Szeben
Szeben (seben) estis historia reĝa departemento en la sud-orienta parto de la Hungara Reĝlando, pli proksime en Transilvanio, rumane: Comitatul Sibiu. Ŝajnas, la nomo originas el la slava kornuso.
- Departementejo: Nagyszeben
- Areo: 3619 km²
- Loĝantaro: 176.921 en 1910
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de 1880
Laŭ la censo de 1910
Administracio
[redakti | redakti fonton]Estis 6 distriktoj, ties nomoj kaj distriktejo samas:
- Nagydisznód
- Nagyszeben, samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Szászsebes, samtempe konsilantrajta urbo
- Szelistye
- Szerdahely
- Újegyháza
La departemento situis en sudaj Karpatoj. Grava rivero estas Olt. Karpatoj estis ne nur landolimo, sed ankaŭ akvodislimo. En la norda parto jam ne estas altaj montoj, nur montetoj, deklivoj.
En la 13-a j.c. tataroj faris senhoma la regionon. Poste saksoj are setlis. Fine de la mezepoko turkaj atakoj okazis. En 1442 János Hunyadi venkis kontraŭ la turkoj. Poste la departemento apartenis al Princlando Transilvanio, kiu estis sub aŭspicio de Turkio. Tie okazis libera praktikado de religio. Ofte okazis atakoj de tataroj, turkoj, aŭstroj. En 1849 Józef Bem okupis kaj longe tenis la regionon. La departemento formiĝis en 1876 el diversaj partoj. La departemento estis kultura centro de saksoj kaj aliaj germanoj. En 1919 la rumanoj sukcese okupis Transilvanion, eĉ dum mallonga tempo preskaŭ tutan Hungarion.
Ekde 1920 la departemento estas parto de Rumanio. La saksoj estis disfrakasitaj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane) Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|