Longutao
En japana poezio, la longutao[1] (japane
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Je japana lingvo, la poezia metro estas kalkulata laŭ moraoj, ne silaboj; unu silabo povas esti unu morao (se la vokalo estas mallonga kaj la fina konsonanto mankas) aŭ du (se la vokalo estas longa aŭ la fina nazalo ĉeestas), kaj rimo ne ekzistas. Por la longutao, ĉiu verso devas konsisti el kvin aŭ sep moraoj. La unua verso estas ĉiam kvinmoraa, la dua ĉiam sepmoraa; poste, la kvinmoraa kaj sepmoraa versoj alternas, ĝis la fino, ĉe kiu la lastaj du versoj ĉiam finiĝas per per po sep moraoj:
- 5–7–5–7–5–7–5–7–⋯–5–7–7
La longo de longutaoj varias; la plej mallonga longutao en Manjoŝu (n-ro 802; vidu ĉi-sube) konsistas el naŭ linioj, t.e. trio de la kvin-sepmoraaj versparoj, sekvata de la kvin-sep-sepmoraa fina strofo. Utaoj pli mallonga ol tio estas klasifikita kiel alispecaj utaoj, ne longutaoj (tankaoj, ktp).
La longutao estas kelkfoje sekvata de reutaoj (japane
Longutaoj en Esperanto
[redakti | redakti fonton]La formo de la longutao adaptiĝis al Esperanto, kun la modifo ke la poezia metro estas kalkulata laŭ ordinaraj silaboj, ne moraoj, konforme al la fonetiko de Esperanto.
En Esperanto, la japana poeto Miyamoto Masao verkis la faman longutaon “Pri enotero (Kun du reutaoj)”,[2] kiu gajnis la Unuan premion de poezio de la Belartaj Konkursoj de la Universala Esperanto-Asocio en 1965. Ĉi tiu longutao konsistas el 27 versoj, de kvin aŭ sep silaboj, krom la du reutaoj, kiuj estas tankaoj. Ĉi tiu longutao estis tradukita al la portugala de S. Chaves.[3]:261
Krom tio, Miyamoto ankaŭ verkis plurajn longutaojn, kiuj troviĝas en liaj noveloj pri utaistoj.[4]
Aliaj poetoj, ekzemple Sibayama Zyun'iti,[5] ankaŭ verkis Esperantajn longutaojn. Kálmán Kalocsay tradukis japanlingvan longutaon de Takahaŝi no Muŝimaro (japane 高橋虫麻呂) el Manjoŝu pri la legendo de la Virgulino Unai.[6]
Ekzemplo
[redakti | redakti fonton]Jen la plej mallonga longutao trovebla en Manjoŝu (n-ro 802), far Jama-no-Ue no Okura (japane 山上憶良):
Originalo | Rondaj kanaoj | Transliteraĵo | Traduko |
---|---|---|---|
瓜食めば 子ども思ほゆ 栗食めば まして偲はゆ 何処より 来りしものそ 眼交に もとな懸りて 安眠し寝さぬ |
うりはめば こどもおもほゆ くりはめば ましてしのわゆ いずくより きたりしものそ まなかいに もとなかかりて やすいしなさぬ |
Uri hameba Kodomo omohoyu Kuri hameba Mashite shinowayu Izuku yori Kitarishi monoso Manakai ni Moto na kakarite Yasui shi nasanu |
Manĝi melonojn Pensigas pri infanoj; Manĝi maronojn Estigas pli da sopir’. De kiu loko Venas ĉi tiuj pensoj? Antaŭ okuloj Mallonge flagretante Malhelpante min dormi. |
La longutao estas sekvata de la jena reutao, far la sama aŭtoro:
Originalo | Rondaj kanaoj | Transliteraĵo | Traduko |
---|---|---|---|
銀も 金も玉も 何せむに まされる宝 子にしかめやも |
しろがねも くがねもたなも なにせむに まされるたから こにしかめやも |
Shirogane mo Kugane mo tama mo Nanisemu ni Masareru takara Koni shikame yamo |
Ajno da arĝent’ aŭ oro aŭ juvelo Neniel povas Superi la trezoron Plej valoran, l’ infanon. |
La traduko observas la regulojn de longutaoj en Esperanto, t.e. la kalkulo de Esperantaj silaboj egalas tiun de originalaj japanlingvaj moraoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: long/uta/o
- ↑ Plena teksto troveblas jen: [1]
- ↑ Sutton, Geoffrey. (2008) Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 1887-2007 (angle). Mondial.
- ↑ Sibayama Zyun’iti (2019-04). ““Pri arto kaj morto” de Miyamoto Masao”, Novaĵoj Tamtamas (eo) 347, p. 3–3.
- ↑ Sibayama Zyun'iti. Longutaoj pri la hejmlando Japanujo (esperante).
- ↑ Matuba, Kikunobu . “Kalocsay en traduko de orientaj poezioj”, La nica literatura revuo (eo) 6 (36), p. 225–236.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- 谷 知子. (2006) 和歌文学の基礎知識 (japane). 角川選書. ISBN 978-404703394-8.
- 日本文化財団編. (2005) 和歌を歌う―歌会始と和歌披講 (japane). 笠間書院. ISBN 4-305-70294-0.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- McAuley, Thomas. Waka Poetry (angle). The Great Britain Sasakawa Foundation. (Anglalingvaj tradukoj de klasikaj japanlingvaj utaoj)
- Susura maro · Miyamoto Masao Esperanto (esperante). Federación Española de Esperanto. (Laŭtlego de la longutao “Susura maro” far Miyamoto Masao dum la 77a Hispana Kongreso de Esperanto, 2018)