Sunfloro
Sunfloro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Helianthus annuus L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Sunfloraj 'semoj' (fruktoj) | |
---|---|
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) | |
Energio 580 kkal 2450 kJ | |
Karbonhidrato | 20.0 g |
- Sukeroj | 2.62 g |
- Fibro | 8.6 g |
Graso | 51.46 g |
- saturitaj grasoj | 4.455 g |
- mononesaturitaj | 18.528 g |
- polinesaturitaj | 23.137 g |
Proteino | 20.78 g |
Akvo | 4.73 g |
Vitaminoj | |
A-vitamino 50.0 IU | |
Tiamino (B1-vitamino) 1.48 mg | 114% |
Riboflavino (B2-vitamino) 0.355 mg | 24% |
Nikotina acido (B3-vitamino) 8.335 mg | 56% |
Pantotena acido (B5-vitamino) 1.13 mg | 23% |
Piridoksino (B6-vitamino) 1.345 mg | 103% |
Foliata acido (B9-vitamino) 227.0 μg | 57% |
Ĥolino 55.1 μg | 11% |
C-vitamino 1.4 mg | 2% |
E-vitamino 35.17 mg | 234% |
Mineraloj | |
Kalcio 78.0 mg | 8% |
Fero 5.25 mg | 42% |
Magnezio 325.0 mg | 88% |
Mangano 1.95 mg | 93% |
Fosforo 660.0 mg | 94% |
Kalio 645.0 mg | 14% |
Natrio 9.0 mg | 1% |
Zinko 5.0 mg | 50% |
Procentaĵoj rilatas al usonaj rekomendoj por plenkreskuloj. Fonto: USDA Nutrient database angle |
La sunfloro aŭ unujara helianto (Helianthus annuus, L. 1753) estas jara planto kiu apartenas al la familio Asteracoj genro Helianto, kun granda infloresko kapitula.
La trunketo povas atingi trimetran altecon, dum la diametro de la kapitulo povas atingi 30 centimetrojn.
La komuna nomo (sunfloro) devenas el la ago de la kapitulo kiu moviĝas dum la tago direktante sin al suno. Tiu ĉi konduto nomiĝas heliotropismo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La sunfloro originas el Ameriko kie estis kultivata ekde la 1000-a a.K. Francisco Pizarro malkovris, ke la Inkaoj rigardis la sunfloron kiel bildon de ilia dio de la suno. Komence de la 16a jarcento oni portis en Eŭropon kaj oraj reproduktaĵojn de la floro, kaj ties semoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La vorto sunfloro estas ankaŭ uzata por montri la aliajn plantojn kiuj apartenas al genro "Helianto", multaj el ili estas eternaj.
Tiu, kiun oni konsideras esti la floro, estas la kapitulo komponita de amasado de multnombraj floroj. La eksteraj floroj estas la "floroj de la petaloj" kaj ili povas estis flavaj, brunaj, oranĝaj aŭ de aliaj koloroj. Tiuj ĉi floroj tamen estas sterilaj. La floroj kiuj plenigas la kapitulon nomiĝas "floroj de la disko".
La ordigo de la floroj en la disko okazas laŭ ora proporcio.
La floroj de la disko maturiĝas kaj iĝas semoj. Tamen, tiu kiu komune nomiĝas semo estas la frukto (akeno) de la planto, kun la veraj semoj ĉirkaŭitaj de ŝelo maldigestebla.
-
Unua fazo de la florformado
-
La floro ankoraŭ ne malfermiĝis, sed ĝi jam orientiĝas al suno
-
Ĝi preskaŭ finfloras
-
Ĝi finfloris
-
Post florado la semoj estas videblaj.
Uzoj
[redakti | redakti fonton]- en ĝardenoj kiel ornamplanto
- por elĉerpi oleon kuiruzan.
- Konsisteco de ties oleo
- Produktad-statistikoj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Germplasm Resources Information Network (GRIN). Arkivita el la originalo je 2011-04-06. Alirita 2016-06-18 .