Li Na
Li Na | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1982 (42-jaraĝa) en Vuhano |
Lingvoj | ĉina • angla |
Loĝloko | Vuhano |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Alma mater | Huazhong University of Science and Technology (en) Cheung Kong Graduate School of Business (en) |
Familio | |
Patro | Li Shengpeng |
Patrino | Li Yanping (en) |
Edz(in)o | Shan Jiang (en) (2006–) |
Okupo | |
Okupo | tenisisto (1999–) aŭtobiografo |
Li Na (ĉine: 李娜, pinjino: Lǐ Nà; naskiĝis la 26an de februaro 1982) estas ĉina profesia tenisa ludistino. Li gajnis 5 WTA kaj 19 ITF solludajn titolojn. De la 4a de junio 2011, ŝia mond-vico estas la 4a.
En januaro 2011, Li Na fariĝis la unua azia ludisto kiu atingis gravan ĉampionecan finalon ĉe la aŭstralia Turniro, kie ŝi gajnis kiel subĉampiono. En junio 2011, Li gajnis la 2011 Francan Malferman solludan ĉampionon; ŝi estas la unua azia ludisto kiu iam ajn gajnis Grandan Ŝlemon solludan titolon.[1]
Li Na naskiĝis la 26an de februaro 1982 en Vuhano, Ĉinio. Kiam ŝi estis 6-jaraĝa, ŝi fariĝis volanluda ludistino, sed ŝia trejnisto rimarkis ke kvazaŭ ŝi estis ludanta tenison. De la tempo je la 8-jaraĝo, ŝia trejnisto demandis ŝiajn gepatrojn ĉu ŝi povus ŝanĝi al teniso, kion ŝi faris ekde la 9jaraĝo.[2] Li Na aliĝis al Nacia Tenisa Teamo de Ĉinio (中国国家网球队) en 1997 kaj ekestis profesiulo en 1999.
Je la 4-a de junio 2011, Li gajnis ŝian unuan Grand-Ŝleman ĉampionon ĉe la 2011 franca Turniro. Ŝi venkis kontraŭ Barbora Záhlavová-Strýcová, Silvia Soler Espinosa, Sorana Cîrstea, Petra Kvitova, Viktoria Azarenka, Marija Ŝarapova kaj defendanta ĉampiono Francesca Schiavone. Sekvante la francan turniron, Li atingos la kvaran lokon en la monda tenisistina rangotabelo. Ŝi estas la unua ĉampiono de Ĉinio kaj de Azio en Granda Ŝlemo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-07. Alirita 2011-06-05 .
- ↑ Branch, John (8-a de septembro 2009). China's Li Na Finds a Taste of Home in New York - Li Na Trovas Guston de Hejmo en Nov-Jorko. The New York Times - The New York Times. Kontrolita en 7-a de majo 2010.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- profilo de Li Na en la retejo de la Virina Tenisa Asocio (angle)
- Li Na Arkivigite je 2008-01-11 per la retarkivo Wayback Machine ITFa Teniso profilo
- Li Na, ampleksaj sportaj profilo Arkivigite je 2011-06-30 per la retarkivo Wayback Machine – historia informoj, sciigoj, bildoj, filmetoj kaj propraj datumoj