Saltu al enhavo

Plumaugat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plumaugat
komunumo
Ne estas priskribata en wikidatumoj
Blazono
komunumo en Francio
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Caulnes
Komunumaro Komunumaro de la Lando de Caulnes
Situo Plumaugat
 - alteco 110 m s. m.
 - koordinatoj 48° 15′ 20″ N 02° 14′ 16″ U / 48.25556 °N, 2.23778 °U / 48.25556; -2.23778 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 144 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 63 m s. m.
Areo 40,43 km² (4 043 ha)
Loĝantaro 1 095 (2010[1])
Dato 2008-2014
Urbestro Mickaël Chevalier
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22250
INSEE 22240

Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor

Vidu situon de Plumaugat kadre de Côtes-d'Armor
Vidu situon de Plumaugat kadre de Côtes-d'Armor
DEC
Plumaugat

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Plumaugat kadre de Francio
Vidu situon de Plumaugat kadre de Francio
DEC
Plumaugat
Vikimedia Komunejo: Plumaugat
Retpaĝo: Oficiala retpaĝo de Plumaugat
Map
vdr

Plumaugat [plymogat] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Plumaugat situas en departemento Côtes-d'Armor, je la limo kun departemento Ille-et-Vilaine. Ĝi estas je 4 km de la nacia vojo RN 12 (liganta Rennes kaj Saint-Brieuc).

Plumaugat estas trairata de rivero Rance, kio aspektigas ĝin valplena. La pejzaĝoj estas precipe heĝe kampara kun tamen arbaroj (proksimume 14 % de la teritorio)

Nevenoeo (unua reĝo de Bretonio) naskiĝis en Plumaugat, sed neniu historia dokumento atestas tion. Tamen, la paroĥo, ja ekzistis tiutempe ĉar dokumento datiĝanta de 863 mencias donacion de unu el siaj loĝantoj.

La nomo de la komunumo venas de plou, kiu signifas "paroĥon" (nomo sufiĉe ofta en Bretonio) kaj Maugat (nomo de la fondinta sanktulo). Plumaugat estas do paroĥo de Maugat.

Heraldiko

[redakti | redakti fonton]
Blazono de Plumaugat Blazono france D'argent aux trois bandes d'azur.
esperante Arĝenta kun tri lazuraj dekstraj balteoj.
Detaloj

Administrado

[redakti | redakti fonton]
Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
marte 2001 marte 2008 Francis Leroy


marte 2008 Mickaël Chevalier Centra Alianco (AC) Agrikultura teknikisto


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Demografio

[redakti | redakti fonton]

Lokoj kaj monumentoj

[redakti | redakti fonton]
  • Kastelo de Lozier registrita en 1992 kiel Monumento Historia[2]
  • Preĝejo (fine de la 19-a jc) dediĉita al sankta Petro
  • Kapelo de Bonne Rencontre (1583)
  • Kapelo de Bénin
  • Steleo al abato Fleury (estro de franca interna rezistado de Côtes-du-Nord mortigita en 1944)
  • Loko de "la Maison" kun restaĵoj de la kastela teramaso
  • Multaj krucoj
  • Palaco de La Rivière (1678), malnova pastrejo, nun gastloĝejo por grupoj

Elstaruloj ligitaj al la komunumo

[redakti | redakti fonton]
  • La familio Plumaugat kaj la senjoroj de Plumaugat.

Eudes de Plumaugat, krucisto en 1248 ; Eon de Plumaugat Konestablo de Rennes en 1388, edziĝinta al Jeanne de Rougé, parencino de Raoul de Plumaugat, kiu per transacio la 20-an de oktobro 1406 kun Jean de Plumaugat interkonsentis ke Raoul portos la plenan blazonon kaj Jean la blazonon kun diferenco. Caro de Plumaugat kaj Macé de Plumaugat estis militkompanoj de Bertrand du Guesclin, konestablo de Francio.
Pierre de Plumaugat edziĝinta en 1455 al Jeanne de Plorec. Allain de Plumaugat ĉambelano de la duko de Bretonio Francisko la 2-a, edziĝinta al Isabeau Giffard. Pierre de Plumaugat, mortinta en 1513, patro de Marie-Marguerite de Plumaugat, "dame hérière" de Plumaugat edziniĝinta en 1490 al Ludoviko de Yvignac, ordinara gardisto de Anna de Bretonio.

La senjorlando de Plumaugat apartenis poste al familioj Yvignac, Guitté, Espinay de Vaucouleur, Breil de Pontbriand, Bruc de Broon, Guéhéneuc de Boishue poste Mellon

  • Abato Fleury

Naskiĝinta en Plumaugat la 30-an de januaro 1903, Eugène Fleury estis ordinita la 10-an de julio 1927, studmastro en Cordeliers (Dinan) antaŭ ordino, poste li estis profesoro en Saint-Charles (Saint-Brieuc) en oktobro 1936 antaŭ ol estis nomumita vikario de preĝejo Saint-Michel en Saint-Brieuc. Li fariĝis ano de la movado "Défense de la France" (esperantlingve 'Defendo de Francio') pere de abato Chéruel en majo 1943. Abato Fleury poste rekrutis s-ron Métairie, kies domo fariĝis la komandejo de la grupo D.F., kiu strukturigis sin poste ekde aŭgusto 1943 en Saint-Brieuc ĉirkaŭ Métairie, Hauet (masaĝisto, ŝargita pri falsaj legitimaĵoj) kaj Gallais (degaŭlisma apotekisto). Kontakte kun anoj de la kaŝa "Comité Départemental de Libération" (CDL) (esperantlingve 'Departementa Komitato por Liberigo') li organizis unu el la unuaj kunvenoj de CDL en sia sakristio de preĝejo Saint-Michel. Poste, li anstataŭis sian kolegon Chéruel en CDL dum kelkaj semajnoj. Rezerva leŭtenanto, li komandis kun Jean Métairie grupon de liberaj korpusoj sub la nomo « Vengeance » (esperantlingve "venĝo") fortan je 450 viroj milite organizitaj en sekcioj, kompanioj, kiuj plurfoje alfrontis nazianojn antaŭ la albordiĝo kaj kiuj estos poste integritaj en la Sekreta Armeo. Abato Fleury estis nomumita milita delegito de "Mouvement de Libération Nationale" ( MLN) (esperantlingve 'Movado por Nacia Liberigo'), kiu arigis DF, Libé-Nord, OCM kaj ORA ; Jean Métairie estante nomumita departementa estro de la Sekreta Armeo. Li estus rifuzinta rifuĝi en la makison por eskapi de la aresta minaco. Abato Fleury estis arestita de Gestapo la 1-an de julio 1944 iomete post tagmezo, poste enkarcerigita en la malliberejo de Saint-Brieuc. Liaj amikoj klopodis liverigi al li pakaĵojn dum lia mallibereco. Li estis torturita dum pridemandadoj. La 10-an, la gardistoj rifuzis la pakaĵojn deklarante ke abato Fleury estis foririnta matene al Rennes. Fakte, li estis mortpafita la saman tagon, la 10-an de julio. Lia korpo estis retrovita en komuna tombo de la arbaro de Malaunay de laboristoj, kiu faligis arbojn laŭ la nacia vojo RN 12, kelkajn tagojn poste. Lia korpo estis agnoskita de abato Le Solleu de Plouagat, kaj de abato Le Duff de Guingamp, kiu indikis en letero datita de la 12-a de julio kaj sendita al la episkopejo, ke li estis vokita matene por beni komunan tombon malkovritan proksime de Guingamp. Inter la dek sep kadavroj, kiu estis en la fosaĵo, estis pastro; en lia poŝo estis naztuko markita E.F.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Oficialaj loĝantaroj sur la retpaĝo de INSEE
  2. Datumbazo "Mérimée" : PA00089775

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]