Spondias dulcis
ambarelo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Spondias dulcis Parkinson | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Spondias dulcis aŭ ambarelo estas plantgenro el la familio de Anakardiacoj. Ĝi estas ĉefe disvastigata en Polinezio. La frukto nomiĝas ankaŭ ora pruno.
Disvastigo
[redakti | redakti fonton]La natura disvastigo estas en Polinezio, de Nov-Gvineo en okcidento trans Fiĝio kaj Samoo ĝis la Societ-insuloj en la oriento. Ĝi estas kultivata en la tropikoj kaj subtropikoj de la Malnova Mondo: Malajzio, Hindio, Indonezio, Srilanko), malpli ofte en Ameriko (Jamaiko, Karibio, Venezuelo, Brazilo).
La ambarelo bone kreskas sur freŝa grundo kun alta humideco.
Utiligado
[redakti | redakti fonton]Plej gravas la produktado de la fruktoj. La verdaj fruktoj falas de la arbo kaj estas stokataj ĝis la matureco (klimakteraj fruktoj). La dolĉe acidaj drupfruktoj estas freŝe konsumataj aŭ prilaborataj al suko kaj marmelado. El nematuraj fruktoj oni faras gelatenaĵon. La pektino-enhavo estas ĉ. 9,8 %. En sudorienta Azio ankaŭ la junaj folioj estas manĝataj pro ilia acida gusto.
La ligno bone taŭgas por fari furniraĵon, tavollignon kaj ŝindojn.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Peter Schütt, Ulla M. Lang: Spondias dulcis. In: Peter Schütt et al.: Bäume der Tropen. Nikol, Hamburg 2006, S. 597-600. ISBN 978-3-933203-79-3