Lavena Ponte Tresa
Lavena Ponte Tresa | |||||
komunumo de Italio limurbo vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Lombardio | ||||
Provinco | VA Varese | ||||
Geografia situo | 45° 58′ N, 8° 51′ O (mapo)45.9666666666678.85Koordinatoj: 45° 58′ N, 8° 51′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 275 m | ||||
Areo | 4 km² | ||||
Loĝantaro | 5603 (2023) | ||||
Loĝdenso | 1262 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Brusimpiano, Cadegliano-Viconago kaj Marzio | ||||
Patrono | krucumo de Jesuo | ||||
Festa tago | Granda Vendredo | ||||
Nomo de loĝantoj | pontresini, laveniesi, tresiani kaj tresini | ||||
Poŝtkodo | 21037 | ||||
Imposta kodo | E494 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 012086 | ||||
Telefona prefikso | 0332 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Lavena Ponte Tresa estas komunumo de norda Italio, borde de la Lago de Lugano. Ĝi situas en la regiono Lombardio kaj en la provinco Varese (Varezo). Komence de 2023 en la komunumo vivis 5 603 loĝantoj sur areo de 4,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 262 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta krucumo de Jesuo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Najbaras la komunumoj Brusimpiano, Cadegliano-Viconago, Marzio, Caslano, Croglio kaj Ponte Tresa TI.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Lavena Ponte Tresa situas ĉe la elfluo de la rivero Tresa el la Lago de Lugano. La komunumo Lavena Ponte Tresa konsistas el la vilaĝoj Laven kaj la itala parto de la vilaĝo Ponte Tresa, kies svisa parto situas norde de la rivero Tresa kaj formas la svisan komunumon Ponte Tresa TI.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Ponte Tresa datiĝas el la jaro 818 kiel ad Tresiae Pontem. Dum mezepoko ĝis la konstruo de la Digo de Melide Ponte Tresa havis strategian signifon por la transiro de Svislando al Italio. Supozeble jam dum la romia epoko en Ponte Tresa ekzistis transirejo aŭ eĉ ponto trans la rivero Tresa. Dum mezepoko Ponte Tresa havis pro sia lima situo apartan statuson de aŭtonoma komunumo. La Dukoj de Milano al Ponte Tresa koncedis impostan liberecon, kaj la Svisa Ĵurkomunumo konfirmis tiun statuson. Post la napoleonaj militoj en la jaro 1803 estis fondita Kantono Tiĉino, kiu estis atribuita al Svislando. Ĉar kiel limo inter Lombardio kaj Tiĉino estis fiksita la rivero Tresa, la vilaĝo Ponte Tresa estis dividita en svisan parton, kiu formas la tiĉinan komunumon Ponte Tresa kaj italan parton, kiu estis altribuita al la itala komunumo Lavena Ponte Tresa. Eklezie la svisa parto de Ponte Tresa sendependiĝis de la paroĥo Lavena nur en la jaro 1821.[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]