Polokwane
Polokwane | |||||
---|---|---|---|---|---|
Vojo en Polokwane
| |||||
urbeto vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 0699 • 0700 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 23° 54′ S, 29° 27′ O (mapo)-23.929.45Koordinatoj: 23° 54′ S, 29° 27′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 312 m [+] | ||||
Areo | 106,84 km² (10 684 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Polokwane [+] | |||||
Polokwane signifanta "Loko de Sekureco", pli frue Pietersburg estas grandurbo, universitata urbo, ĉefurbo de Provinco Limpopo en Sudafriko.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 129 km²
- Loĝantaro: 148.103 (en 2012)
- Supermara alteco: 1282–1312 m
- Horzono: UTC +2 h
- Poŝtkodo: 015
- Telefonkodo: 0700
Geografio
[redakti | redakti fonton]Polokwane situas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando. Emalahleni troviĝas 220, Pretorio 236, Johanesburgo 291, Bloemfontein 666, Durbano 680, Port Elizabeth 1181, Kaburbo 1546 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pietersburg estis fondita en 1886. Dum la brita-bura milito la britoj konstruis tie grandan deportejon por virinoj kaj infanoj. La loĝloko oficiale iĝis urbo en 1992 kaj ĝi prenis la nunan nomon en 2005.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Polokwane estas industria kaj komerca urbo, kie oni produktas ekzemple Koka-kolaon. La urbo estas ŝatata de turistoj kaj ĉasistoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Polokwane havas internacian flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Pretorio kaj al la norda landparto. Fervojo trafikas al Johanesburgo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Polokwane havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 15-24 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 527 mm. La pluvo kulminas en decembro, inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- subĉiela muzeo prezentas la tradician kaj nuntempan vivstilon de la loĝantoj kaj trovaĵojn el la kuprepoko kaj ferepoko
- la loko de unua orotrovejo de la lando
- irlanda domo, nun muzeo
- preĝejoj anglikana kaj romkatolika
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- angla kaj hungara Vikipedioj
- loĝantaro
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo[rompita ligilo]
- vetero