James Greenway
James Greenway | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
James Cowan Greenway | ||
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1903 en Nov-Jorko | |
Morto | 10-an de junio 1989 (86-jaraĝa) en Grenviĉo | |
Tombo | Putnam Cemetery (en) vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato Yale Lernejo Phillips Exeter Phillips Academy (en) vd | |
Familio | ||
Patro | James Cowan Greenway (en) vd | |
Patrino | Harriet Miller Greenway (en) vd | |
Infanoj | H. D. S. Greenway (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | ornitologo zoologo vd | |
Laborkampo | Ornitologio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
James Cowan GREENWAY (7a de aprilo 1903 – 10-an de junio 1989) estis usona ornitologo. Rara, timida kaj foje apartema homo, li dediĉis sin al zorgado pri formorto kaj malpliiĝo de birdoj, kio havigis bazon por multa sekva laboro pri birdokonservado.
Ekspedicioj kun Delacour
[redakti | redakti fonton]En 1929 Greenway iĝis partnero en la Franc-Angl-Usona Zoologia Ekspedicio al Madagaskaro. La ekspedicio estis sponsorita de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo, la Muzeo pri natura historio de Londono, kaj la Usona Muzeo de Natura Historio (AMNH) de Novjorko, kaj kondukita de la franca ornitologo Jean Delacour. Greenway partoprenis en la ekspedicio el aprilo al aŭgusto 1929, posf kio li kaj Delacour lasis Madagaskaron por la kvina ekspedicio de Delacour al Hindoĉinio, kie ili kolektis zoologiajn specimenojn en Tonkino kaj Annamo.