuo
- Kalvinana preĝejo (Jászberény) el la 18-a jarcento
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Jászberény naskiĝis kaj mortis pentristo László Benke
- en Jászberény naskiĝis:
- aktoroj Sándor Badár kaj Károly Rékasi
- László Warga (arkitekto)
- boksisto Tibor Csík
- dekoraciisto Tibor Bercsényi
- ekonomikisto László Háy
- futbalisto István Sárközi
- László Szűcs (geografo)
- historiisto Árpád Alajos Kerékgyártó
- Mihály Székely (kantisto)
- komponisto Antal Beleznay
- koreografo Gábor Mihályi
- kuracisto István Karády
- operkantisto Róza Déryné Széppataki
- parazitologo Ferenc Holló
- pentristoj Albert Bertalan, József Litkei kaj Ferenc Olgyay
- László Almásy (politikisto)
- reĝisoro András Jeles kaj Gábor Székely
- en Jászberény mortis:
- kuracisto László Edvi Illés
- filmisto kaj pentristo Dezső Ákos Hamza
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Komunumoj de jasoj en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Jászágó | Jászalsószentgyörgy | Jászapáti | Jászárokszállás |
Jászberény | Jászboldogháza | Jászdózsa | Jászfalu |
Jászfelsőszentgyörgy | Jászfényszaru | Jászivány | Jászjákóhalma |
Jászkarajenő | Jászszentandrás | Jásztelek |