Pádraig Mac Piarais/Patrick Pearse
Pádraig Mac Piarais/Patrick Pearse | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Patrick Henry Pearse |
Naskiĝo | 10-an de novembro 1879 en Dublino |
Morto | 3-an de majo 1916 (36-jaraĝa) en Dublino |
Mortokialo | Pafvundo |
Tombo | Arbour Hill Cemetery (en) |
Lingvoj | angla • irlanda |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Alma mater | Reĝa Universitato de Irlando |
Familio | |
Patro | James Pearse (en) |
Patrino | Margaret Pearse (en) |
Frat(in)oj | Willie Pearse (en) kaj Margaret Mary Pearse (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto militisto politikisto ĵurnalisto verkisto pledadvokato |
Pádraig Mac Piarais (angle Patrick Pearse) (la 10-an de novembro 1879 - la 3-an de majo 1916) estis instruisto, poeto, verkisto, kaj la ĉefo de la Paska Ribelo por la liberigo de Irlando en 1916. Li naskiĝis en Dublino, sed tre june entuziasmiĝis por la irlanda lingvo kaj savi la lingvon fariĝis unu el liaj pli gravaj vivceloj. Li starigis la solajn dulingvajn lernejojn en Irlando ekde jarcentoj, Scoil Éanna por knaboj kaj Scoil Íte por knabinoj. Li vizitis Belgion kaj fariĝis eksperto pri dulingveco.
Li multe verkis kaj irlande kaj angle, kaj poezion kaj prozon kaj teatraĵojn. Lia irlandalingva verkado evoluis tute novan kaj modernan stilon en la lingvo. Li longe redaktis la revuon de la irlandlingva movado, "An Claidheamh Soluis" (La glavo de lumo). Lia fama artikolo "The Murder Machine" (La Murdmaŝino) esprimis siajn ideojn pri la angla eduksistemo en Irlando. Li ofte vizitadis Conamara en la irlandeparolanta okcidento, kaj konstruis dometon por si en Ros Muc.
Lia fama parolado dum la enterigo de la maljuna ribelisto Diarmaid Ó Donnabháin Rossa, radikale influis la politikan sintenon de la lando.
Dum la Paska Ribelo 1916 li deklaris la sendependecon de Irlando kaj estis elektita unuan prezidanton de la nova irlanda respubliko. Li estis antaŭvidinta ke la ribelo havas neniun ŝancon sukcesi, sed li intence daŭrigis ĉar li esperis ke la mortpafado de la ribeluloj fare de la angloj inspiros novan generacion finlukti por la libereco. Tiun finlukton faris fakte ne nova generacio sed liaj propraj kamaradoj kiuj gajnis la balotojn en 1918, denove proklamis la sendependecon en 1919, kaj devigis la anglojn forlasi la plejmulton de Irlando en 1922.
Post la ribelo de 1916 la angloj mortpafis lin kun sia frato Willie, kiu ludis nur etan rolon en la ribelo.