Tom O'Carroll
Tom O'Carroll | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | la 9-an de aŭgusto 1945 en Warwickshire, Britio | |
Nacieco | irlanda-brita | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Alma mater | Universitato de Lankastero Kolegio Downing Woodlands Academy, Coventry (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Carl Toms | |
Okupo | verkisto, ĵurnalisto | |
Verkado | ||
Verkoj | Paedophilia: The Radical Case (1980), Michael Jackson’s Dangerous Liaisons (2010) | |
En TTT | http://tomocarroll.wordpress.com/ | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Tom O'CARROLL (naskiĝis en Warwickshire, Britio, la 9an de aŭgusto 1945) estas verkisto, ĵurnalisto kaj pedofilia aktivisto kun duobla ŝtataneco irlanda kaj brita[1]. Inter 1977 kaj 1979 li estis prezidanto kaj videbla vizaĝo de la organizaĵo Paedophile Information Exchange (PIE), kiu kampanjis por anstataŭigi la leĝojn pri aĝo de konsento per pli fleksebla kaj liberala leĝa kadro. Pli poste li estis elstara membro de la grupo Ipce, antaŭe nomita International Paedophile and Child Emancipation[noto 1]. Publikigis du librojn: Paedophilia: The Radical Case[2][3], lia plej rimarkinda verko, persona rakonto pri kiel li venis aparteni al PIE kaj pri lia laboro en tiu ĉi organizaĵo, kaj ankaŭ polemika analizo pri la etiko de la pedofilio; kaj Michael Jackson’s Dangerous Liaisons, ĝisfunda studo pri la rilatoj de la kantisto Michael Jackson kun adoleskantaj knaboj. Kunlaboris kiel ĵurnalisto en diversaj amaskomunikiloj, publikigante kronikojn, eseojn, kritikojn pri televido kaj kino kaj recenzojn pri libroj. Estis enkarcerigita tri fojojn de la brita registaro sub tre dubindaj akuzoj[4].
Biografio
[redakti | redakti fonton]Infanaĝo kaj edukado
[redakti | redakti fonton]Tom O'Carroll[noto 2] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1945 en Warwickshire, Anglio. Lia patro estis teknika inĝeniero kaj lia patrino dommastrino. O'Carroll kaj lia pli aĝa frato estis edukitaj en la urbo Coventry, kie ili frekventis publikajn lernejojn. La familia medio estis stabila kaj ama. Oni enplantis ĉe ili la gravecon de edukado kaj ambaŭ knaboj eniris en la universitaton. O'Carroll studis historion ĉe la Universitato de Lancaster kaj pedagogio kiel postdiplomito ĉe la Universitato de Kembriĝo, sekvante sian fraton ĉe la Downing College de Kambriĝo. Pli poste, dum sia restado en prizono, O'Carroll obtenis altnivelan majstro-diplomon pri filozofio laŭ la Open University.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li komencis sian karieron kiel instruisto, profesio en kiu li pasigis tri jarojn fine de la 1960aj, ĝis veni en konflikton kun la aŭtoritatoj pro lia senkaŝa amo al unu el liaj lernantoj, 13-jaraĝa knabo. Tio ĉi kaŭzis skandalon, kiu motivis lian maldungon. Ege afliktita persone kaj profesie, li komencis verki kiel pasia petego kaj katarso. La rezultanta romano, The Operation –ekzerco de sciencfikcio bazita sur la temo de la tiam freŝa kirurgio de transplanto (mezaĝa profesoro, diskreta pedofilo, mortas dispecigita pro survoja akcidento; lian cerbon oni transplantas en la korpon de 10-jaraĝa knabo mortinta pro cerba malsano), estis neniam publikigota, sed tiu ĉi verko, skribita inter 1970 kaj 1971, signis la komencon de granda pasio persona kaj "politika" manifestota per diversaj literaturaj formoj.
Komencinte labori kiel raportisto en loka ĵurnalo, Leicester Mercury, plej granda parto el la profesia kariero de O'Carroll konsistos de tiam en observi kaj verki, kun prefero por la rakonta ĵurnalismo –kronikoj, eseoj, televida kaj kina recenzoj, libroj. Maldungita denove en 1974, ĉi-foje pro lia pasinteco dum li laboris kiel voluntulo en junulara klubo –loka politikisto lin kaŭzis problemoj, kiuj tuŝis tion kaj lian okupon en la ĵurnalo–, li eniris en la Open University kiel gazetara agento.
Estis dum tiuj jaroj, ke O'Carroll fariĝis membro de Paedophile Information Exchange kaj siatempe ĝia prezidanto. Lastinstance, tio ĉi rezultigis skandalon ankoraŭ pli grandan kaj kun pli da publika resono en 1978, kio kaŭzis lian maldungon el la universitato kaj enkarcerigo pro "konspirado por korupti la publikan moralon". Tiuj jaroj ankaŭ estis atestoj de la apero de lia unua libro, Paedophilia: The Radical Case, en 1980.
Pasos multaj jaroj ĝis la aferoj kvietiĝos sufiĉe por ke O'Carroll trovu novan okupon. Estis jaroj da aŭstereco, dum kiuj li batalis por resolventiĝi profesiante kiel fantomverkisto kaj farante diskretajn kaj hazardajn laborojn, precipe kiel sendependa teknika redaktisto.
Kiel eldonkorektisto li montris grandan talenton kiam sia malfacila pasinteco povis resti kovrita per malhela vualo. Tamen, tiaspeca okupo en la ĵurnalo Wakefield Express finiĝis per plia maldungo en 1994. Tiutempe sindikata reprezentanto kaj dungista negocanto en la Nacia Unio de Ĵurnalistoj, O'Carroll estis objekto de la skandalgazetoj post la anonco de lia partopreno en la ĉiujara kongreso de la unio, kaj lia maldungo iĝis neevitebla kiam lia karcera pasinteco fariĝis publika.
La lasta kaj pli daŭra okupo de O'Carroll estis la sep jaroj, kiujn li trapasis de 1994 ĝis 2001 kiel eldonkorektisto por Gulf Times, ĵurnalo en la angla de Doho, Kataro. Tiu ĉi ankaŭ finiĝis laŭ la establita modelo: li estis maldungita post esti identigita kiel pedofilo en la paĝoj de sensaciisma ĵurnalo, ĉi-foje News of the World. Lia oponanto, ĉi-foje, estis la fama kaj ĉefa esplora ĵurnalisto de la gazeto, Mazher Mahmoud, ankaŭ konata kiel la "falsa ŝejko".
Mahmoud kaj sia skipo ricevis stukaĉadon, ke O'Carroll estus feriinta en naturisma centro en Francio kaj ili iris kun li tien en sekreto ŝajnigante sin naturistoj kun la celo amikumi kun O'Carroll kaj elpumpi el li kompromitajn informojn koncerne pedofilion. Tiu ĉi ne sin lasis trompi, sed tio ne malhelpis, ke la fotisto de Mahmoud kaptis fotaĵon kun long-atinga objektivo de iu nuda O'Carroll supoze ludanta kun 10-jaraĝa knabo (li kaj la knabo tutsimple estis kune en la duŝejoj apud la naĝejo de la centro) kaj publikigis historion bazitan nur sur insinuoj kaj falsaĵoj kun la antaŭaĵoj de O'Carroll en PIE kaj en la prizono kiel fono[5].
Ĉirkaŭ 60-jaraĝa tiutempe, O'Carroll neniam plu laboros kiel gazetara kunlaboranto. La sekva jardeko estos por li konstanta batalo kontraŭ la ŝajne senfinaj leĝaj reperkutoj estigintaj pro la historio de la falsa ŝejko. Malgraŭ tio, meze de tiuj problemoj, li sin dediĉis dokumentiĝi por sia konkludiga studo pri la intimaj amik-rilatoj de la Reĝo de l' Popo kun knaboj, Michael Jackson’s Dangerous Liaisons, aperonta en 2010.
Sekseco kaj rilatoj
[redakti | redakti fonton]Konsciiĝinte en la aĝo de 10 jaroj pri lia seksaltiro al knaboj kaj estante 16-jaraĝa pri lia manko de intereso pri la kontraŭa sekso, O'Carroll adoptis unue konservativan sintenon, taksante sian situacion kiel problemon resolvenda gajnante sperton kun knabinoj; aŭ, en la okazo ne sukcedi, per medicina kuracado. Estante universitatano li havis mallongan gefianĉecon, sed la rilato fiaskis, samkiel pluraj aliaj, pro lia decido ne kaŝi sian seksan orientiĝon al la virinoj kun kiu li duopis.
En la aĝo de 20 jaroj estiĝis ĉe li seksaltiro al antaŭadoleskaj knabinoj kiu surprizis lin kiel nova elemento, sed evidentis, ke neniu el ambaŭ genroj altiris al li preter pubereco. Fariĝinte 30-jaraĝa li estis certa, ke li ne volis ian paran rilaton kun alia plenkreskulo, kaj ekde tiam li rezignaciis al fraŭleco.
Kvankam la reago de O'Carroll antaŭ sia propra sekseco estis de maltrankvilo kaj ĉagreno atinginte plenkreskaĝon, liaj ideoj prenis optimisman kaj radikalan direkton kiam li komencis malkovri la tolereman sintenon rilate al sekseco de kulturoj en kiuj la infanoj ne estis/estas rigardataj kiel "senkulpecaj" kaj senseksaj, kaj eĉ la seksa intimeco inter plenkreskuloj kaj infanoj estis/estas konsiderata kiel normala.
Lia enkonduko en tiu nova mondo de ŝanĝoj ŝuldiĝis grandparte al la verkisto Angus Stewart, kun kiu li konatiĝis kiel admiranto ĉe lia domo en Oxfordshire (Anglio), post la legado de Sandel, romano de Stewart de 1968 pri la amrilato inter juna universitatano kaj ĥor-infano. Tiutempe Stewart pasigis multon el sia tempo en Maroko, kie li mem havis antaŭadoleskajn amantojn.
Tom O'Carroll neniam asertis (kio estus danĝera) aŭ neis publike esti havinta rilatojn kun neplenkreskuloj. Neniam estis, krom tio, iu ajn denunco ĉi-rilate. La alta grado de kontrolo al kiu li estis submetata de la polico kaj amaskomunikiloj dum pluraj jardekoj sugestas abstinadon aŭ gradon de diskreteco kiu neniam estis en aliaj aspektoj de lia vivo. Oni spekulativis, ke la dediĉo "To A and Z, with love" de lia libro Paedophilia: The Radical Case povus aludi al knaboj kun kiuj li povintus havi ian intiman rilaton.
Aktivismo
[redakti | redakti fonton]La 'seksa revolucio' de la fino de la jardeko de la 1960aj kaj komenco de la 1970aj estis tempo kiam O'Carroll kaj multaj aliaj –inkluzive de filozofoj kiel Michel Foucault, Jacques Derrida kaj Louis Althusser, aŭ la iama komunisma revoluciisto Daniel Cohn-Bendit– komprenis, ke la seksa liberigado de la infanoj kaj la nuligo de la aĝo de konsento estis aferoj submetendaj al agado kaj debato. La kreskanta movado por la geja liberigado de tiuj jaroj havigis la modelon kiu inspiris la kreon de Paedophile Information Exchange en Britio en 1974, grupo kiun O'Carroll aliĝis la saman jaron.
Li baldaŭ komencis engaĝiĝi en la Organiza Komitato kaj fariĝis unue sekretario kaj poste prezidanto. Tiutempe gazetara agento laŭ la Open University kaj kun sperto kiel ĵurnalisto, O'Carroll okupiĝis pri la promocia kampanjo de PIE, celanta montri ke la reformoj de la leĝaro proponataj de la organizaĵo estis bone dokumentitaj kaj ja sufiĉe moderaj[noto 3]. O'Carroll, samkiel sia antauxulo ĉe la prezidanteco, Keith Hose[6], pensis, ke grupo kampanjianta en malfermita kaj energia maniero ne estus facile rigardata kiel nura vualo por krimaj aktivaĵoj –kio jam okazis al la frata grupo Paedophile Action for Liberation, kiu fiskis pro la atakoj de la skandal-gazetoj[6][7].
Komence la rezultoj ne estis malbonaj. En 1976 O'Carroll obtenis gravan projekcion farinte diskurson pri la uzo de kemia kastrado por pedofiloj fronte al la Nacia Konsilantaro pri Civilaj Liberecoj (NCCL, laŭ ĝia siglo en la angla; nun Liberty), atingante rezolucion por kondamni tiun formon de "kuracado". Li ankaŭ estis membro de la subkomitato pri samseksemaj rajtoj de NCCL. Oni povus subteni, ke tiu estis la adekvata nivelo de aktivismo, ĝenerale adresita al institucioj kaj medioj liberalaj kaj liberecanaj. Sed O'Carroll iris tro rapide kaj malproksime, energie serĉante la atenton de ĉiuj medioj, inkluzive de la plej furiozaj sensaciismaj ĵurnaloj.
Priskribita de la direktoro de The Guardian Alan Rusbridger kiel havanta "evidentan spriton por publico" en lia rolo kiel proparolanto de PIE, li sendube sukcesis konatigi la grupon en 1977, sed je alta kosto. Somero de eventoj en kiuj PIE estis implikata ŝprucigis tagon post tago, dum pluraj monatoj, la frontajn paĝojn de la tuta nacia gazetaro, kun speciala atento al lia partopreno en la kongreso en Nottingham de Campaign for Homosexual Equality, en la kongreso en Swansea de la Brita Societo pri Psikologio pri "Amo kaj altiro" kaj en malferma renkontiĝo de PIE ĉe la Conway Hall de Londono. Oni ankaŭ oferis plurfoje al O'Carroll partopreni en aliaj debat-programoj (li eĉ ricevis prestiĝan inviton por fari diskurson ĉe la historia societo de debato Oxford Union[8]), sed poste oni subite retiris al li la invitojn kiam la sociaj protestoj minacis translimiĝi.
Pli poste O'Carroll estis nomita inter ĝiaj "personoj de la jaro" fare de la ĵurnalo Sunday Times, sed lia reklama taktiko estis tre malbone prikalkulita. La sensaciisma gazetaro nur fokusiĝis sur la skandala ebleco, ke la seksrilatoj kun infanoj "apenaŭ kvar-jaraĝaj" estu teorie permesataj konforme al la programo de PIE, dum la vastaj protektaj rimedoj inkludataj en ĝiaj proponoj estis tute ignoritaj. Oni larĝe atingis la agnoskon de PIE, sed nur en la senco de skandalo kaj fifamo, kiuj baldaŭ igis la organizaĵon atakebla sub la diskreditigitaj leĝoj pri konspirado.
Spite al tio, la populareco de PIE donis du rimarkindajn fruktojn. En 1978, la psikologoj Glenn Wilson kaj David Cox sin turnis al la grupo kun la peto studi ĝian membraron sub la aŭspicioj de la Instituto pri Psikiatrio de Londono. Kun aprobo de O'Carroll kaj de la plenum-komitato de PIE, tiuj esploristoj faris studon pri la membraro de PIE, kiu rezultigis libron nomitan The Child-Lovers: A Study of Paedophilies in Society. Tio ja estis grava avanco fronte al la antaŭaj esploroj, bazitaj preskaŭ entute sur klinikaj kaj juraj samploj malmulte reprezentativaj. La alia granda pozitiva rezulto estis tio, ke la eldonejo Peter Owen sin adresis al O'Carroll por peti de li, ke li skribu sian propran libron, publikigota en 1980 kiel Paedophilia: The Radical Case.
En malpli pozitiva maniero, O'Carroll estis maldungita de la Open University pro supoze diskreditigi ĝin, kaj baldaŭ, inter 1981 kaj 1982, kondamnita al du jaroj da malliberigo pro "konspirado por korupti la publikan moralon". Seniluziigita, diskreditigita kaj senlabora, li pasigos la plej grandan parton de la sekvaj du jardekoj en mallumo, simple provante vivteni sin diskrete.
Fine de la 1990aj jaroj, malnova lia amiko, iama armea oficiro, ordonis lin, ke li emeritiĝu ("Estas via devo") por kunlabori postkulise en pluraj televidelsendoj pri pedofilio, inkluzive de la serio Witness de Dea Birkett por Channel 4 kaj la fama falsa dokumenta filmo satirika Brass Eye, elsendita en 2001. En 2003 li estis fronte al la kameraoj por konfronto kun la aktivulino kontraŭ la infana misuzo Esther Rantzen en la nokta debat-programo After Dark.
Tiu sama militanta armeano estis ankaŭ rekrutonta O'Carroll por la okcidenta fronto: en Nederlando li komencis labori por Internacia Emancipado Infana kaj Pedofilia (International Pedophile and Child Emancipation; IPCE, laŭ ĝia siglo en la angla); en Francio li partoprenis en rimarkinda maniero en du kongresoj en Parizo, tiu de la Internacia Akademio pri Seksa Esplorado (2000) kaj en la Monda Kongreso pri Seksologio (2001). Tiuj kongresoj signis la komencon de kontinuaj kontaktoj kun elstaraj akademiaj kaj klinikaj eminentuloj kiuj helpos multe por certigi, ke lia libro pri la sekseco de Michael Jackson ricevu la atenton de fakaj kritikistoj.
Nuntempe, pere de sia blogo Heretic TOC, Tom O'Carroll tenas tion, kion li difinas kiel "diskurso de rezistado" pri pedofilio.
Enkarcerigo
[redakti | redakti fonton]En 1981 li estis kondamnita pro "konspirado por korupti la publikan moralon" pro la rubriko de kontaktoj de la revuo de PIE Understanding Paedophilia kaj verdiktita al puno de du jaroj da malliberigo. Li plenumis sian punon, finfine da 16 monatoj pro la tiam valida normativo de reduktado pro bona konduto al triono de la verdiktita puno, en tri malsamaj prizonoj: Wormwood Scrubs, Wandsworth kaj Lewes. Kvankam li plenumis la kondiĉojn por peti la liberecon sub kondiĉoj post 12 monatoj da enkarcerigo, tiu ĉi estis al li malakceptita. Dum lia restado en prizono li estis tri fojojn fizike atakita. En unu li ricevis pugnobaton sur la visaĝon estante en la supro de fera ŝtuparo dum li portis pleton por manĝaĵo, kiu lanĝis lin kap-antaŭe ĝis la fino en spektakleca maniero. Li estis sendifekta.
«Baristero» (angla advokato) de la akuzo pri konspirado, Peter Thornton, pli poste Konsilanto de la Reĝino kaj dekana distrikta juĝisto, verkis pri tio en la sekva jaro en Rights, la ĵurnalo de la Nacia Konsilantaro pri Civilaj Liberecoj (poste Liberty). Thornton kritikis la akuzojn, siaopinie “tre malproksimaj de iu ajn tuŝebla leĝo-rompo”, kaj asertis ke O'Carroll estis kondamnita sub malmultaj indikaĵoj[9]. Krom tio, Dan Franklin, eldoninto de Paedophilia: The Radical Case, verkis epilogon por la usona eldono pri la du juĝoj kontraŭ O'Carroll en la brita Centra Krima Kortumo (okazinta la dua post montri sin en malkonsento la juĝantaro de la unua) kaj enkarcerigo[10]. Franklin, kiu pli poste fariĝis, laŭ recenzo en la ĵurnalo The Guardian, “la eldona giganto de la furor-verkistoj en Britio”, diris ke la aŭtoritatoj “sin montris rezolutaj puni tiun ĉi inteligentan kaj elokventan viron je la limo de ilia povo”. Franklin citis komentariistojn de la tempo, inter ili Alan Watkins de The Observer, kiu deklaris ke O’Carroll estis punita fakte nur pro kampanji por modifi la leĝaron.
En 2002 li havis denove leĝajn malfacilaĵojn, ĉi-foje sub akuzo malobservi la malpermeson importi obscenajn fotaĵojn de infanoj el Kataro. Li estis kondamnita al puno de naŭ monatoj da malliberigo surbaze de tri bildoj, verdikto nuligota de la Apelacia Tribunalo, kiu taksis ke la esplor-juĝisto estis tro kondiĉita pro la aktivismo de O'Carroll. La fotaĵoj estis priskribitaj en la verdikto kiel havantaj "la kvaliton de obscenaj en la kunteksto en kiu ili estis kaptitaj, sed (...) similaj al tiuj, kiuj kelkaj gepatroj povas ja fari al siaj filoj en tute senkulpeca maniero".
En nova aŭdienco, ĉi-foje por apelacii la kondamnon, ne la verdikton, oni rifuzis al O'Carroll apelacii fronte al unika juĝanto. Tio ja ne malhelpis al li apelacii fronte al ĉambro kun tri juĝistoj, eĉ se tio signifis, ke la ŝtato ne financos lian defendon. Konvinkita, ke li ne malobservis la leĝon (li ĉiam pensis, ke la fotaĵoj ne estis obscenaj; la leĝo postulis krome, ke li scius ke la fotaĵoj importitaj estas nelicaj), decidis prepari sian propran apelacion kaj reprezenti sin mem en la Reĝaj Tribunaloj de Justico.
Eldirinte verdikton, la juĝisto Tom Crowther diris, ke O'Carroll estas "defendanto fordonita, entuziasma kaj tre bone informata de tio, kion li konsideras senkulpeca kaj ne misuza plezuro rigardi fotografiojn de nudaj infanoj. Li eldiras argumentojn filozofiajn, sociajn kaj artajn pri tio kion ni konsideras kiel malgrava rilate al tio, kio estas por ni du juraj demandoj: (1) Ĉu la juĝo kaj la enketado disvolviĝis korekte? (2) Ĉu la konvinkoj estas solidaj?". Surbaze de tiuj demandoj la apelacio estis rifuzita.
Ankoraŭ ne kontenta, O'Carroll apelaciis refoje, denove reprezentante sin mem, ĉi-foje fronte al la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, kie la afero estis solvita fare de ĉambro kun sep juĝistoj en 2005. O'Carroll argumentis, ke la jurisprudenca difino pri "obscena" estis tro svaga kaj sekve kontraŭa al la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj. En 9-paĝa verdikto la tribunalo montris sin en malakordo, tiel do la kondamno fariĝis definitiva.
En januaro de la sekva jaro, 2006, O'Carroll estis denove arestita, ĉi-foje sub suspekto de konspirado por distribui obscenajn fotaxojn de infanoj, post havigi al sekreta agento de la Metropola Polico de Londono kolekton da bildoj de infana pornografio obtenita el alia akuzato pro la samaj faktoj. En junio 2006 li estis formale kulpigita sub akuzoj pri infana pornografio. En septembro li agnoskis esti distribuinta obscenajn bildojn de infanoj. En decembro li estis kondamnita al du jaroj kaj duono da malliberigo fare de la Supera Tribunalo.
Kiel en pluraj postjarmilaj operacoj implikantaj la sekretan laboron de la brita polico, la motivoj kaj metodoj de tiu ĉi, nomita Operaco Glenlivet, estis tre diskuteblaj. Tamen, kiel tro kutime, la raportoj de la gazetaro pri la afero diris nenion koncerne la defendon de tiu ĉi historio; ankaŭ ne la amaskomunikiloj informiĝis multe en publika aŭdienco pri la disvolviĝo de la afero[noto 4].
Persona vivo
[redakti | redakti fonton]Ofte vidita sidanta en trankvila angulo de taverno, absorbita de lia The Guardian kun trink-poto da bona biero kiel sola akompananto, O'Carroll povas ja esti facile prenita por "solulo"; ne el la frenezaj kaj danĝeraj, sed li ja ŝajnas maljuna kaj malriĉa ulo, kiu perdis sian amatan edzinon antaŭ nelonge. Tiu ĉi estas anonima kaj diskreta distraĵo kiun li tre ŝatas, ĉar donas al li tempon kaj spacon por pensi.
Tiu ĉi estas nun lia vivo, ĝenerale: vivo kiun li pasigas pensante kaj intense fordonita iel tiel al vortoj, kun ĵurnalo, kun libro aŭ fronte al ekrano de komputilo. Iam li faris ne malmultajn vojaĝojn tra la mondo por trankviliĝi kaj pripensi, dum kiuj li lernis (kvankam poste forgesis grandparte) kelkajn lingvojn je relative bona konversacio nivelo –franca, germana, noruega kaj hispana, sed neniam araba, malgraŭ tio, ke li loĝis en Kataro dum sep jaroj. Tiu ĉi estis ĉiam "provizora" nomumo, tiel ke li neniam venis lerni la lingvon. Iel ajn, en tiu ĉi lando kie li laboris kiel invitito, la unua lingvo de siaj kolegoj de Gulf Times, krom taksiistoj, butikistoj, kelneroj de lia trinkejo ĉe Doha Club, kaj aliaj amikoj, estis ordinare la malajala, hindia, urdua, kannada, maratha, konkania, telugua aŭ, venataj el aliaj punktoj, la tagaloga aŭ iu alia inter multaj.
Tamen li esprimis sian respekton al islamo leginte la Koranon de la komenco ĝis la fino, kio kondukis lin fari la samon kun la Biblio. Kvankam dum lia infanaĝo li estis fervora kredanto, eĉ prozelito dum mallonga spaco da tempo, O'Carroll ne turnis multe sian atenton al la skriboj de sia religio de la juneco ekde li forlasis sian fidon estante adoleskanto. Tiu ĉi reveno al la Biblio rezultigis du eseojn, kiuj komencis kiel dialogo kun kristana damo usona pri la seksaj malobeoj de la prezidanto Bill Clinton. Li tiom fieras pri tiuj eseoj, kiom pri la plejparto de sia publikigita verkaro.
Li ankaŭ estas, aŭ kutime estas, fort-vola sed netalenta ŝak-ludanto; eĉ tiel, unufoje li sukcesis travivi per honoriga pato al la monda ĉampiono Vasily Smyslov en simultana ludo.
Skvaŝo kaj naĝado tenas lin jam de longe en bona fizika stato. Nuntempe (2012), kun 66 jaroj, li frekventas la gimnastejon du fojojn posemajne por fari ekzercado, kaj se la vetero estas sufiĉe adekvata, lia granda pasio estas piede promeni tra la monta zono proksime de sia domo en Kumbrio, kelkfoje akompanata de amikoj venantaj el la tuta mondo por fari al li etan viziton.
Publikigitaj verkoj
[redakti | redakti fonton]Rakonta ĵurnalismo
[redakti | redakti fonton]- Paedophilia: The Radical Case, Londono, Peter Owen, 1980, ISBN 0 7206 0546 6. Priskribita kiel "elokventa kaj bone dokumentata libro" fare de la direktoro de The Guardian Alan Rusbridger[11], tiu ĉi unua granda verko de O'Carroll klare dividis la kritikistojn. En la akademia mondo li vaste superis la pruvon de la tempo per pli ol 90 citaĵoj en Google Akademia en 2013. Dum multaj jaroj ĝi estis rekomendita teksto por la postdiplomitoj de la Instituto pri Krimologio de la Universitato de Kambriĝo. Oni povas trovi gravan pripenson pri la libro en Children's Sexual Encounters With Adults, de Li, West kaj Woodhouse, kie Li komparas la sintenon de O’Carroll kun tiu de David Finkelhor, priskribita kiel “eble la plej elstara sociologo” laboranta en la kampo de la infana seksa misuzo. Li analizis kaj reviziis ambaŭ sintenoj, fine proponante kompromisan solvon de kvin punktoj. En 2005, la etikaj fundamentoj de la verko de O’Carroll ricevis specialan atenton en Sex from Plato to Paglia: A Philosophical Encyclopedia. En la kap-vorto pri pedofilio de tiu ĉi enciklopedio, Igor Primoratz, emerita profesoro pri filozofio ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo, priskribas kaj analizas la ŝanĝojn faritajn de O’Carroll rilate al la koncepto pri infana seksa “senkulpeco”, la opinio ke la fruaj seksaj spertoj malutilas la disvolviĝon de la infano, kaj la aserto ke la “informita konsento”, kiel kontraŭa al la nura dispozicio, estas etika neceso por partopreni seksrilatojn kun la aliaj. Primoratz alvenas al la konkludo, ke “Se la seksagado ne povas esti rigardata kiel malsama [de la ceteraj aktivaĵoj en kiuj partoprenas kune plenkreskuloj kaj infanoj], tiam do la morala kaj jura situacio de pedofilio nur dependas de la afero scii se ĝi estas malutila por la infanoj. Pri tiu ĉi afero la ĵurio ankoraŭ ne sin deklaris”.
- Michael Jackson’s Dangerous Liaisons, Leicester: Troubador, 2010. Forĝita dum 17 jaroj kaj 624 paĝoj granda, ĝi estas la plej ambicia verko de O'Carroll, en kiu, sub la pseŭdonimo Carl Toms, li proponas ĉio-ampleksan revizion pri la polemikaj intimaj rilatoj de la artisto kun knaboj. Priskribita de la usona historiisto William A. Percy kiel "verko de genio", Michael Jackson's Dangerous Liaisons ricevis, antaŭ aperi, la entuziastan avalon de kvin eminentaj profesoroj, inkluzive Percy. Post ĝia publikigo, alia renoma specialisto, J. Michael Bailey, profesoro pri psikologio ĉe la Universitato de Northwestern, ankaŭ vaste laŭdis ĝin en kvar-paĝa recenzo por la akademia revuo Archives of Sexual Behavior. Bailey, um homem de família, skribis: "La ideo, ke pedofiliaj rilatoj povas esti nemalutilaj aŭ eĉ ser konvenaj por infanoj estas perturba por multaj homoj, inkluzive mi mem". Sed, li daŭris, "La manko de scienca evidenco apoganta miajn reagojn grandparte visceraj kontraŭ pedofiliaj rilatoj estis unu el la plej surprizaj malkovroj de mia multe-promesa scienca kariero... O’Carroll argumentas kontraŭ miaj impulsoj kaj li bone argumentas".
Artikoloj
[redakti | redakti fonton]- "Chemical castration", Gay Left, n-ro 7 (vintro 1978-9), pp. 37–8.
- "Is PIE sexist?", Magpie, n-ro 12 (januaro 1979), pp. 7–9.
- "Paedophilia: A Response", Gay Left, n-ro 8 (somero 1979), pp. 13–17.
- "A Jackson jury on the streets", NAMBLA Bulletin, n-ro 8, Vol. 14 (14-16 de novembro 1993).
- "Sentencing in child pornography cases: A Response to the Sentencing Advisory Panel's Consultation Paper", [s.l.], 2002. Reta versio, Biblioteko IPCE.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]- "The Age Taboo": resenha sobre o livro de Dan Tsang The Age Taboo, Minor Problems, n-ro 1 (1983-4-15), pp. 10–11.
- "A gay view of 'child abuse'"; recenzo pri The Abomination Paul Golding, [s.l.], 2001.
- "Judith Levine: Harmful to Minors"; recenzo pri Harmful to Minors de Judith Levine, publikigita en la interreto, 2002. Reta versio, Biblioteko IPCE.
- "Is it a bird? Is it a plane? No, it's Super Ped!"; resenha sobre The Moralist de Rod Downey, Great Mirror Press, Ormond Beach, Florido, 2001. Reta versio, Biblioteko IPCE.
- "A wasted opportunity"; recenzo pri Be Careful Who You Love de Diane Dimond, [s.l.], 2006.
- "Around Jackson, not 'on' him"; recenzo pri On Michael Jackson de Margo Jefferson, [s.l.], 2009.
- "Aphrodite's new angle is just as slanted as her old one"; recenzo pri Michael Jackson Conspiracy de Aphrodite Jones, [s.l.], 2009.
- "Brüno meets Jacko Review of Unmasked"; recenzo pri The Final Years of Michael Jackson de Ian Halperin, [s.l.], 2009.
- "Comment on ‘The Role of Androphilia in the Psychosexual Development of Boys’ by David L. Riegel, International Journal of Sexual Health, n-ro 3, Vol. 3, pp. 157–157.
- "Love is confoundedly complicated!"; recenzo pri Tiger: A Memoir de Margaŭ Fragoso, publikigita en decembro 2011 en specialigita forumo de la interreto, kun aliro nur por invititoj.
- "Of Goode and evil"; recenzo pri Paedophiles in Society de Sarah D. Goode, 2012, [s.l.], Archive for Sexology.
Kolektivaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Paedophilia: Some Questions and Answers.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En 1998 la organizaĵo diskutis ŝanĝi sian nomon forigante la 'P' pro konsideri, ke la uzo de la termino 'pedofilia' estis disastra "el vidpunkto de publikaj rilatoj kaj komunikiĝoj". Fine oni venis en akordon konsistantan en konservi la nomon, sed kiel substantivo (Ipce) anstataŭ siglo (IPCE), sen klarigi la originalan signifon. Fontoj: O'Donnell, Ian; Milner, Claire. Child Pornography: Crime, Computers and Society, Londono: Routledge, 2012, ISBN 1135846359
- ↑ La biografio de Tom O'Carroll entenata en tiu ĉi sekcio estas plejparte tradukita el la artikolo Tom O'Carroll Biography Arkivigite je 2013-10-12 per la retarkivo Wayback Machine, publikigita en la angla sur la persona retejo de la usona historiisto William A. Percy..
- ↑ Konforme al ĝia programo, la aĝo de konsento ne estus simple nuligita, sed anstataŭita de alternativa modelo kiu nur estigus punajn agadojn se la infano ne partoprenus libervole en la rilato. Aliaj kazoj motivo de maltrankvilo estus solvendaj de la civilaj tribunaloj, kiuj povus malpermesi rilatojn konsidereblaj kiel kontraŭaj al la supera intereso de la neplenkreskulo.
- ↑ Pliaj detaloj pri la disvolviĝo de la afero estas troveblaj en la artikolo Tom O'Carroll Biography Arkivigite je 2013-10-12 per la retarkivo Wayback Machine, publikigita en la angla sur la persona retejo de la usona historiisto William A. Percy..
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Case of European Court of Human Rights Arkivigite je 2012-07-23 per la retarkivo Wayback Machine, 2005-3-15.
- ↑ Rycroft, Charles. "Sensuality from the start". Times Literary Supplement (1980-11-21)
- ↑ Taylor, Eric. "Too young to love?". New Society (1980-10-30), p. 246.
- ↑ Tom O'Carroll Biography Arkivigite je 2013-10-12 per la retarkivo Wayback Machine, en la persona retejo de la usona historiisto William A. Percy.
- ↑ Mahmood, Mazher. Confessions of a Fake Sheik: ‘The King of the Sting’ Reveals All, Londono: HarperCollins, 2009, pp. 116-117. ISBN 0007353642.
- ↑ 6,0 6,1 O'Carroll, Tom. "The Beginnings of Radical Paedophilia in Britain". En: Paedophilia: The Radical Case. Londono: Peter Owen, 1980. ISBN 0-7206-0546-6.
- ↑ Santiago, Pablo. "Colectivos a favor de la pedofilia". En: Alicia en el lado oscuro, Madrido: Imagine, 2004, pp. 387-391. ISBN 84-95882-46-9.
- ↑ Invito[rompita ligilo] de Oxford Union adresita al Tom O'Carroll en 1978. Eltirita el la artikolo Tom O'Carroll Biography Arkivigite je 2013-10-12 per la retarkivo Wayback Machine, publikigita en la angla en la persona retejo de la usona historiisto William A. Percy.
- ↑ Thornton, Peter. "Unacceptable charges exposed in recent trials". Rights, Vol. 6, n-ro 2, 1982.
- ↑ Franklin, D., Afterword, em O’Carroll, T., Paedophilia: The Radical Case, Alyson Publications, Boston, Mass., 1982, pp. 252-256.
- ↑ Rusbriger, Alan, "Why the DPP resurrected an ancient law to deal with paedophiles", The Guardian, 1981-3-14 (skanita kopio[rompita ligilo] eltirita el la artikolo Tom O'Carroll Biography Arkivigite je 2013-10-12 per la retarkivo Wayback Machine, publikigita en la angla en la persona retejo de la usona historiisto William A. Percy).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle A Decent Life: The Dissenting Narrative of Tom O'Carroll (filmanonco 1) (2015). Dokumenta filmo de David Kennerly el la perspektivo de Tom O'Carroll. YouTube.
- angle PIE Member Tom O'Carroll, BBC Radio 4, 2014-02-26.