Surigao
Surigao | |||
---|---|---|---|
component city (en) urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8400 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 171 107 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 698 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 9° 47′ N, 125° 30′ O (mapo)9.7897222222222125.49583333333Koordinatoj: 9° 47′ N, 125° 30′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 43 m [+] | ||
Areo | 245,3 km² (24 530 ha) [+] | ||
Horzono | Norma Horzono de Filipinoj [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Surigao City [+] | |||
Surigao, - tagaloge Lungsod ng Surigao - estas kvinaklasa, komponanta urbego, mara havenurbo kaj diocezo en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Caraga, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Norda Surigao. La urbego havas 54 distriktojn, el kio 33 situas en la ĉefinsulo, 21 en la apudaj malgrandaj insuloj; laŭ alia distribuo 36 distriktoj situas ĉe la marbordo, 15 en interno de Mindanao, 20 en la malgrandaj insuloj.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- loĝantaro: 154 137 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 8400
- telefonkodo: +63 (0)86
- Supermara alteco: 19 m
- Areo: 245 km²
Geografio
[redakti | redakti fonton]Surigao situas en norda pinto de la insulo laŭ marbordo sur marborda ebenaĵo, tamen rande sur montetoj [1]. Butuano troviĝas 93, Tacloban 171, Cagayan de Oro 178, Cebuurbo 182, Malaybalay 186, Tagum 263, Dabao 304, General Santos 410, ĉefurbo Manilo 725, Kezonurbo 726, Baguio 908 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Surigao estas unu el la plej maljunaj havenurboj en Mindanao, fondita fare de hispanaj koloniigistoj en 1655. La havenurbo iĝis la provinca ĉefurbo en 1750. Pirataj atakoj ofte okazis, eĉ la havenurbo estis detruita, la loĝantoj sklaviĝis. Ekde 1901 la usonaj koloniigistoj konservis la ĉefurban statuson. Dominadon de Usono interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). En 1960 la provinco estis dispartigita, sed Surigao restis plu ĉefurbo tamen por pli malgranda provinco. En 1964 tifono detruis la urbon, la detruo estas pli granda, ol la 2-a mondmilito. Ĝi atingis la komponentan urborangon en 1970 kaj internacian klasifikadon grandurbo en la 1990.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Surigao estas la centro de politiko, komerco, bankado, industrio kaj eduko de la provinco. Ekonomie ĝi estas ĉefe agrikultura urbo produktanta plejparte kopron, rizojn, maizojn, legomojn, bananojn, kokosojn kaj aliajn fruktojn. Fiŝkaptado ankaŭ gravas. Ekde 1967 oni produktas cementojn kaj oni minas nikelojn kaj ferercojn en malgranda insulo (1969).
Religio kaj eduko
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj estas plejparte katolikoj, la urbego estas diocezo. En Surigao katolika universitato funkcias ekde 2002, instituto ekde 1997, kolegio ekde 1998.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Surigao estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. Enurbe tricikloj, aŭtorikiŝoj por ses pasaĝeroj, aŭtobusoj kaj busetoj trafikas. La urbo havas havenon (ankaŭ por pasaĝeroj) kaj lokan flughavenon.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Surigao situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 3652 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter oktobro-aprilo pli ofte. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C kaj varias inter 24-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katedralo kaj diversaj preĝejoj
- festivaloj
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Cagayan de Oro, Filipinoj
- Hialeah, Florido, Usono
- Seulo, Sud-Koreio
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- oficiala paĝo Arkivigite je 2021-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj
- distriktoj kun mapo