Lucio Costa
Lucio Costa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de februaro 1902 en Toulon |
Morto | 13-an de junio 1998 (96-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo Francio |
Alma mater | Federala Universitato de Rio de Janeiro Escola Nacional de Belas Artes (en) Royal Grammar School (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto urbanizisto |
Verkoj | Gustavo Capanema Palace Pilot Plan of Brasília |
Lucio Marcel Pereira Ribeiro Lima Costa (en la portugala : Lúcio Marçal Ribeiro Lima Ferreira Costa; la 27-a de februaro 1902, Toulon - la 13-an de junio 1998, Rio-de-Janejro ) estis grava arkitekto kaj urboplanisto brazila. Costa estis unu el la plej gravaj en la modernisma fluo en Brazilo kaj estas plej bone memorata pro la planado de la urbo Braziljo en 1956.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Costa naskiĝis en Francio de brazilaj gepatroj kaj edukiĝis en Anglio kaj Svislando ĝis 1916 . Li diplomiĝis pri arkitekturo ĉe Rio-de-Janejro en 1924 .
Liaj arkitekturaj verkoj estis karakterizitaj per kombinaĵo de la tradicia konstruado de Brazilo, la "brazila baroko" kaj la konsiderinda influo de moderna arkitekturo, kiu ekfloris en liaj tagoj kiel juna arkitekto. Inter 1930 kaj 1932 li kunlaboris kun la rusa arkitekto Gregory Warszczyk, futuristo, kiu efektive unue alportis modernismon al Brazilo.
En 1936, Costa invitis La Corbusier esti partnero en la projektado de la novaj oficejoj de la brazila Ministerio pri Edukado kaj Sano kiel protesto kontraŭ la decido projekti ilin laŭ la artdekora stilo fare de Archimedes Memoria, alia brazila arkitekto. Ĉi tiu invito jam kaŭzis disputon pri la loko de moderna arkitekturo en Brazilo.
Fine de la 1930-aj jaroj Costa aliĝis al Oscar Niemeyer kaj kunplanis la brazilan pavilonon por la Novjorka Internacia Foiro en 1939, projekto en kiu la influo kaj modernisma koncepto de La Corbusier estis bonegaj. La amikeco inter ambaŭ daŭris eĉ dum la planado de la urbo Braziljo en la 1950-aj jaroj. En tiuj jaroj li projektis kune kun la franca arkitekto Charlotte Perriand la brazilan pavilonon en la Universitato de Parizo.
La planadon de la urbo Braziljo en 1956 estis multe influita de la planado de la urbo Chandigarh en Barato fare de La Corbusier, kelkajn jarojn antaŭe. La urbo estis projektita de Costa, dum Niemeyer projektis multajn el la registaraj kaj publikaj konstruaĵoj de la nova urbo. La planado de tiu ĉi urbo provokis multajn diskutojn, kiuj daŭras ĝis hodiaŭ, kaj servas kiel ekzemplo de modernisma urboplanado, kiu celis krei novan specon de urbeco. La projekto bazigis la urbon sur grandega areo laŭ grandeco kaj formo, kiu memorigas la formon de aviadilo kaj inkluzivis tre progresintan vojan sistemon. La ĉefaj akuzoj kontraŭ la projekto estas, ke la urbo estas efektive konstruita por aŭtoj kaj ne por piedirantoj, kio kreas trafikajn problemojn en la urbo, kaj havas severajn mediajn, sanajn, sociajn kaj ekonomiajn konsekvencojn rezultantajn de la konstruado de la urbo laŭ la stilo de vasta antaŭurbo.