La Spezia
La Spezia | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Ligurio (2005) | ||||
Provinco | SP La Spezia (2005) | ||||
Geografia situo | 44° 6′ N, 9° 49′ O (mapo)44.19.8166666666667Koordinatoj: 44° 6′ N, 9° 49′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 3 m | ||||
Areo | 51,74 km² | ||||
Loĝantaro | 92 119 (2023) | ||||
Loĝdenso | 1793 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Biassa, Cadimare, Campiglia, Carozzo, Costa di Murlo, La Foce, Marola, Montale di Marola, Muggiano, Pitelli, Ruffino, San Venerio, Sarbia, Strà, Valdurasca | ||||
Najbaraj komunumoj | Arcola, Follo, Lerici, Portovenere, Riccò del Golfo di Spezia, Riomaggiore, Sarzana, Vezzano Ligure (2005) | ||||
Patrono | Sankta Jozefo (San Giuseppe) | ||||
Festa tago | 19-a de marto (2005) | ||||
Nomo de loĝantoj | spezzini | ||||
Poŝtkodo | 19121–19126 | ||||
Imposta kodo | E463 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 011015 | ||||
Telefona prefikso | 0187 | ||||
Estro | Massimo Federici | ||||
Retpaĝo | http://www.comune.sp.it | ||||
La Spezia (itale La Spezia [laspecja], Spèza en dialekto) estas komunumo de Italio kun ĉirkaŭ 95000 loĝantoj (136000 inkluzivante la ĉirkaŭaĵojn), ĉefurbo de la samnoma provinco en Ligurio. Ĝi estas la dua urbo laŭ loĝantaro de la regiono, post la regiona ĉefurbo Ĝenovo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo troviĝas en la orienta ekstremo de la regiono Ligurio, je malmultaj kilometroj de la limo kun Toskanio, en la centro de profunda golfo kun la sama nomo. La golfo, ankaŭ konata kiel "Golfo de la Poetoj", estas ĉirkaŭata de montĉeno, la pinto pli alta estas monto Verrugoli, 749 m s.m.n.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antikve loĝis apud la nuntempa urbo la popolo de la Liguroj, kiuj falis sub la regadon de la Romianoj ĉirkaŭ en 200 a.K.. La Romianoj fondis kolonion nomatan portus Lunae ĉirkaŭ 30 km sudokcidente; ĝi estis grava urbeto (baldaŭ kun la nova nomo de Luni) ĝis la 9-a jarcento; la lastaj loĝantoj foriris en 1058.
Ĉirkaŭ samtempe kun la fino de Luni naskiĝis La Specjo, kies unua mencio aperis en 1256 (aŭ eble en 1071). Ĝi apartenis ĉiam al la Respubliko de Ĝenovo, kaj, post la falo de tiu Respubliko, spertis la samajn okazaĵojn kiel Ĝenovo sub Napoleono, la Regno de Sardio kaj fine la unuigita Italio ekde 1861.
Dum la Dua mondmilito la urba haveno akceptadis germanajn submarŝipojn, kio estas montrata en la germana filmo "Submarŝipo" (Das Boot)[1].
Sporto
[redakti | redakti fonton]- Spezia Calcio estas tiea futbalklubo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stanislavo Belov (2020-04-09) “La submarŝipo” (Das Boot): dramo pri malĝustaj herooj (esperante). Blogger. Alirita 2020-04-09 .