Pasporto Nansen
La Pasporto Nansen estis dokumento eldonita de la Internacia Ofico Nansen por Rifuĝintoj de la Ligo de Nacioj, komencita en 1922, al homoj, kiuj perdis sian civitanecon, por permesi ilin transiri landlimojn. La pasportoj ricevis ĝian nomon de la ricevinto de la Nobel-pacpremio Fridtjof Nansen, la norvego kiu estis malantaŭ la ideo kaj respondecis pri efektivigo de la Alta Komisario por Rifuĝintoj ĉe la Ligo de Nacioj.
La bezono de ĉi tiu speciala pasporto unue aperis kiel rezulto de la Oktobra Revolucio en Rusio. Lenin ordonis nuligi la civitanecon de ĉirkaŭ 1,4 milionoj da rusoj, kiuj fuĝis de sia lando timante de la komunistoj. En la situacio ekestinta, ĉi tiuj homoj ne povis transiri internaciajn limojn, ĉar mankas al ili pasporto. La Ligo de Nacioj eldonis ĉirkaŭ 450 000 Nansen-pasportojn al senlandaj-senŝtataj homoj, kiuj bezonis ilin. La Internacia Ofico Nansen por Rifuĝintoj ricevis la Nobel-pacpremion en 1938 pro ĉi tiu agado, kiu estis unu el la malmultaj sukcesoj de la Ligo de Nacioj.
Konataj rusaj rifuĝintoj, kiuj uzis ĉi tiujn specialajn dokumentojn por elmigri al Okcidento, estas: Igor Stravinski, Sergej Rachmaninoff, Menachem Mendel Schneerson (Rebbe de Lubaviĉ), Marc Chagall kaj Anna Pavlova.