Ludwig Adolf Wilhelm von Lützow
Ludwig Adolf Wilhelm von Lützow | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ludwig Adolf Wilhelm von Lützow |
Naskiĝo | 18-an de majo 1782 en Berlino |
Morto | 6-an de decembro 1834 (52-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Alter Garnisonfriedhof Berlin (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Familio | |
Patro | Johann Adolph Lützow (en) |
Edz(in)o | Elisa von Ahlefeldt (mul) |
Okupo | |
Okupo | militisto |
Ludwig Adolf Wilhelm Freiherr von Lützow (naskiĝis la 8-an de majo 1782, mortis la 6-an de decembro 1834) estis prusa generalmajoro aparte konata pro sia organizo kaj komando de libera korpuso de volontuloj dum la Napoleonaj Militoj. Li venis de la nobela dinastio Lützow el Meklenburgo, lia patro estis prusa generalmajoro Johann Adolph von Lützow (1748-1819), kaj lia patrino estis la nobelino Wilhelmine el familio von Zastrow (1754 al 1815). Interalie, la germana pedagogo Friedrich Ludwig Jahn, instiganto de la nacia gimnastika movado de la 19-a jarcento en Germanio, servis en la libera korpuso de von Lützow.
La ŝtato GDR en 1984 eldonis specialan moneron de 5 markoj de GDR, okaze de la 150-a reveno de lia morto - rara okazo en kiu la socialisma registaro honorigis feŭdisman nobelon.