Orzo
Aspekto
Orzo (itale por hordeo, ankaŭ nomata risoni) estas sekigita speco de pasto. La formo kaj grandeco estas kompareblaj kun grajno de rizo. Orzo estas uzata en supo, kiel parto de salato aŭ pilafo, aŭ fritita en kaserolo. Ĝi estas uzata ankaŭ kiel anstataŭaĵo de rizo en rizoto (same kiel nudeloj povas anstataŭi rizon en paelo).
Oni uzas paston similan al orzo en multaj landoj ĉirkaŭ la Mediteraneo. En israela kuirarto ekzistas פתיתים ptitim (flokoj), en Grekio κριθαράκι (kritharáki), arpa şehriye en Turkio. Ankaŭ la araba kuirarto konas la produkton.