Opština Lozovo
Opština Lozovo | |||
---|---|---|---|
la ortodoksa kirko Paraskevo Balkana
| |||
Komunumo de Nord-Makedonio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | regiono Vardar | ||
Poŝtkodo | 2208 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 264 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 47′ N, 21° 54′ O (mapo)41.78083333333321.901111111111Koordinatoj: 41° 47′ N, 21° 54′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 301 m [+] | ||
Areo | 166,32 km² (16 632 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lozovo Municipality [+] | |||
Opština Lozovo estas unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 2 264 homoj[1][2] sur areo de 166,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². Administra centro de opštino estas vilaĝo Lozovo.
Loko, priskribo
[redakti | redakti fonton]Opština havas areon de 166,32 km². Ĝi situas en la nordorienta parto de la regiono Vardar.
La ĉefa vojo A3 trairas la vilaĝon de okcidento al oriento. Ĝi ligas la aŭtovojon A1 en la okcidento kun la aŭtovojo A4 en la oriento.
Preskaŭ paralele ankaŭ en la sama direkto funkcias fervoja linio. Sur ĝi estas la sola fervoja stacidomo.
La plej granda urbo en la regiono Vardar - Veles, situas ĉirkaŭ 17 km. La urbo Štip oriente estas ĉirkaŭ 27 km kaj Skopje, la ĉefurbo de la ŝtato, ĉirkaŭ 60 km.
La alteco de la areo estas de 200 m en la sudo ĉe la kunfluejo de la rivero Svetinikolska Reka kun la rivero Bregalnica ĝis proksimume 600 m en la vilaĝo Kiŝino.
Najbaraj municipoj estas: Opština Sveti Nikole en la nordoriento, Opština Štip en la sudoriento, Opština Gradsko en la sudo, Opština Veles en la okcidento.
La komunumo Lozovo konsistas el 11 vilaĝoj:
Adjibegovo, Adjimatovo, Bekirloja, Dorfulija, Gyuzemelci, Karatmanovo, Kiŝino, Lozovo, Milino, Saramzalino kaj Kyoselari.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Noto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Лозово en la makedona Vikipedio.