Schalunen
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schalunen (stacidomo). |
Schalunen | |
---|---|
Blazono de Schalunen | |
Schalunen fotita el balono la 16-an de aprilo 2011 | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Fraubrunnen |
Geografia situo | CH1903: 606640 / 217578 (mapo)47.1091666666677.5261111111111Koordinatoj: 47° 7′ N, 7° 32′ O; CH1903: 606640 / 217578 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 380 |
Areo | 1,39 km² |
Alteco | 500 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3314 |
Komunumkodo | 0549 |
Mapo de Schalunen | |
Schalunen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 380 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Schalunen situas duonan kilometron okcidente de la rivero Emme en la Svisa Mezlando en la ekstrema nordoriento de la altebenaĵo de Rapperswil, proksimume 11 kilometrojn sude de Soloturno kaj 23 kilometrojn nordnordoriente de la federacia urbo Berno. La okcidentan limon de la komunumo formas la tiel nomita ĉefkanalo (Hauptkanal), kiu pasas paralele al Emme. La komunumo konsistas el la du partoj Schalunen kaj Holzhüser. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,39 km², de kiuj 30,7% estas kovritaj de arbaro, 58,6% servas por agrikulturo kaj 10,7% por setlado. [2]
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Schalunen pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 12 de Soloturno al Berno. Krome kondukas flankaj vojoj de Schalunen al Aefligen kaj al Limpach. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per trama fervojlinio de Soloturno al Zollikofen kaj Berno.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Schalunen datiĝas el la jaro 1249 kiel Chaluna. En la jaro 1864 ĉe la limo de la vilaĝo estis trovita brakringo el masiva oro el la La-Tène-epoko. Dum mezepoko parto de la vilaĝo apartenis al la Monaĥejo Fraubrunnen. Tiun parton ekde la reformacio en la jaro 1528 administris la Voktejo Fraubrunnen. La alia pli granda parto de la vilaĝo apartenis al la malalta tribunalo de Bätterkinden kaj kun ĝi en la jaro 1510 estis atribuita al la berna Kamparvoktejo Landshut. Post la fino de la Helveta Respubliko Schalunen estis unuigita kaj atribuita al la distrikto Fraubrunnen. Per la malfondo de la distrikto Fraubrunnen Schalunen la 1-an de januaro 2010 estis atribuita al la nova administra distrikto Berno-Mezlando.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Schalunen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|