Károly Boka
Aspekto
Károly Boka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Boka Károly |
Naskiĝo | la 26-an de februaro 1808 en Debrecen (Hungario) |
Morto | la 21-an de julio 1860 en Debrecen |
Tombo | Debreceni köztemető (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | violonisto |
Károly BOKA [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boka Károly estis hungara-cigana ĉefviolonisto, muzikisto pri popolmuziko. Li estis la plej ŝatata muzikisto de Lajos Kossuth.
Károly Boka [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1808 en Debrecen, li mortis la 21-an de julio 1860 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Boka devenis el muzikista cigana familio, li frue estis talenta violonisto. En la 1840-aj kaj 1850-aj jaroj li estis la plej fama muzikisto en sia naskiĝurbo. En 1845 Debrecen nomumis lin "honora burĝo". En 1849 la rusa armeo okupis Debrecen kaj lia domo estis prirabita fare de soldatoj. Lia muzika popola orkestro muzikadis ĉe la plej gravaj urbaj familioj, tial li estis riĉa homo.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Káka tövén
- Kesergő
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- strato en Debrecen
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-03-15 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-07-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio