Saltu al enhavo

La Higuera (Bolivio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Higuera
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 119  (2001) [+]
Geografio
Geografia situo 18° 48′ S, 64° 12′ U (mapo)-18.795-64.201388888889Koordinatoj: 18° 48′ S, 64° 12′ U (mapo) [+]
Alto 2 160 m [+]
La Higuera (Bolivio)
La Higuera (Bolivio)
DEC
Situo de La Higuera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Higuera (Bolivia) [+]
vdr


La Higuera estas eta komunumo situa sude de la provinco Vallegrande en la departemento de Santa Cruz, Bolivio, je 60 km de la urbo de Vallegrande, enhavas nur iom pli da 100 loĝantoj.

La komunumo de la Higuera estas konata pro la eventoj de 1967, kiam grupo de gerilanoj estrataj de "El Che" luktis kontraŭ armeanoj ĉe Abra Batán. Tiun jaron en oktobro, en la batalo de la Quebrada del Churo, Che estis vundita kaj arestita kun sia kompano, "Willy", kaj ambaŭ estis senjuĝe ekzekutitaj la 9-a de oktobro samjare.

Toponimio

[redakti | redakti fonton]

La Higuera nomiĝas tiele pro abunda iama ekzisto de figarboj, kies frukto estas figo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en deklivaro de la Andoj je alto de 2.160 m de altitudo.

18° 46′ 59″ S 64° 13′ 00″ O / 18.78306 °S, 64.21667 °O / -18.78306; 64.21667 (mapo)