Matsuo Basho
Matsuo Basho | ||
---|---|---|
Statuo de Bashō en Ōgaki (Gubernio Gifu)
| ||
Persona informo | ||
松尾芭蕉 | ||
Naskonomo | Matsuo Kinsaku | |
Naskiĝo | la 12-an de oktobro 1644 en Ueno, gubernio Mie | |
Morto | la 28-an de novembro 1694 en Osako | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Tombo | Gichū-ji (en) vd | |
Nacieco | Japana | |
Etno | japanoj vd | |
Lingvoj | japana vd | |
Loĝloko | Sekiguchi Bashōan • Genjū-an • Bashō's birth house vd | |
Ŝtataneco | Japanio vd | |
Alma mater | Oku no Hosomichi | |
Profesio | ||
Alia nomo | Basho Munefusa Tosei Sobo | |
Okupo | Poeto | |
Aktiva en | Edo vd | |
Aktiva dum | 1664 - 1694 | |
Verkado | ||
Ĝenroj | Hajkaj no renga Hajko | |
Verkoj | Oku no Hosomichi ❦ The Seashell Game ❦ Nozarashi Kikō ❦ Lag’ forlasita, / kaj muta. Plaŭd’. Ensaltis / rano subita. vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
MATSUO Bashō (Hepburn, japane 松尾 芭蕉 [MACŭo baŜO]; Kunrei: MATUO Basyo, en Esperanto ankaŭ MACUO Baŝoo[1] naskiĝis la 12-an de oktobro 1644[2], kaj mortis la 28-an de novembro 1694[3] en Osako) estas japana poeto en Edo-epoko. Li nun estas ĝenerale rekonata kiel pinta reprezentanto de la hajko, kvankam dum sia vivo li estis konata kiel poeto de hajkaj no renga (duon-komikaj ligitaj versoj kutime verkita de grupo de poetoj). (Nur en la 19-a jarcento la enkonduka strofo de renga, japane nomita hokku (hokko) evoluis al sendependa poem-formo, nomata hajkaj. La poeto Ŝiki (Shiki) el la Meiĵi-reformo unue nomis ĝin "haiku", t.e. en Esperanto "hajko".)
Li naskiĝis en Iga-provinco, en Ueno, en Akasaka-ĉo (nune Mie-prefektujo, en Iga, Uenoakasaka-ĉo). Kiel dua filo, li naskiĝis al patro Macuo Yozaemon kaj patrino Ume.
Li estis nomata "Kinsaku" en infanaj jaroj. Unue li uzis hajkistan nomon Sobo "宗房" poste Tosei "桃青". Fine li adoptis nomon Munefusa "宗房". Lia fama hajkista nomo Basho 芭蕉 devenis el nomo de sia hejmo "芭蕉庵" (esperante 'bananuja kabano').
Li ekservis sub Kazue Yoshitada kaj studis hajkon kun Yoshitada sub hajkisto Kitamura Kigin. En 1666 Yoshitada mortis, kaj li decidis deiri la hejmon. En 1675, li iris al Edo (nune Tokio) kaj li laboris en konstruado de la Kanda-kanalo. En 1678 li iĝis hajkestro, iom vojaĝis kaj verkis vojaĝnotojn. En 1689 li ekigis longan vojaĝon kun disĉiplo Kawai Sora. Sora rezignis duonvoje, ĉar la vojaĝo estis tro malmilda. Basho dokumentis pri la vojaĝo en fama verko la Oku no Hosomichi. En 1691 Basho revenis Edon. En 1694 li mortis en Osako dum la lasta vojaĝo.
Nomoj
[redakti | redakti fonton]"Matsuo Bashō" estis la poeta pseŭdonimo de la poeto. "Matsuo" estis lia familia nomo, sed oni kutime nomas lin simple "Bashō". Kiel infano li nomiĝis Kinsaku, kiel adoleskinto Munefusa. Dum sia vivo li alprenis aron da pseŭdonimoj. Lia frua pseŭdonimo Tosei signifas "nematura persiko" aŭ "blua persiko" kaj estas omaĝo al la ĉina poeto Li Po, kies nomo signifas "blanka pruno". La nomon Bashō, kiu signifas "bananujo", li prenis de arbo, kiun donis al li disĉiplo kaj plantis proksime de sia kabano. Laŭdire la klimato estis malsufiĉe varma por kreskigi bananojn, kaj li intencis per la pseŭdonimo elvoki la imagon de senutila poeto aŭ almenaŭ ŝaton de senutilaĵoj.
Aliaj latinliteraj formoj por Bashō maloftas, sed ekzistas la formoj "Matuo Basyou" laŭ Nihon-shiki kaj "Matuwo Baseu", kiu pli proksimas al la ortografio uzata dum lia epoko. Esperante estus Macuo Baŝo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en 1644 apud Ueno en provinco Iga de Gubernio Mie,[4][5] proksime de Kioto, kiel filo de malaltranga kavaliro (samurajo) probable "musokunin" (無足人), klaso de terposedaj kamparanoj kiuj havis privilegiojn propraj de samurajoj.[6][7]. Oni konas malmulte pri sia infanaĝo. La Macuo estis grava familio de ninĵo, kaj Baŝo ricevis instruon pri ninĵucu.[8]
Komence li servis al loka nobelo, Todo Yoshidata (藤堂 良忠), nur du jarojn pli aĝa ol li.[9] Probable li ne estis promociita al la plena samuraja klaso.[10] Oni sugestis, ke li servis fakte kiel kuiristo aŭ kiel kuireja laboristo en kelkaj preskaŭ samtempaj rakontoj,[11] sed ne estas definitiva pruvo.[12] Posta hipotezo estas ke li estis elektita por servi kiel paĝio (koshō [ja]) por Yoshitada, kaj alternativa dokumenta pruvaro sugestis, ke li ekservis je pli juna aĝo.[13]
Li kunhavis la klinon de Yoshitada al haikai no renga, formo de kunlabora poezikompono.[14] Oni kreis sekvencon pere de versoj en formato 5-7-5 "mora"; tiu verso estis nomita "hokku", kio post jarcentoj estos alinomita haiku kiam estos prezentita kiel aparta verko. Tiu "hokku" estus sekvata de rilata versaro 7-7 "mora" fare de alia poeto. Kaj Bashō kaj Yoshitada donis al si "haigō" (俳号), aŭ plumnomoj "haikai"; tiu de Bashō estis Sōbō (宗房), kiu estis simple la "on'yomi" (ĉin-japana versio) de lia samuraja nomo de plenkreskulo, "Munefusa (宗房)." En 1726, du el "hokku" de Bashō estis presitaj en kompilaĵo. Ambaŭ plezure verkis hajkojn; la unua konata verko de Bashō datiĝas el 1662. En 1664 liaj unuaj poemoj estis publikigitaj en Kioto. En 1666 lia estro mortis, kaj li preferis foriri ol servi alian estron. (Lia patro estis mortinta en 1656.)
En 1665, Bashō kaj Yoshitada kune kun kelkaj konatuloj komponis "hjakuin", aŭ unu-cent-versa renko. En 1666, la subita morto de Yoshitada alportis al Bashō pacan vivon pro la fino de lia kariero de servisto. Ne restis registroj de tiu tempo, sed oni supozis, ke Bashō rezignis pri ebloj de samuraja statuso kaj foriris el hejmo.[15] Biografoj proponis variajn tialojn kaj celojn, kiel la eblo de afero inter Bashō kaj ŝintoisma "miko" (juna pastro) nome Jutei (寿貞), kiu estis malverŝajne vera.[16] La propraj referencoj de Bashō mem al tiu tempo estas svagaj; li memorigis, ke "iam mi ekhavis funkciulan postenon kun terposedo", kaj ke "estis tempo en kiu mi estis fascinita de la manieroj de la samseksa amo": ne estas indikoj ĉu li estis aludante al realaj obsedoj aŭ al fikciaj imagoj.[17] (Biografoj de la aŭtoro, tamen, notis, ke Bashō estis enĝaĝiĝinta en samseksaj aferoj laŭlonge de sia tuta vivo[18] kaj ke inter liaj amantoj estis kelkaj el liaj lernantoj;[19] laŭ profesoro Gary Leupp, la samseksaj komponoj de Baŝoo estis klare bazitaj sur siaj personaj espertoj[20]). Li estis necerta ĉu iĝi plentempa poeto; laŭ sia propra rakonto, "la alternativoj batalis en mia menso kaj faris mian vivon senripoza".[21] Lia maldecidemo eble estis influita de la tiam ankoraŭ relative malalta statuso de rengo kaj de haikai no renga kiel pli sociaj aktivecoj ol vere seriozaj artaj taskoj.[22] Ajnokaze, liaj poemoj plue estis publikigitaj en antologioj en 1667, 1669, kaj 1671, kaj li publikigis kompilaĵon de propraj verkoj kaj de aliaj aŭtoroj de la skolo Teitoku, nome La konkoludo (貝おほひ, Kai Ōi), en 1672.[23] Ĉirkaŭ la printempo de tiu jaro li translokiĝis al Edo, por pluigi sian studadon de poezio.[24]
Ekfamiĝo
[redakti | redakti fonton]Oni supozas, ke li vivis en Kioto almenaŭ dum parto de la lastaj ses jaroj; dum tiu tempo li publikigis poemojn en pluraj antologioj. En 1672 li iris al Edo (nun Tokio). Verkante plu li estis en 1676 agnoskita kiel majstro de hajkaj, publikigis amuzajn kajerojn kaj juĝis poeziajn konkursojn. Li kolektis aron da disĉiploj, kiuj en vintro 1680 konstruis por li la unuan Bashō-kabanon.
En la enmodaj literaturaj etosoj de Nihonbaŝi, la poezio de Bashō estis tuje agnoskita pro sia simpla kaj natura stilo. En 1674 li estis akceptita en la interna cirklo de la haikai profesio, ricevanta sekretajn instruojn el Kitamura Kigin (1624–1705).[25] Li verkis tiun hokku en primoka omaĝo al la ŝoguno:
- 甲比丹もつくばはせけり君が春 kapitan mo / tsukubawasekeri / kimi ga haru
- ankaŭ la nederlandanoj / surgenuas antaŭ Lia Senjoro— / printempo sub Lia regno. [1678]
Kiam Nishiyama Sōin, fondinto kaj estro de la skolo Danrin de haikai, venis al Edo el Osaka en 1675, Bashō estis inter la poetoj invititaj komponi kun li.[26] Estis en tiu okazo kiam li komponis la "haigō" de Tōsei, kaj ĉirkaŭ 1680 li havis plentempan postenon instruante du dek disĉiplojn, kiuj publikigis La plej bonajn poemojn de la du dek disĉiploj de Tōsei (桃青門弟独吟二十歌仙, Tōsei-montei Dokugin-Nijukasen), montrante sian konekton al la talento de Tōsei. Tiun vintron, li faris surprizan decidon moviĝi laŭ la rivero ĝis Fukagawa, for de publikaj rigardoj kaj proksime al pli aparta vivo.[27] Estis tiam kiam liaj disĉiploj konstruis al li ruran kabanon kaj plantis japanan bananarbon (芭蕉, bashō) en la korto, havigante al Bashō novan nomon "haigō" kaj lian unuan permanentan hejmon. Li ege aprezis la planton, sed ne kontentiĝis vidante la indiĝenan miskanton de Fukagaŭo kreskantan ĉirkaŭ ĝi:
- ばしょう植ゑてまづ憎む荻の二葉哉 bashō uete / mazu nikumu ogi no / futaba kana
- ĉe mia nova bananarbo / la unua signo de io kion mi malamas— / miskantaro! [1680]
Spite sian sukceson, Bashō vivis malkontenta kaj sola. Li ekpraktikis Zenan meditadon, sed ŝajne tio ne trankviligis sian menson.[28] Vintre de 1682 lia kabano incendiiĝis, kaj tuj poste, komence de 1683, lia patrino mortiĝis. Li poste veturis al Jamura, por loĝi ĉe amiko. Vintre de 1683 liaj disĉiploj donis al li duan kabanon en Edo, sed lia mensostato ne pliboniĝis. En 1684 lia disĉiplo Takarai Kikaku publikigis kompilaĵon el li kaj el aliaj poetoj, Sekaj maronoj (虚栗 Minashiguri?).[29] Poste en tiu jaro li lasis Edo-n por la unua el kvar grandaj vagadveturoj.[30]
Bashō veturis sole, for el uzitegaj padoj, tio estas, ĉe la Edo Kvin Vojoj, kio en mezepoka Japanio estis konsideritaj kiel ege danĝeraj; kaj, dekomence Bashō esperis simple mortiĝi en la mezo de nenio aŭ esti mortigita fare de banditoj. Tamen, dum lia veturo progresis, lia sanstato pliboniĝis, kaj li iĝis trankviliĝinta survoje. Bashō faris multajn amikojn kaj gŭis la ŝanĝantan pejzaĝon kaj la sezonojn.[31] Liaj poeziaĵoj iĝis malpli enenrigardaj kaj pli okulfrapaj dum li observis la mondon ĉirkaŭ li:
- uma wo sae / nagamuru yuki no / ashita kana
- eĉ ĉevalo / haltigas miajn okulojn sur tiu / neĝan matenon [1684]
Tiu veturo portis lin el Edo al Monto Fuĝi, Ueno, kaj Kioto.[32] Li trafis kelkajn poetojn kiuj nomigis sin mem liaj disĉiploj kaj deziris liajn konsilojn; li konsilis ilin malatenti la tiutempan stilon Edo kaj eĉ sian propran Sekaj maronoj, dirante ke ĝi enhavas "multajn versojn kiuj ne meritas studadon."[33] Bashō revenis al Edo en la somero de 1685, dum survoje pluverkis pliajn hokku kaj komentojn pri sia vivo:
- toshi kurenu / kasa kite waraji / hakinagara
- alia jaro pasis / ombro de veturanto sur mia kapo, / pajlaj sandaloj ĉe miaj piedoj [1685]
Kiam Bashō revenis al Edo li feliĉe pluigis sian laboron kiel instruisto de poezio ĉe sia kabano bashō, kvankam private li jam estis faranta planojn por alia veturado.[34] La poeziaĵoj el lia veturo estis publikigitaj kiel Rakonto de Ekspono al la Kampoj (野ざらし紀行 Nozarashi kikō?). Komence de 1686 li komponis unu el siaj plej bone memoritaj hajkoj:
- furu ike ya / kawazu tobikomu / mizu no oto
- L' olda lageto / Malgranda rano ensaltas / La plaŭdado de l'akvo [1686]
Historiistoj kredas ke tiu poemo tujege iĝis fama: en Aprilo, la poetoj de Edo ariĝis ĉe la kabano bashō por haikai no renga nome kolektiva reago al la temo de ranoj kio ŝajne estis omaĝo al la hokku de Bashō', kiu estis lokita ĉe la pinto de la kompilaĵo.[35] Bashō restis en Edo, pluinstruante kaj gastigante konkurencojn, kun ekskurso en la aŭtuno de 1687 kiam li veturis tra kampare por la tradicia kontemplado de la plena luno nome cukimi, kaj pli longa veturado en 1688 kiam li revenis en Ueno por celebri la Japanan Lunan Novjaron. Hejme en Edo, Bashō foje iĝis malfermema: li alternis inter forpelado de vizitantoj el sia kabano kaj aprezadi ties kompanadon.[36] Samtempe, li ĝuis sian vivon kaj havis sutilan senton de humoro, kiel aperas en sia hokku:
- iza saraba / yukimi ni korobu / tokoromade
- nune tiele, ni eliru / ĝui la neĝon... ĝis / mi dormos kaj falos! [1688]
Oku no Hosomiĉi
[redakti | redakti fonton]Oku no Hosomiĉi (esperante Mallarĝa Vojo al la Interno aŭ Streta vojo al fora interno) estas la ĉefverko de Matsuo Basho. Ĝi estas hajbuno, t.e. miksita formo de prozo kaj hajko. La verko poezie rakontas vojaĝon de Basho kaj lia amiko Kaŭai Sora (河合 曾良) al vizitindaj lokoj en norda Honŝu — lokoj ofte menciitaj en pli fruaj japanaj poemoj. Kvankam la vojaĝo okazis el la 16a de Majo 1689, la verko ne aperis ĝis 1694, nur kelkajn monatojn antaŭ la morto de la aŭtoro. Do la verko ne estas kruda taglibro sed polurita verko de majstro je la zenito de lia povo.
Bashō kaj Sora veturis norden ĝis Hiraizumi (Gubernio Ivato), kio ili atingis la 29an de Junio. Ili poste piediris al la okcidenta flanko de la insulo, veturante al Kisakata (Gubernio Akita) la 30an de Julio, kaj ekpiediris laŭ senpena ritmo laŭlonge de la marbordo. Dum tiu 150-taga veturado Bashō faris totalon de 600 ri (2 400 km) tra la nordorientaj areoj de Honŝu, kaj revenis al Edo fine de la jaro 1691.[37]
Kiam Bashō atingis Ōgaki (Gubernio Gifu), li estis kompletiginta la vojaĝlibron. Li redaktis ĝin dum pluaj tri jaroj, kaj verkis la finan version jam en 1694 kiel Mallarĝa Vojo al la Interno (奥の細道, Oku no Hosomiĉhi). La unua eldonon oni publikigis jam postmorte en 1702.[38] Ĝi iĝis tuja komerca sukceso kaj multaj aliaj vagadpoetoj sekvis la vojon de lia veturado.[39] Ĝi estas ofte konsiderata lia plej fajna atingo, enhavante "hokku" kiel tiu:
- 荒海や佐渡によこたふ天の川 araumi ya / Sado ni yokotau / amanogawa
- La aspra maro / foretenda ĝis Sado / La Lakta Vojo [1689]
Lastaj jaroj
[redakti | redakti fonton]Reveninte al Edo en la vintro de 1691, Bashō loĝis en sia tria bashō kabano, denove havigita de siaj disĉiploj. Tiam, li ne restis sola; venis kun li lia nevo Toin kaj amikino Jutei, kiuj estis ambaŭ rekuperante sin el malsanos. Li ricevis multajn gravajn vizitantojn.
Bashō skribis al amiko, ke "ĝenata de aliuloj, mi ne havas mensopacon".[40] Ĝis la fino de Aŭgusto 1693, li plue faris sian vivon pere de instruado kaj aperoj en festoj de haikai. Poste li fermis la pordon de sia bashō kabano kaj malakceptis ricevis iun dum unu monato. Finfine, li mildiĝis adoptante la principon karumi aŭ "malpezeco", nome duon-budhisman filozofion gratulsaluti la ĉiutagan mondon anstataŭ apartiĝi el ĝi.
Aĝante 50 jarojn, Bashō lastfoje forlasis Kioton en somero de 1694 kaj post tempo en Ueno kaj Kioto iris al Osako. Tie li mortis pro stomaka malsano pace kaj ĉirkaŭita de sia disĉiplaro.[41] Kvankam li ne verkis formalan mortopoemon aŭ lastan poemon,[42] la jena estas ĝenerale akceptita kiel lia adiaŭa poemo, nome lia lasta hajko:
- 旅に病んで夢は枯野をかけ廻る tabi ni yande / yume wa kareno wo / kake meguru
- Malsanvojaĝe / vagadas mia sonĝo /sur velka marĉo.
Verkado
[redakti | redakti fonton]Estis Bashō, kiu levis la hajkon de komika verso, ofte verkita por amuzo, al serioza formo, plenigita per la spirito de Zen-budhismo. Multaj el liaj hajkoj fakte estis la unua strofo (5-7-5-silabaj) de pli longa renko (de kelkaj kritikantoj konsiderataj liaj plej bonaj verkoj), ne memstaraj verkoj, sed ili estis kolektitaj kaj publikigitaj sendepende multajn fojojn kaj forte inspiris postajn verkistojn, ekzemple Kobayashi Issa kaj Masaoka Shiki.
Unu el la plej famaj hajkoj atribuitaj al li (Matsushimaya Aa Matsushimaya Matsushimaya, kiu gloras la senvortan belon de golfo Macuŝima) vere estis verkita de poeto el la malfrua Edo-periodo, nome Tawarabo.
Bashō preferis verki je la 12-a tago de la 10-a monato laŭ la luna kalendaro. Lia preferata kigo (poezia sezon-vorto) estis Shigure (時雨), malvarma aŭtuna pluvo.
Bashō multe kaj longe vojaĝis en sia vivo; multaj el liaj verkoj spegulas la spertojn de liaj vojaĝoj. Lia libro Oku no Hosomichi (奥の細道, malvasta vojo tra fora nordo), verkita en 1694 kaj vaste konsiderata lia plej bona, estas ekzemplo pri tio; prozaj priskriboj de la pejzaĝoj alternas kun hajkoj, kiuj pintigis lian famon.
La plej multe citita hajko de Bashō tekstas jene:
L' olda lageto
Malgranda rano ensaltas
La plaŭdado de l'akvo
Influoj kaj literatura kritikaro
[redakti | redakti fonton]Komencaj jarcentoj
[redakti | redakti fonton]Anstataŭ sekvi la tradician vojon de la formuloj de kigo (季語?), kiu restas popularaj en Japanio eĉ nuntempe, Bashō aspiris montri siajn realajn medion kaj emociojn en siaj hokku.[43] Eĉ dum sia vivodaŭro, la tendenco kaj stilo de sia poezio estis amplekse aprezataj; post lia morto, li plie pliiĝis. Kelkaj el liaj studentoj kompilis citaĵojn el lia poezio kaj aparte pri lia poezio, ĉefe [Mukai Kjorai kaj Hattori Dohō.[44]
Dum la 18-a jarcento, la aprezo al la poemoj de Bashō pli arde kreskiĝis, kaj komentistoj kiel Iŝiko Sekisui kaj Moro Nanimaru grandskale trovis referencojn en liaj hokku al historiaj okazaĵoj, mezepokaj libroj, kaj aliaj poemoj. Tiuj komentistoj estis ofte malavaraj en siaj laŭdoj de la malhelaj referencoj de Bashō, kelkaj el kiuj estis probable literaturaj falsaj kognatoj. En 1793 Bashō estis diigita fare de la ŝintoa burokrataro, kaj dum iom da tempo kritiki lian poezion estis laŭvorte blasfema.[44]
Fine de la 19-a jarcento, tiu periodo de unuanima pasio por la poemoj de Bashō venis al sia fino. Masaoka Shiki, eble la plej fama kritikisto de Bashō, elrompis en la longdaŭra ortodokseco per siaj kuraĝaj kaj naivaj objektoj al la stilo de Bashō.[44] Tamen, Shiki ankaŭ ludis gravan rolon farante la poezion de Bashō alirebla en angla (kaj de tie al aliaj lingvoj),[45] kaj enkondukante ĝin al intelektuloj kaj al la ĝenerala japana publiko. Li inventis la terminon haiku (anstataŭante hokku) por referenci al la sendependa formo 5–7–5 kiun li konsideris la plej arta kaj dezirenda parto de la haikai no renga.[44]
Basho estis bildigita en unu el la Ukijoaj ksilografiaĵoj de Cukioka Joŝitoŝi] el lia kolekto Cent aspektoj de la Luno, ĉirkaŭ 1885-1892.[46] Lia kabano ĉe Bunkyō estis pentrita de Hiroŝige en lia kolekto Cent famaj vidaĵoj de Edo, publikigita ĉirkaŭ 1857.[47]
20-a jarcento ĝis nun
[redakti | redakti fonton]La kritika interpretado de la poemoj de Bashō pluis en la 20-a jarcento, pere de elstaraj verkoj de Jamamoto Kenkiĉi, Imoto Nōiĉi, kaj Ogata Cutomu. En la 20-a jarcento ankaŭ aperis tradukoj de poemoj de Bashō en aliaj tutmondaj lingvoj. La kompreno de Bashō fare de la okcidentaj fakuloj kiel la haiku poeto par excellence havigis grandan influon al lia poezio: la okcidenta prefero por haiku super pli tradiciaj formoj kiel tanka aŭ renga donis arketipan statuson al Bashō kiel japana poeto kaj al haiku kiel ĉefa japana poezio.[48] Kelkaj okcidentaj fakuloj eĉ kredas, ke estis Bashō kiu inventis haiku.[49] La impresista kaj konciza naturo de la versofarado de Bashō ege influis super Ezra Pound, la Imagistoj kaj super poetoj de la Beat Generacio.[50]
Pri tiu afero, Jaime Lorente asertas en sia esplora verko "Bashō y el metro 5-7-5" ke el la 1 012 hokku-oj analizitaj el la majstro Bashō 145 ne povas kongrui en la metriko 5-7-5, ĉar ili estas rompita metriko (specife, ili havas pli grandan nombron de "mora" [silaboj]). Laŭ procento ili reprezentas 15% de la totalo. Eĉ establante 50 poemojn kiuj, prezentante tiun modelon 5-7-5, povus estis enkadreblaj en alia strukturo (pro la lokigo de la partiklo "ja"), la nombro estas simila. Tiukadre, Lorente konkludas, ke la instruisto estis fakte tre proksima al la tradicia modelo.[51]
En 1942, oni starigis la konstruaĵon Haiseiden en Iga, Gubernio Mie, por rememorigi la 300an datrevenon de la nasko de Basho. Enhavante cirklan tegmenton nomitan la "ombrelo de la veturanto", la konstruaĵo estis kreita por simili al la vizaĝo kaj vestaĵo de Basho.[52]
Du el la poemoj de Bashō estis popularigitaj en la novelo "Teddy" verkita de la usona verkisto J. D. Salinger kaj publikigita en 1952 en la gazeto The New Yorker.[53]
En 1979, la Internacia Astronomia Unio nomis Bashō kratero trovita en Merkuro liaomaĝe.[54]
En 2003, internacia antologia filmo titolita Vintraj tagoj (冬の日, Fuyu no Hi) adaptis la samnoman kolekton de renku de Basho de 1684 en serio de animeoj. Animeistoj estis Kihachirō Kawamoto, Yuri Norstein,[55] kaj Isao Takahata.[56]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Kai Ōi (La konkoludo) (1672)
- Edo Sangin (江戸三吟?) (1678)
- Inaka no Kuawase (田舎之句合?) (1680)
- Tōsei Montei Dokugin Nijū Kasen (桃青門弟独吟廿歌仙?) (1680)
- Tokiwaya no Kuawase (常盤屋句合?) (1680)
- Minashiguri (虚栗? "Seka marono") (1683 aŭ 1684)
- Nozarashi Kikō (Rakonto de vetereksponita skeleto) (1684)
- Fuyu no Hi (Vintraj tagoj) (1684)*
- Haru no Hi (Printempaj tagoj) (1686)*
- Kawazu Awase (Rankonkurenco) (1686)
- Kashima Kikō (Vizito al Kaŝima Templo) (1687)
- Oi no Kobumi, aŭ Utatsu Kikō (Rakonto de veturportita sako) (1688)
- Sarashina Kikō (Vizito al Saraŝina Vilaĝo) (1688)
- Arano (Dezerto) (1689)*
- Hisago (Kukurbo) (1690)*
- Sarumino (猿蓑? "Mantelo de simio") (1691)*
- Saga Nikki (Saga Taglibro) (1691)
- Bashō no Utsusu Kotoba (Transplantante Bananujon) (1691)
- Heikan no Setsu (Izole) (1692)
- Fukagawa Shū (Fukagaŭa Antologio)
- Sumidawara (Karbosako) (1694)*
- Betsuzashiki (La aparta ĉambro) (1694)
- Oku no Hosomichi (Mallarĝa ŝoseo al interno) (1694)[57]
- Zoku Sarumino (Mantelo de simio, sekvita) (1698)*
- * Ties titolo indikas ĝin kiel unu el la Sep Ĉefaj Antologioj de Bashō (Bashō Shichibu Shū)[58]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Teksto de Verda Majo pri japana literaturo en La Revuo Orienta
- ↑ 21-a jaro de Kan'ei
- ↑ 12-a de oktobro 7-a jaro de Genroku
- ↑ Carter 1997, p. 62.
- ↑ Kokusai 1948, p. 246.
- ↑ Ueda 1992, p. 17.
- ↑ Carter 1997, p. 62.
- ↑ Stevens, John (6a de Decembro, 2022). The Art of Budo: The Calligraphy and Paintings of the Martial Arts Masters. Boulder, Colorado: Shambhala Publications. p. 246. ISBN 978-1-64547-054-0.
- ↑ Ueda 1982, pp. 17–20.
- ↑ Nihon Jinmei Daijiten Plus 2015.
- ↑ Taglibro de Iĉikaŭa Danjūrō II nome Oi no tanoshimi diras "kuiristo"; la biografio de Endō Atsujin (遠藤曰人) nome Bashō-ō keifu indikas "kuireja laboristo". Kon 1994, p. 12.
- ↑ Carter 1997, p. 62.
- ↑ Hibino 1978, p. 28.
- ↑ Ueda 1982, p. 20.
- ↑ Ueda 1982, p. 21.
- ↑ Okamura 1956.
- ↑ Ueda 1982, p. 22.
- ↑ Gregory M. Pflugfelder (1999). Cartographies of Desire: Male-Male Sexuality in Japanese Discourse, 1600–1950. University of California Press. p. 39. ISBN 978-0520251656.
- ↑ Leupp 1997, p. 137.
- ↑ Leupp 1997, p. 83.
- ↑ Ueda 1982, p. 23.
- ↑ Ueda 1982, p. 9.
- ↑ Kokusai 1948, p. 246.
- ↑ Matsuo 1966, p. 23.
- ↑ Carter 1997, p. 62.
- ↑ Matsuo 1966, p. 23.
- ↑ Carter 1997, p. 57.
- ↑ Ueda 1982, p. 25.
- ↑ Kokusai 1948, p. 247
- ↑ Ueda 1992, p. 95.
- ↑ Ueda 1982, p. 26.
- ↑ Ekzemploj de hajkoj de Basho verkitaj ĉe Tokaido, kun kolekto de portretoj de la poeto kaj bildoj el Utagaŭa Hiroŝige, estas inkludataj en: Forbes kaj Henley, 2014.
- ↑ Ueda 1992, p. 122
- ↑ Ueda 1982, p. 29
- ↑ Ueda 1992, p. 138
- ↑ Ueda 1992, p. 145
- ↑ Kokusai 1948, p. 241.
- ↑ Bolitho, Harold (2003). Treasures of the Yenching: Seventy-Fifth Anniversary of the Harvard-Yenching Library. Chinese University Press. p. 35. ISBN 978-962-996-102-2.
- ↑ Kokusai 1948, p. 246.
- ↑ Ueda 1992, p. 348.
- ↑ Ueda 1992, p. 34.
- ↑ Kikaku 2006, pp. 20–23.
- ↑ Ueda 1970, p. 50.
- ↑ 44,0 44,1 44,2 44,3 Ueda 1992, p. 7.
- ↑ (Summer 2004) “Book Review: Now, to Be! Shiki's Haiku Moments for Us Today”, Modern Haiku 35 (2), p. 127.
- ↑ One Hundred Aspects of the Moon: Seson Temple Moon - Captain Yoshitaka, Library of Congress (angle). Alirita 2022-02-11 .
- ↑ Trede, Melanie. (2010) One Hundred Famous Views of Edo. Cologne: Taschen. ISBN 978-3-8365-2120-8.
- ↑ Shirane 1998, p. 37.
- ↑ Ross, Bruce. (2002) How to Haiku: A Writer's Guide to Haiku and Related Forms. Tuttle. ISBN 978-0-8048-3232-8.
- ↑ Lawlor 2005, p. 176
- ↑ Lorente, Jaime. (2020) Basho y el metro 5-7-5. Toledo: Haijin books.
- ↑ Haiseiden (2020). Alirita 20a de Majo, 2022 .
- ↑ Slawenski 2010, p. 239: "Nenio en la voĉo de la cikado sugestas kiom tuje ĝi mortos" kaj "Laŭ tiu vojo iras neniu, tiun aŭtunan vesperon."
- ↑ International Astronomical Union. (30an de Novembro, 1980) Transactions of the International Astronomical Union, Volume XVIIB. Springer Science & Business Media. ISBN 978-90-277-1159-5.
- ↑ Norstein's LiveJournal blog ruse
- ↑ . "Why Do Fireflies Have To Die So Soon?": A Tribute To Isao Takahata, 1935-2018 (5a de Aprilo, 2018). Arkivita el la originalo je 2018-04-06. Alirita 6a de Aprilo, 2018 .
- ↑ Kokusai 1948, pp. 248-9
- ↑ Yuasa 1966, pp 30-48
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Carter, Steven (1997). "On a Bare Branch: Bashō and the Haikai Profession". Journal of the American Oriental Society 117 (1): 57–69. doi:10.2307/605622. [1].
- Forbes, Andrew; Henley, David (2014). Utagawa Hiroshige's 53 Stations of the Tokaido (Kindle eld.). Chiang Mai: Cognoscenti Books. ASIN B00LM4APAI.
- Hibino, Shirō (1978). Bashō saihakken: ningen Bashō no jinsei 芭蕉再発見: 人間芭蕉の人生. Shintensha.
- Kokusai Bunka Shinkōkai (国際文化振興会) (1948). Enkonduko al la klasika japana literaturo. Tokio: Kokusai Bunka Shinkōkai.
- Kon, Eizō (1994). Bashō nenpu taisei 芭蕉年譜大成. Kadokawa. ISBN 9784048650472.
- Lawlor, William (2005). Beat Culture: Lifestyles, Icons, and Impact. Santa Barbara: ABC-CLIO. ISBN 978-1-85109-405-9.
- Leupp, Gary P. (1997). Male Colors: The Construction of Homosexuality in Tokugawa Japan. University of California Press. ISBN 0-520-20900-1.
- Lorente, Jaime (2020). Bashō y el metro 5-7-5. Toledo: Haijin books.
- Matsuo, Bashō (1966). "The narrow road to the Deep North", tradukita de Nobuyuki Yuasa. Harmondsworth, Penguin. ISBN 0-14-044185-9
- 岡村 健三 (Kenzō Okamura) (1956). 芭蕉と寿貞尼 (Bashō to Jutei-ni). Ōsaka: 芭蕉俳句会 (Basho Haiku Kai).
- Gregory M. Pflugfelder (1999). Cartographies of Desire: Male-Male Sexuality in Japanese Discourse, 1600–1950. University of California Press. p. 39. ISBN 978-0520251656.
- Shirane, Haruo (1998). Traces of Dreams: Landscape, Cultural Memory, and the Poetry of Basho. Stanford, CA: Stanford University Press. ISBN 0-8047-3099-7.
- Slawenski, Kenneth (2010). J.D. Salinger : a life. New York: Random House. ISBN 978-1-4000-6951-4. OCLC 553365097.
- Takarai, Kikaku (2006). An Account of Our Master Basho's Last Days, tradukita de Nobuyuki Yuasa en Springtime en Edo. Hiroshima, Keisuisha. ISBN 4-87440-920-2
- "Tōdō Sengin" 藤堂蝉吟. Nihon Jinmei Daijiten Plus. Kodansha. 2015. Konsultita la 26an de Marto, 2018.
- Ueda, Makoto (1982). The Master Haiku Poet, Matsuo Bashō. Tokyo: Kodansha International. ISBN 0-87011-553-7.
- Ueda, Makoto (1970). Matsuo Bashō. Tokyo: Twayne Publishers.
- Ueda, Makoto (1992). Bashō and His Interpreters: Selected Hokku with Commentary. Stanford, CA: Stanford University Press. ISBN 0-8047-1916-0.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Streta vojo al fora interno, plena traduko de Oku no Hosomichi fare de Sasaki Teruhiro.
- Oku no Hosomichi en Japana kaj Angla kun (tononomoj, notoj, notas) Arkivigite je 2005-04-03 per la retarkivo Wayback Machine.
- Klasika Japana Datumbazo
- Datumbazo de klasika japana literaturo, nombro. 171
- Muzeo de Basho en Eto-kvartalo (la Japana) Arkivigite je 2006-04-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Bosque de Bambú, camino del haiku - Bashô - Oku no Hosomichi Japones - Español
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Bashō (dekstre) kaj Sora (maldekstre) disiĝas en termobanejo Jamanaka Onsen