Linio 7 (metroo de Madrido)
Linio 7 - Metroo de Madrido | |
---|---|
Stacio Islas Filipinas sur linio 7 | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | Metroo de Madrido |
Historio | |
Malfermo | 1974 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 32,9 km |
Ŝpuro | 1 445 mm |
Stacioj de la fervojlinio | |
31 stacioj | |
La linio 7 de la Metroo de Madrido kunigas la nordokcidenton de la ĉefurbo kun ĝia orienta fino kaj la urboj Koslado San-Fernando de Henaro, kurante inter Pitis kaj Hospital del Henares laŭ 31 stacioj kun platformoj el 115 metroj en la sekcio Pitis-Estadio Metropolitano, kaj kun platformoj el 90 metroj en la sekcio Estadio Metropolitano-Hospital del Henares, kovrita per 32,919 kilometroj da trako en larĝmezura tunelo. La meza distanco inter stacioj estas 1 061,90 metroj.
La linio estas dividita en du sendependajn sekciojn, unu el kiuj kuras ekster la ĉefurbo, kaj sekve apartenas al malsama prez-areo, tiel ke ĉe Estadio Metropolitano ekzistas centra platformo en kiu ŝanĝo de trajno, validigante la bileton denove, kiel ankaŭ estas farita ĉe la stacioj Puerta de Arganda sur linio 9 kaj Tres Olivos sur linio 10. La paŝo sur la centra platformo de la stacio Estadio Metropolitano al la linio Metrooriento estas rekta, sen meti bileton, sed oni bezonas la ĝustan bileton por eliri tra la turnokrucoj de la stacioj inter Barrio del Puerto kaj Hospital del Henares. En la kontraŭa direkto la paŝo postulas enmeti bileton validan por Metroo de Madrido en Estadio Metropolitano.
Stacioj
[redakti | redakti fonton]- Hospital del Henares (Hospitalo de Henaro)
- Henares (Henaro)
- Jarama (Ĥaramo)
- San Fernando
- La Rambla
- Coslada Central
- Barrio del Puerto
- Estadio Metropolitano (Metropola Stadiono)
- Las Musas (La Muzoj)
- San Blas (San-Blazo)
- Simancas
- García Noblejas
- Ascao
- Pueblo Nuevo (Nova Vilaĝo)
- Barrio de la Concepción
- Parque de las Avenidas
- Cartagena (Kartageno, Kartaĥeno)
- Avenida de América (Avenuo de Ameriko)
- Gregorio Marañón
- Alonso Cano
- Canal (Kanalo)
- Islas Filipinas (Filipinaj Insuloj)
- Guzmán el Bueno
- Francos Rodríguez
- Valdezarza (Valdezarzo)
- Antonio Machado
- Peñagrande (Penjagrando)
- Avenida de la Ilustración (Avenuo de la Ilustrado, Avenuo de la Klerismo)
- Lacoma (Lakomo)
- Arroyofresno (Rojfrakseno)
- Pitis (Pitiso)