Mezőkeresztes
Mezőkeresztes | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo (2009–) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3441 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 515 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 47 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 50′ N, 20° 41′ O (mapo)47.82536944444420.688080555556Koordinatoj: 47° 50′ N, 20° 41′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 74,26 km² (7 426 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mezőkeresztes [+] | |||
Mezőkeresztes [mezOkeresteŝ] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Mezőkövesd. La loknomo signifas: kampo-kruca.
Situo
[redakti | redakti fonton]Mezőkeresztes situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Budapeŝto, aŭtoŝoseo M3 en la sama direkto preteriras. Mezőkövesd estas proksime.
Antaŭ la hungaroj loĝis tie skitoj kaj hunoj. Apud Mezőkeresztes etendiĝas restaĵoj de Remparo de Ĉorso. En 1456 la vilaĝo iĝis kampurbo. En 1552 la turkoj venkis la hungarojn en bataleto, en 1596 la turkoj denove venkis la unuigitajn fortojn de Habsburgoj kaj Transilvanio. En 1871 la urbeto perdis la titolon kampurbo, sed en 1970 ricevis la titolon grandvilaĝo. La judoj estis deportitaj en 1944. Oni minis nafton inter 1950-1980. La grandvilaĝo urbiĝis en 2009.
La komunumo famas pri ornamaj popolkostumoj, tiun regioneton la hungaroj nomas Matyóföld (Matjofold) (=landeto de Matyó). Matyóföld konsistas el Mezőkövesd, Mezőkeresztes kaj Szentistván. Inter la triopo troviĝas milita flughaveno, kiun deviglaboristoj konstruis dum la frua socialismo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Romkatolika Preĝejo de Sankta Kruco (Mezőkeresztes).
- Preĝejo Patrono de Hungaroj (Mezőkeresztes).
- Kalvinana preĝejo (Mezőkeresztes).
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Mezőkeresztes naskiĝis:
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]