Saltu al enhavo

Pe̍h-ōe-jī

El Vikipedio, la libera enciklopedio
teksto en Pe̍h-ōe-jī

Pe̍h-ōe-jī (IFA: peʔ˩ ue˩ dzi˨, en Esperanto peueĝi Pri tiu ĉi sono aŭskulti, mallonge POJ (Parollingva skribo), estas ortografia sistemo por la latinlitera transliterumo de ĉiuj variaĵoj de la minnana aŭ sudmina lingvo, parto de la ĉina lingvaro, kiuj inkluzivas interalie la hoklan lingvon parolatan en Tajvano. En Esperanto ĝi do principe nomeblas sudmina latinigo. Komputila subteno estis evoluigita en 2004 kaj ekzistas tiparoj kaj detalaj retaj vortaroj. Eĉ se ekzistis pluraj malsamaj vaiaĵoj de romanigo por skribi la tajvanan, multaj el ili estis derivitaj de Peh-oe-ji. Peh-oe-ji kaj ĝiaj derivaĵoj estas la plej uzata romanigo eĉ nuntempe.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La nomo "Pe̍h-ōe-jī" (ĉine tr. 白話字, ĉine simpligita 白话字, pinjino báihuàzì) signifas "skribi per parola lingvo", ĉar la sistemo sekvas la principon de fonetika notacio. Kiam oni skribas peweji mem, oni uzas la mallongigon “kàu-lô” (ĉine trad. 教羅, ĉine simpligita 教罗, pinjino jiàoluō).

iiuj opinias ke nomi peueĝi "romanigon" estas malĝusta, ĉar ĝi estas pli verŝajne ne helpfonetika sistemo, sed ortografio.

teksto de kristana preĝejo en Tajnan (Tâi-lâm), kiu memorigas pri la katolika misiisto Thomas Barclay

Evoluigita la sistemo estis de okcidentaj kristanaj misiistoj inter la 16-a ĝis 19-a jarcento de nia erao, por al kristanismo konvertigi ĉinojn kiuj enmigris en la koloniajn teritoriojn de sudorienta Azio.

La latina alfabeto kaj diakritaj signoj estas uzataj por indiki tonojn. Tiu romanigo disvastiĝis en Fuĝjano, Tajvano. En la mezo de la 20-a jarcento, pli ol 100,000 homoj scipovis skribi la romanigitan skribon peŭeĝi.

La sistemo ankaŭ estis uzata en la unua gazeto de Tajvano, nomita Tâi-oân Kàu-hoē Kong-pò (Tajvana preĝejaj novaĵoj).

Peueĝi estis malpermesata dum la epoko de la japania koloniado de Tajvano inter la jaroj 1895 kaj 1945, kaj poste fote kritikata dum la escepta stato de la Kuomintango-registaro (1947-1987). La japanaj aŭtoritatoj komencis konsideri la skribon peueĝi kiel obstaklo al japanigo kaj potenciala maniero skribi kodojn kaj sekretajn mesaĝojn de revolucia naturo. La Kuomintango estis komence liberala al "lokaj dialektoj" (ĉiuj ĉinaj lingvoj krom Putonghua, la ĉina normigita lingvo). La unua registara dekreto kontraŭ lokaj lingvoj estis la dekreto de 1953 malpermesanta la uzon de la japana kaj tajvana en edukado. En 1955 estis malpermesite uzi peveji por prozelitismo. Klopodoj kontraŭ peŭeĝi intensiĝis en la malfruaj 1960-aj jaroj kaj fruaj 1970-aj jaroj, kiam pluraj publikaĵoj estis malpermesitaj aŭ konfiskitaj por malhelpi la disvastiĝon de la peŭeĝi. En 1964, la uzo de la tajvana lingvo (hokia) en lernejoj estis malpermesita kaj malobservo estis puninda per batadoj, monpunoj, kaj humiligo. La Kuomintango opiniis ke la ĉinoj ne lernu la ĉinan lingvon uzante la romanigitan skribon peueĝi”. Ekzistis vidpunkto, kies apogantoj argumentis ke la Kuomintango decidis ŝanĝi la taktikon de "dividu kaj regu" disvastigante la tajvanan fonetikan alfabeton, mallonge TFA ( ĉine: 台灣 語言音標方案, pinjine: Táiwān yǔyán yīnbiāo fāng.'àyan Yīnbiāo), kiu tiutempe estis akceptita de la plej multaj subtenantoj de tajvanigo. Instruado de la denaska lingvo restas temo de intensa politika debato eĉ en la 21-a jarcento[1].

En Fuĝjano la sistemo post la establigo de la Popola Respubliko de Ĉinio en 1949 forte reduktiĝis favore al pinjino. Nuntempe la sistemo peueĝi precipe uziĝas de tajvanaj kristanoj kaj de kristanaj ĉinoj en sudorienta Azio.

Ĝis 1955, pli ol 2,3 milionoj da libroj estis presitaj en peueĝi kaj studo de 2002 mencias 840 malsamajn peueĝi-tekstojn. Krom la Vikipedio en la sudmina lingvo, ekzistas kelkaj edukaj materialoj, religiaj tekstoj, lingvaj, medicinaj kaj geografiaj tekstoj.

Kultura heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

La Nacia Universitato Cheng Kung organizis internacian simpozion kies temo estis "Protekto kaj Regenerado de Kultura Heredaĵo", kiu celis esprimi antaŭ la internacia komunumo, ke tajvananoj intencas peti ke popola skribo kaj ilia kulturo estu nemateria kultura heredaĵo agnoskita de Unesko.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

(ĉine) Ang Ui-jin. Taiwan Fangyan zhi Lü (Vojaĝo Tra Tajvana Regiona Parolado).Tajpeo: Avanguard Publishing, 1992, ISBN 957-9512-31-0 .

(angla) Chiung, Wi-vun Taiffalo. Language, Identity and Decolonization (Lingvo, Identeco kaj Malkoloniigo).Tainan: Nacia Universitato Cheng Kung, 2005, ISBN 957-8845-85-5.

(angla) Romanization and Language Planning in Taiwan (PDF)

(angla) Chiung Wi-vun, Exploring The Stories Of Peh-Oe-Ji, eld. Nacia Muzeo de Tajvana Literaturo (NMTL) kaj la Tajvana Latiniga Asocio (Taiwan Romanization Association, mallonge TRA).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Minnana lingvo

Nacia Universitato Cheng Kung

Pinjino

Cai Yuanpei

Eksterarj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

(ĉina trad.) Tajvana latiniga asocio (TRA)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Premier's comments over language status draws anger, China Post. Arkivita el la originalo la 3-an de septembro 2014, alirite la 31-an de marto 2010.