Sueza krizo
Sueza krizo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Arabaj-israelaj militoj | |||||||
milito | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Israelo | Egiptio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Moŝe Dajan | Ĝamal Abd al-Nasser | ||||||
Forto | |||||||
175.000 soldatoj 45.000 soldatoj 34.000 soldatoj |
300.000 soldatoj | ||||||
Perdoj | |||||||
177 israelaj mortintoj 16 britaj mortintoj |
1.650 mortintoj 4.900 vunditaj | ||||||
La Sueza krizo komenciĝis pro israela atako kontraŭ Egiptio al la 29-a de oktobro 1956 post kiam la egipta prezidento Gamal Abdel Nasser ŝtatigis unuflanke la Suezan kanalon, kiu estis ĝis tiam administrita kaj mastrumita de britoj kaj francoj. La vojimposto utilus al Nasser konstrui la baraĵon de Asŭano post kiam la okcidentaj landoj rifuzis doni krediton. La israela atako okazis laŭ sekreta interkonsento de la 23-a de oktobro 1956 en Sèvres, subtenita de taĉmentoj de Granda Britio kaj Francio.
Militokazoj
[redakti | redakti fonton]La israela atako, lanĉita la 29-an de oktobro, estis grandparte sukcesplena kaj okazis laŭplane, tamen la diversaj taĉmentoj ofte renkontis izolitajn egiptajn trupojn kiuj pafis el la embusko. La israela kampanjo ĉesiĝis la 5-an de novembro je ĉirkaŭ dudek kilometroj oriente de la kanalo. La egiptaj taĉmentoj retiriĝis okcidente de la kanalo kaj prepariĝis por rezisti pluajn agresojn. La brita kaj franca ofensivo, lanĉita la 5-a de novembron, estis malpli sukcesa; la ĵusa okupado de la egipta havenurbo Port Said montris taktikan eraron de la koalicio. La regula soldataro entranĉeigis en la stratoj de la urbo. La civiluloj formigis milicojn kaj starigis barikadojn. Komencis sanga batalo kiu ne alportis iun ajn gajnon al iu milita partio. Post naŭ tagoj da batalado, la koalicio prenis apenaŭ dek kilometrojn de la kanalo. Intertempe, Nasser evoluigis planon por ebla gerilmilito kontraŭ Israelo en la Sinajo kaj Gaza-strio.
Reakcio, retiriĝo kaj rezulto
[redakti | redakti fonton]Arabaj-israelaj militoj |
La brita ĉefa ministro Anthony Eden esperis, ke atako de tiu grandeco turnos la egiptan popolon kontraŭ prezidento Nasser. Malgraŭ ĉio, Nasser neniam estis pli populara ol tiam - ne nur en Egiptio, sed ankaŭ en multaj okcidentaj landoj. La akra rezistado kontraŭ la okcidentaj fortoj estis aplaŭdita mondskale, precipe en evolulandoj. Politika venko de Egiptio ŝajnis pli kaj pli evidenta.
La komuna agado de Israelo, Granda Britio kaj Francio kaŭzis ankaŭ negativan reeĥon en Usono. Sub ties influo, la Unuiĝintaj Nacioj akceptis je la 2-a de novembro rezolucion, kiu alvokis la partoprenintojn fini batalagadojn kaj forlason de la okupataj teritorioj. Granda Britio kaj Francio retiriĝis nur post minaco de la Varsovia pakto (bombardi Londonon kaj Parizon). Multaj arabaj landoj aljuĝis petrolembargon kaj Usono ne estis inklina liveri provizadon. La petrolprezo en Britio plialtiĝis enorme. La britaj kaj francaj soldataroj retiriĝis komplete jam du semajnojn poste. La lasta israela soldato forlasis egiptan teritorion en 1957.
Mortis almenaŭ 1 650 egiptoj (precipe civiluloj), 197 israelaj, 56 britaj kaj 10 francaj soldatoj. Almenaŭ 4 900 egiptoj (precipe civiluloj), ĉirkaŭ 350 israelanoj, 91 britoj kaj 43 francoj estis vunditaj. Dum la batalagoj, 6 185 precipe egiptaj milicanoj estis kaptitaj.
Ĉi tiu militagoj markis la falon de la eŭropaj kolonialismaj emoj. Nasser fariĝis liberiganto kaj militheroo.