Mauno Pekkala
Mauno Pekkala | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de januaro 1890 en Sysmä en la nordo de Suda Finnlando | ||||
Morto | 30-an de junio 1952 en Helsinko | ||||
Tombo | tombejo Malmi en Helsinko vd | ||||
Lingvoj | finna vd | ||||
Ŝtataneco | Finnlando Grandprinclando Finnlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Helsinko vd | ||||
Partio | Demokrata Unio de la Finna Popolo Finnlanda socialdemokratia partio Socialist Unity Party (en) vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Eino Pekkala (mul) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
ĉefministro de Finnlando | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mauno Pekkala (naskiĝis la 27-an de januaro 1890, mortis la 30-an de junio 1952) estis finna politikisto. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 26-a de majo 1946 ĝis la 29-a de julio 1948.
Li studis filozofion kaj arbaristikon kaj poste de decembro 1926 ĝis decembro 1927 estis ministro pri agrikulturo en la registaro de Väinö Tanner. Inter 1937 kaj 1944 li oficis kiel direktoro de la ŝtata administrejo de finnlandaj arbaroj.
Inter decembro 1939 kaj majo 1942 dum la Vintra Milito inter Finnlando kaj Sovetunio estis ministro pri financoj en la registaroj de Risto Ryti, Karl Rudolf Walden kaj Johan Wilhelm Rangell. En 1944 li eksmembriĝis en la Finnlanda Socialdemokratia Partio kaj aniĝis en la nove fondita Demokratia Unio de la Finna Popolo, kiu fontis el la malpermesita Komunisma Partio de Finnlando. En novembro 1944 li iĝis nacia ministro, komence sen konkreta tasko, kaj de aprilo 1945 kaj marto 1946 estis ministro pri defendo. Post la elekto de Juho Kusti Paasikivi kiel prezidento de Finnlando, li iĝis ties posteulo kiel ĉefministro. La 6-an de aprilo 1948 li en Moskvo nome de Finnlando subskribis traktaton pri "amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo". Tamen jam en februaro 1948, post la komunista transpreno de la politika potenco en Ĉeĥoslovakio, malboniĝis la interrilato inter la finnaj komunistoj kaj burĝaj politikistoj. Por eviti similan komunistan transprenon de la politika potenco en Finnlando, prezidento Paasikivi prevente intervenis. La komunista ministro pri internaj aferoj 'Yrjö Leino sekve proteste forlasis la registaron. En la sekva parlamenta baloto la komunista Demokratia Unio de la Finna Popolo perdis 11 de siaj parlamentaj seĝoj dum la burĝaj partioj kaj la socialdemokratoj gajnis seĝojn. Sekve en julio 1948 Karl-August Fagerholm iĝis ĉeministro de la finna registaro.