Paula Fox
Paula Fox | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Paula Fox | |||||
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1923 en Nov-Jorko, Nov-Jorkio | ||||
Morto | 1-an de marto 2017 (93-jaraĝa) en Broklino | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Kolumbio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Martin Greenberg (en) (1962–2017) vd | ||||
Infanoj | Linda Carroll (en) vd | ||||
Parencoj | Frances Bean Cobain (mul) (pranepino) Courtney Love (mul) (filino de filino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto verkisto de porinfana literaturo romanisto verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1966– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Slave Dancer vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Paula FOX (la 22-a de aprilo 1923 - la 1-an de marto 2017) estis kub-usona verkistino, kiu verkis novelojn por plenkreskuloj kaj infanoj kaj du memuarojn. Pro sia kontribuo kiel infana aŭtoro, ŝi gajnis la Internacian Premion Andersen en 1978, la plej altan internacian rekonon por la verkinto de infanlibroj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Infanaĝo kaj juneco
[redakti | redakti fonton]Paula Fox naskiĝis en Nov-Jorko. Ŝia patrino, Elsie De Sola estis kubana kaj okupiĝis pri scenarverkado. Ŝia patro, Paul Hervey Fox, ankaŭ estis implikita en scenarverkado. La gepatroj de Fox ne volis zorgi pri ŝi, kaj kiam ŝi naskiĝis, ili donis ŝin al vartdomo en Manhatano. Baldaŭ poste, Ŝia avino akceptis ŝin, kaj kreskigis ŝin ĝis 5-jaraĝa, kiam ŝi renkontis ŝian patrinon por la unua fojo en jaroj. Ĉi tiu renkontiĝo estis traŭmata por ŝi. Ŝi diris en intervjuo, ke ŝia patrino traktis ŝin kiel militkaptiton "Mi sentis, ke se ŝi povus kaŝi la agon, ŝi mortigus min" (de intervjuo en The New Yorker). Post la renkontiĝo, ŝi komencis vivi kun siaj gepatroj por la unua fojo, en Holivudo, sed ĉi tiu aranĝo daŭris nur du semajnojn. Ŝia patrino devigis sian patron doni Paula al adopto ĉe varthejmo.
Fox moviĝis al multaj lokoj kaj hejmoj dum ŝia infanaĝo, inkluzive de Kubo, NovJorkio, Florido, kaj poste en Nov-Hampŝiro. Poste, ŝi studis dum jaro en lernejo en Montrealo, Kanado. [1]
Familio
[redakti | redakti fonton]En 1944, Fox vivis en la hejmo de la fama aktorinstruisto Stella Adler kaj amikiĝis kun alia studento de Adler kiu vivis tie. Ŝi gravediĝis kaj post la akuŝo donis la bebon por adopto. Ŝia filino, Linda Carroll, iĝis verkisto kaj psikoterapiisto. Ŝia nepino estas la muzikisto Courtney Love. Bildartisto Frances Bean Cobain estas la pranepino de Fox.
Post pluraj jaroj laborante kiel instruisto, Fox geedziĝis la duan fojon kun Richard Sigerson, al kiu ŝi naskis du filojn. Ili divorcis en ŝiaj fruaj 30-aj jaroj. Ŝi finfine ensetliĝis kun sia tria edzo, Martin Greenberg, kiun ŝi renkontis post kiam li malaprobis la rakonton kiun ŝi alsendis por revuo.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Post fino de lernejo, Paula Fox laboris kiel kreiva verkinstruisto ĉe la Universitato de Pensilvanio, kiel gvidisto por infanoj en bezono kaj kiel raportisto por novaĵservo en Eŭropo, kie ŝi restis antaŭ komenci studi en Universitato Kolumbio en Novjorko (1958-1955). [1] Kvankam ŝi estis sindona leganto kaj verkisto ekde infanaĝo, Fox ne publikigis siajn verkojn ĝis post siaj 40-aj jaroj, en la 1960-aj jaroj, kiam ŝi publikigis sian unuan libron - Poor George (1967).
Ŝiaj du plej famaj infanlibroj estas The Slave Dancer (gajninto de Newbery Medal) kaj One Eyed Cat (Newbery Honor Book). Fox ankaŭ verkis plurajn librojn por plenkreskuloj kiel ekzemple Desperate Characters. Ĝis 1978, ŝia kontribuo al porinfana literaturo estis tiel bonega ke la Internacia Estraro de Infanlibroj (IBBY) premiis al ŝi la Premion Andersen, la plej prestiĝan premion de la mondo por infana kaj junulara literaturo.
Fox gajnis plurajn aliajn premiojn por la infanlibroj kiujn ŝi verkis, inkluzive de la Newbery Medalo, en 1974, por ŝia romano The Slave Dancer; la Nacia Libro-Premio de 1983 en la fikciokategorio de infanoj por Another Place; kaj la Deutscher Jugendleiterpatris-premio en 2008, pro ŝia libro Portreto de Ivan (1969) nomita en la germana eldono Ein Bild von Ivan.
En 1990, pro akcidento ŝia kapo trafis vundon kaj rezulte malhelpis al ŝi verki longajn rakontojn. Anstataŭe, ŝi komencis labori pri memuaroj kaj noveloj. [2]
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Infanlibroj
[redakti | redakti fonton]- 1966 Maurice's Room
- 1967 How Many Miles to Babylon?
- 1967 A Likely Place
- 1968 Dear Prosper
- 1968 The Stone-Faced Boy
- 1969 Hungry Fred
- 1969 The King's Falcon
- 1969 Portrait of Ivan
- 1970 Blowfish Live in the Sea
- 1973 Good Ethan
- 1974 The Slave Dancer
- 1978 The Little Swineherd and Other Tales
- 1984 One-Eyed Cat
- 1986 The Moonlight Man
- 1987 Lily and the Lost Boy
- 1988 The Village by the Sea
- 1991 Monkey Island
- 1993 Western Wind
- 1995 The Eagle Kite
- 1997 Radiance Descending
- 1999 Amzat and His Brothers: Three Italian Tales
Memuaroj
[redakti | redakti fonton]- 2001 Borrowed Finery
- 2005 The Coldest Winter: A Stringer in Liberated Europe
Verkaĵoj por plenkreskuloj
[redakti | redakti fonton]- 1967 Poor George
- 1970 Desperate Characters
- 1972 The Western Coast
- 1976 The Widow's Children
- 1984 A Servant's Tale
- 1990 The God of Nightmares
- 2011 News from the World: Stories and Essays
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 The Guardian Nekrologo
- ↑ Nekrologo ĉe New York Times, Paula Fox, Novelist Who Chronicled Dislocation, Dies at 93
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paula Fox ĉe Boyds Mills Gazetaro
- Paula Fox ĉe Library of Congress Authorities, with 57 catalog records
- Intervjuoj
- Broudy, Oliver (Summer 2004), "Interview: Paula Fox", The Art of Fiction (The Paris Review) Summer 2004 (181), http://www.theparisreview.org/interviews/1/the-art-of-fiction-no-181-paula-fox
- Intervjuo de Ramona Koval por La Libra Rezulto sur ABCa Radio Nacia (julio 29, 2004).
- Intervjuo kun mallonga biografio de Jesse Lichtenstein por Loggernaut (neniu dato)
- La Rumpus Longa Intervjuo kun Paula Fox de Greg Gerke (24a de januaro, 2010)