Bazlernejo en Finnlando
Bazlernejo en Finnlando estas nuntempe naŭjara peruskoulu kaj mezlernejo lukio. La nunan sistemon planis plejparte Reino H. Oittinen. Antaŭaj lernejformoj estas plejparte kansakoulu, keskikoulu kaj kansalaiskoulu.
Malnova sistemo
[redakti | redakti fonton]Popollernejo, finne kansakoulu kaj svede folkskola, estis en Finnlando bazlernejo ekde la 1860-aj jaroj ĝis lerneja reformo, kiu estis farita dum 1970-aj jaroj. Popollernejo estis normale sesjara, pli malofte sepjara, sed tiuj, kiuj iris al keskikoulu estis en popollernejo normale nur kvar aŭ kvin jaroj. Keskikoulu estis plejparte kvinjara, sed por knabinoj ĝi povis esti ses jaroj, ĉar nurknabinaj keskikouluj havis ekzemple pli da manfaritaĵaj kaj hejmekonomiaj lecionoj ol nurknabaj mezlernejoj kaj komunaj mezlernejoj por knabinoj kaj knaboj kaj en nurknabinaj keskikouluj oni lernis pli multajn lingvojn. Keskikoulu kaj lukio estis kune ok- aŭ naŭjara oppikoulu. En 1958 estis fondita normale du-, pli malofte nur unujara kansalaiskoulu (civitana lernejo), al kiu iris multaj junuloj, kiuj ne iris al keskikoulu. Lukio estis trijara same ol nuntempe. Unuaj popollernejoj estis fondita en 1860-aj jaroj kaj lernada devo fariĝis en 1921, sed ne tuj sukcesis, ke ĉiuj, kiuj ne iris al oppikoulu, iris tra tuta kansakoulu. Granda plimulto da nunaj finnaj pensiuloj frekventis neniun lernejon krom popollernejo, kaj multaj el ili ne tute eĉ ĝin, estis en lernejo eble nur kvar jarojn. En popollernejo oni normale ne instruis fremdajn lingvojn antaŭ la jaro 1964 kaj ne en malgrandaj popollernejoj eĉ malantaŭe ĉiuj – el finnoj, kiuj naskiĝis antaŭ la mezo de 1950-aj jaroj, plejo lernis neniujn aliajn lingvojn ol la propran gepatran lingvon (estas interese kompari kun, ekzemple, la najbarlando Svedio, kie la angla lingvo aŭtomate estas deviga lerneja lernobjekto ekde 1941). Finna popollernejo estis en la mondo la unua bazlerneja sistemo, kiu inkludis nekostan lernejan manĝon.
En 1958 estis fondita dujara kansalaiskoulu (civitana lernejo), kiu estis post la popollernejo deviga por tiuj, kiuj el la popollernejo ne iris al alia lernejo kiel oppikoulu. Civitana lernejo estis leve mallongtempa. Jam en 1972 - 1977 la civitana lernejo malaperis.
Nova sistemo
[redakti | redakti fonton]En granda finnlanda lerneja reformo (1972–1981) popollernejo, keskikoulu kaj kansalaiskoulu unuiĝis do, ke fariĝis naŭjara peruskoulu kaj lukio fariĝis aparta lernejo. peruskoulu konsistis en la komencaj tempoj de la nova sistemo el sesjara ala-aste kaj trijara yläaste, sed tiu distingo foriĝis la 1-an de januaro 1999. La reformo komencis en 1972 kaj pretiĝis tute en 1981. Ekzemple lerni du fremdajn lingvojn (unu devas esti la alia enlanda lingvo kaj la alia normale la angla) fariĝis deviga. Ĉiuj popollernejoj aŭtomate fariĝis ala-astej de peruskoulu kaj la popollernejaj instruistoj aŭtomate fariĝis instruistoj de ala-aste. La lastaj popollernejoj fariĝis ala-astej en 1977.