Joseph von Eichendorff
Joseph Karl Benedikt von EICHENDORFF (* la 10-an de marto 1788 ĉe Kastelo Lubowitz apud Racibórz, † la 26-an de novembro 1857 en Neisse, hodiaŭa nomo: Nysa) estis germana poeto kaj unu el la plej famaj reprezentantoj de la germana romantikismo. En Halle starigitis Eichendorff-benko por lia honoro.
Verkokarakteriziĝo
[redakti | redakti fonton]En sia verkaro li montras la kontraston inter la reala mondo, karakterizita de la strebo al posedo, kaj sopirita fabeleca mondo, en kiu la homoj finfine trovu pacon kaj harmonion. Oftaj temoj en lia verkaro estas sopiroj al la foro kaj al la patrio. Tre bone tio videblas en la rakonto El la vivo de netaŭgulo. Ĝi temas pri junulo, kiu forlasas sian hejmon por serĉi sian feliĉon en la malproksimo. Post multaj aventuroj li finfine revenas hejmen kaj konstatas, ke li povas trovi ĉion sopiritan ankaŭ en sia hejmo.
La lirikan verkaron de Eichendorff karakterizas simpla lingvaĵo kaj – ofte ripetiĝantaj – naturaj motivoj, kiel ekz. montoj, arbaroj kaj ĝardenoj. Multaj lirikaĵoj aperis en la prozaj verkoj de la aŭtoro kaj famaj komponistoj (ekz. Robert Schumann) faris el ili kvazaŭ popolkantojn.
Famaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Ahnung und Gegenwart (1815)
- Das Marmorbild (1819)
- Aus dem Leben eines Taugenichts (1826)
- Das Schloss Dürande (1834)
- Gedichte (1837)
El liaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Melankolio
- Mi vagis boske, vale
- en tarda frisko for,
- ploremis akvofale
- profunde en la kor'.
- Kaj el pratempaj fruoj
- vekiĝe val' salutis
- kvazaŭ de foraj fluoj,
- kiujn la nokt' englutis.
- La suno dronis fore,
- apenaŭ brizo ventis,
- maldormis mi dumhore,
- solece kamp' silentis.
- (tradukis Henryk Wenzel)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- El la vivo de netaŭgulo. (Aus dem Leben eines Taugenichts.) El la germana tradukis Paul Bennemann. Desegnaĵoj de Lisa Beyer-Jatzlau. - Limburg (Lahn): Limburger Vereinsdruckerei, [s. j.]. - 140 paĝoj.
- La gaja migranto Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine. (Der frohe Wandersmann.) Tradukis L. Zamenhof. En: Fundamenta Krestomatio, paĝo 332.
- La gaja migranto. (Der frohe Wandersmann). Tradukis Ludwig Emil Meier. En: Esperantista kantaro, 1907.
- Kiu do, arbaro, vin alte kreis tiel bela? (Wer hat dich, du schöner Wald, aufgebaut so hoch da droben?) Tradukis Bernhard Loesche. Melodio de Felix Mendelssohn Bartholdy (1840). - En: Elekto el "Germana kanttrezoro" de Erk, Leipzig: Peters, 1930, paĝoj 27–28.
- Lasta saluto Arkivigite je 2003-01-28 per la retarkivo Wayback Machine; Vi havas belajn vortojn Arkivigite je 2003-01-28 per la retarkivo Wayback Machine. Tradukis Karl Vanselow. En: Norda Prismo 58/2, paĝo 74.
- Tri noveloj. (Das Marmorbild; Das Schloss Dürande; Die Entführung.) El la germana tradukis Reinhard Haupenthal. - Würzburg: Eichendorff-Gesellschaft, 1985. - 184 paĝoj.
- Vigla vojaĝo (Frische Fahrt); Luna nokto (Mondnacht); Sorĉa vergo (Wünschelrute); La soldato (Der Soldat). Tradukis Guido Holz. En: Übertragungen = Transkondukoj, Messkirch: Gmeiner, 1988, paĝoj 43–45. ISBN 3-926633-14-X.
- Lunnokto (Mondnacht). Tradukis Roland Platteau. 2004.
- Printempe verdas nia land' (Ich reise übers grüne Land). Tradukis Albrecht Kronenberger 1997. Melodio de Hermann Engel. En: ADORU - Ekumena Diserva Libro, 2001, n. 614. ISBN 3-9803793-5-3.
- Stratoj, placo forlasitaj (Markt und Strassen stehn verlassen). Tradukis Adolf Burkhardt 1979. Melodio de Hermann Kirchner. En: ADORU - Ekumena Diserva Libro, 2001, n. 919. ISBN 3-9803793-5-3.
Kanto en Esperanto
[redakti | redakti fonton]- En la fremdujo, muzikfilmeto de Krysztof Daletski