Marcelová
Marcelová | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 946 32 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 802 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 106 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 47′ N, 18° 17′ O (mapo)47.790118.2899Koordinatoj: 47° 47′ N, 18° 17′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 112 m [+] | ||
Areo | 35,75 km² (3 575 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Marcelová [+] | |||
Marcelová, hungare Marcelháza estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno. La vilaĝnomo inter 1942-1948 estis Marcelkeszi.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 36 km2
- Loĝantaro: 3820
- Alto super marnivelo: 112 m
- poŝtkodo: 946 32
- telefonprefikso: 00421 (0) 35
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Žitava, laŭ flankovojoj. Komárno troviĝas 15 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La hungaroj okupis la regionon en 895.
Nagykeszi
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio devenis el 1353 en formo Nagkezeu (=Granda Keszi). Baldaŭe ĝi iĝis Marcelháza.
Kurtakeszi
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio devenis el 1256 en formo Questeu, alias Kezu, laŭvorte Mallonga Keszi. En 1576 la vilaĝo havis la nomon Zsitvakeszi. La slovaka nomo estis Krátke Kesy.
La turkoj faris senhoma ambaŭ vilaĝojn. Okazis tertremoj en 1731 kaj 1770. En 1910 loĝis tie plejparte hungaroj. Vilaĝo Marcelkeszi naskiĝis en 1942 el Marcelháza kaj Kurtakeszi. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvard, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restaĵo iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo kolĥozo formiĝis, kiu produktis legomojn. Nuntempe ciganoj alvenas grandnombre. Ili estis en 2007 420. En 2001 loĝis tie 3822 da homoj (3381 hungaroj kaj 377 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika gotika preĝejo omaĝe al Johano Baptisto en vilaĝparto Kurtakeszi, rekonstruita en 1901 kaj en 1986
- kalvinana preĝejo de 1787, turo aldoniĝis en 1833
- preĝdomo de baptistoj el la frua socialismo
- kruco de familio Baranyai el la 19-a jarcento
- baroka skulptaĵo pri Dipatrino kaj Sankta Anna de 1764
- skulptaĵo pri Davido Baróti Szabó
- parko el la 19-a jarcento
- kulturdomo 1962, trakonstruita en 1977 kaj 2001
Ĝemelkomunumoj
[redakti | redakti fonton]- Szepetnek, Hungario
- Badacsonytomaj, Hungario
-
Vilaĝdomo de Marcelová
-
Skulptaĵo de Davido Baróti Szabó
-
Monumento pri la 751-jara Kurtakeszi
-
Kruco
-
strato
-
strato Radványi
-
Monumento pri falintoj dum la 2-a mondmilito
-
Malnova domo el argilo
-
Flanko de katolika preĝejo
-
Skulptaĵo ĉe katolika preĝejo
-
Skulptaĵo ĉe katolika preĝejo
-
Panoramo de Kurtakeszi
-
Malnova skulptaĵo