Parko Lincoln
Parko Lincoln | |
---|---|
parko | |
Situo | |
Geografia situo | 41° 56′ 24″ N, 87° 38′ 6″ U (mapo)41.94-87.635Koordinatoj: 41° 56′ 24″ N, 87° 38′ 6″ U (mapo) |
Geografio | |
Trajtoj | |
La Parko Lincoln, en angla Lincoln Park,estas parko de 4.9 km² laŭlonge de la lagobordo en Ĉikago, norda bordo de Ilinoiso, antaŭ la Lago Miĉigano.
La Parko Lincoln estas la plej granda publika parko de Ĉikago. La parko, nome laŭ Abraham Lincoln, etendas laŭlonge 11 km el Ohio Strato (400 N) sude[1][2] al proksimo de Ardmore Avenuo (5800 N) norde, ĝuste norde de la fino de la ŝoseo Lake Shore Drive ĉe Hollywood Avenue.[3] Kelkaj muzeoj situantas inter Norda Avenuo (1600 N) kaj Diversey Parkejo (2800 N) ĉe la kvartalo kiu prenas sian nomon el la parko, do nome Lincoln Park. La parko plu norde karakteras pro parkoterenoj, strandoj, distraj areoj, naturrezervejoj, kaj havenoj. Sude, estas pli mallarĝa strio de strandoj oriente de Lake Shore Drive, preskaŭ al urbocentro.
La Parko Lincoln, kun 20 milionoj da vizitantoj jare, estas la dua plej vizitata parko en Usono.[4]
La distraj parkareoj inkludas 15 basbalajn areoj, 6 korbopilkejojn, ludejojn por futbalo, 35 tenisejojn, 163 volejbalejojn, sportodomojn, arkopafadejon, ŝoforejon kaj golfejon. La parko inkludas ankaŭ nombrajn havenojn kun boatejoj, same kiel strandoj. Estas perjzaĝaj ĝardenoj, publikartejoj, birdorifuĝejoj, bestoĝardeno, konservatorio, Historia Muzeo, Natura Muzeo, humidejo, kaj teatro en la lago kun regulaj subĉielaj ludoj somere.
Historio
[redakti | redakti fonton]Bestoĝardeno, konservatorio kaj muzeoj
[redakti | redakti fonton]Distrejoj
[redakti | redakti fonton]Naturo
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ohio Street Beach. Arkivita el la originalo je 2010-06-20. Alirita 2012-09-25 .
- ↑ Lincoln Park History. Parks & Facilities. Chicago Park District. Arkivita el la originalo je 2009-06-08. Alirita 2009-06-21 . Arkivigite je 2009-06-08 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-06-08. Alirita 2022-08-01 .
- ↑ Osterman Beach. Arkivita el la originalo je 2010-06-20. Alirita 2012-09-25 .
- ↑ City Park Facts. The Trust for Public Land, Center for City Park Excellence (June 2010). Arkivita el la originalo je 2010-12-31. Alirita 2011-01-03 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-31. Alirita 2012-09-25 . p. 25.