Saltu al enhavo

Pazuengos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pazuengos
municipality of La Rioja (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 26261
Demografio
Loĝantaro 27  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 2° 56′ U (mapo)42.318333333333-2.9255555555556Koordinatoj: 42° 19′ N, 2° 56′ U (mapo) [+]
Alto 1 160 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pazuengos (Provinco Rioĥo)
Pazuengos (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Pazuengos
Pazuengos (Hispanio)
Pazuengos (Hispanio)
DEC
Situo de Pazuengos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pazuengos [+]
vdr

Pazuengos [paZŬENgos] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la okcidenta Komarko de Ezcaray. Ĝi estas tre aparta loĝloko kun neniu komunikvojo al la cetero de la komarko kaj nur tra Santurdejo kaj Santurde de Rioja al la ŝoseo de Santo Domingo de la Calzada al Ezcaray.

La municipa teritorio de Pazuengos, en la okcidento de la regiono.
La preĝejo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĉe la monto San Lorenzo, inter Ezcaray kaj San Millán de la Cogolla. Ĝi kuŝas sur zono de paŝtejoj dediĉitaj al brutobredado de ĉevaloj kaj ĉefe de bovoj: la regiona registaro eltenas bienon por reproduktado de bovoj de raso avileña negra ibérica.

En la municipa teritorio oni atingas 2 000 m.s.m. en la monto Cabeza Parda (Bruna Kapo).

De du domaroj, nome Villanueva kaj Ollora, restas nur ruinoj. La preĝejo de la 16-a jarcento estas dediĉita al Sankta Marteno.

Plej frua mencio estas en la registroj de San Millán de la Cogolla, kaj datas de la jaro 944. La areo estis disputita inter navaranoj kaj kastilianoj, kaj tiukadre eble estis kastelo, el kiu restas tute nenio. Ekzemple okazis lukto inter fortoj de Sanĉo la 4-a de Peñalén kaj Sanĉo la 2-a de Kastilio, tamen ne malferme per milito, sed per persona lukto inter Jimeno Garcés, por navaranoj, kaj Rodrigo Díaz de Vivar, por kastilianoj, kiu laŭlegende venkis kaj por tio li estis kromnomita El Campeador, kiu atingis la posedon de la loko por Kastilio kaj la titolon de juĝisto por si mem, kaj tiukadre li partoprenis en la nomita Ĵuro de Sankta Gadea de Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio. Laŭ la mito estis Rodrigo Díaz de Vivar, Cid Campeador, kiel reprezentanto de la kastiliaj nobeloj, kiu devigis la reĝon Alfonso ĵuri, ke li ne estis partopreninta en la murdo de sia frato, nome la reĝo Sanĉo la 2-a de Kastilio, kiu fakte estis murdita dum la Sieĝo de Zamoro, kiu estis de ilia fratino, la infantino Urraca. Tiu fakto ne okazis historie.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj tial oni malaltiĝis el pli ol 400 loĝantoj ĝis nunaj 26.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, montara pejzaĝo, ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]