Margareta de Navaro
Margareta de Navaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
reĝedzino de Navaro | |||||
Persona informo | |||||
Marguerite de Valois-Angoulême | |||||
Naskonomo | Marguerite de Valois-Angoulême | ||||
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1492 en Angoulême | ||||
Morto | 21-an de decembro 1549 (57-jaraĝa) en Odos | ||||
Tombo | Lescar Cathedral (en) vd | ||||
Religio | Kalvinismo vd | ||||
Lingvoj | meza franca • latina • itala • hispana • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio de Valois vd | ||||
Patro | Karolo de Valois, grafo de Angoulême vd | ||||
Patrino | Louise of Savoy (en) vd | ||||
Gefratoj | Jeanne d'Angoulême (en) kaj Francisko la 1-a de Francio vd | ||||
Edz(in)o | Henriko la 2-a de Navaro (1526 (Gregoria)–) Karolo la 4-a, duko de Alençon (1509 (Gregoria)–) vd | ||||
Infanoj | Johana la 3-a de Navaro ( Henriko la 2-a de Navaro) Johano de Navaro ( Henriko la 2-a de Navaro) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto dramaturgo salonestrino poeto reĝo vd | ||||
Laborkampo | Poezio kaj Franclingva literaturo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Heptaméron vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Margareta de Navaro (naskiĝinta la 11-an de aprilo 1492 en Angoulême, mortinta la 21-an de decembro 1549 ĉe Kastelo Orthez en Bigorre) estis franca verkistino kaj (progeedza) reĝino de Navaro.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La filino de Karolo de Orléans (1459-1496) kaj fratino de la reĝo Francisko la 1-a estis surkortege bonege edukita. Ŝi edziniĝis en la 1.12.1509 al Karolo de Valois, duko de Alençon. Post ties morto en 1525 ŝi vizitis la malliberigitan fraton en Madrido kaj denove edziniĝis al Henriko la 2-a, reĝo de de la Reĝlando de Navaro.
Margareta subtenis kaj protektis poetojn kaj artistojn. Ŝi interesiĝis pri protestantismo, kion atestas ankaŭ ŝia skribitaĵo »Miroir de l'âme de la pécheresse« (Alençon 1531) kaj kiel eble plej malhelpis la persekuton de la protestantoj francaj. Tamen ŝi ne konvertiĝis.
Verkista agado
[redakti | redakti fonton]Ŝi postlasis multe da skribaĵoj en prozo kaj en versoj, kiuj atestas lertecon stilan kaj leĝerecon ankaŭ - kvankam ŝia propra vivo estis senmakula. Menciindas inter ili la jenaj: »Heptaméron des nouvelles« (Par. 1559); kolekto da rakontoj laŭ la maniero de Boccaccio, unue en 1558 sub la titolo: »Les amants fortunés«; »Marguerites de la Marguerite des princesses« (Lyon 1547, Par. 1554), antologio de poemoj kaj dramoj publikita fare de la servisto Jean de la Haye. Génin eldonis komisiite de la registaro ŝiajn leterojn (Par. 1841–42, 2 vol.).
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 13. Leipzig 1908, S. 279, kio kio legeblas tie ĉi interrete.