Japana Ruĝa Kruco
Aspekto
Japana Ruĝa Kruco | |
---|---|
日本赤十字社 | |
Lando | Japanio |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
Fondiĝo | 1-a de majo 1877 |
prezidanto | Atsushi Seike |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
dungitoj | 67556 |
Sidejo | kvartalo Minato-ku de Tokio |
Interretejo | https://www.jrc.or.jp/ |
La Japana Ruĝa Kruco - japane 日本赤十字社, laŭ sistemo Hepburn Nippon Sekijūjisha, prononco [nipon SekiĵuĴIŝa] - estas societo de humanitara helpo en Japanio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en la kvartalo Minato-ku de Tokio, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Atsushi Seike.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (japane kaj angle)