Shoya Tomizawa
Shoya Tomizawa | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Shoya Tomizawa |
Dato de naskiĝo | 10-a de decembro 1990 |
Naskiĝloko | Chiba |
Dato de morto | 5-a de septembro 2010 |
Mortoloko | Riccione |
Mortokialo | falo [+] |
Aĝo je morto | 19 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | motorciklisto |
Geografio | |
Ŝtato | Japanio |
Ceteraj informoj | |
Retpaĝo | http://www.shoya48.com/ [+] |
Portalo pri Homoj | |
Shoya Tomizawa (naskiĝis la 10-an de decembro 1990 en Chiba, mortis la 5-an de septembro 2010 en Riccione) estis japana motorciklisto
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li debutis en 125 cm³ en 2006, konkursante la ĉefkuron de Japanio kiel wildcard. Tiel konkuris ankaŭ la ĉefkurojn de Japanio 2007 kaj 2008, en kiu li gajnis du poentojn.
En la ĉampionado de 2009 li iĝis oficiala piloto kaj finis la ĉampionadon en 17-a pozicio kun 32 poentoj kaj gajnante du dekajn poziciojn. En tiu ĉampionado, li devis preterlasi la kuron ĉe Indianapoliso pro akcidento.
En 2010 stiris en la nova kategorio Moto2 kaj venkis sian unuan kuron en Kataro. Li gajnis ankaŭ unu unuan startopozicion kaj duan pozicion en Jerez. Li gajnis alian unuan startopozicion en Brno.
Tomizawa mortas dum la ĉefkuro de San-Marino la 5-an de septembro 2010 post grava akcidento: la piloto, falinte, estis surpuŝita de la pilotoj malantaŭ li (Alex de Angelis kaj Scott Redding). Malgraŭ la reanimadprovoj, pro la gravegaj frakturoj li mortis en la malsanulejo de Riccione.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala TTT-ejo Arkivigite je 2010-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
- motogp.com[rompita ligilo]