Preĝejo de Keilhau
La Protestantisma preĝejo de Keilhau estas defendkirko en Rudolstadt, Germanujo.
La dikaj vandoj de la turo klare atestas la defendfunkcion. Unue havas la dia domo nur defendturon kun volbon kaj lignan alkonstruaĵon. Oni scias ke en la 1509-a jaro altiĝis la turo kaj ke en 1759 la baroka formo kun spajro aldoniĝis. Sude ankoraŭ ekzistas bovokulo kaj embrazuro. Kiam en la 1844-a jaro malfermiĝis la moderna eduka instituto en Keilhau (laŭ instigo de Friedrich Fröbel) estis uesten alkonstruita longa navo. Poste oni malkonstruis la malnovan lignan konstruaĵon. La baroka triptiko de Hans Gottwald von Lohr (1507, Skolo de Saalfeld) estis vendita en 1842 troviĝante nun en la erfurta Anger-muzeo. Du sonoriloj estas de 1598 (muldis Jacob König) kaj de 1837.[1]
La retablon pentris la desegnada instruisto Friedrich Unger laŭ la Nazaretanoj: videblas Jesuo kaj infanoj. La lernejo treege influis la kirkon: kelkiuj ĝin eĉ nomis lernejan kirkon. La farbadon datumas de 1921. Restaŭrado finis en la 1994-a jaro post refaroj en 1991/92.[2]
Laŭ instigo de la ornitologoj Benno Ausmeier kaj Ralf Hiller de naturprotekto-grupo Unteres Schwarzatal oni turen enmetis nestojn por turfalkoj, ordinaraj apusoj, turstrigoj, vespertoj kaj monedoj. Ili ĉiuj sukcese kovadas.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- prikirkaj informoj[rompita ligilo] sur la paĝaro de Evangelia Eklezio en Meza Germanujo (EKM)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 690
- ↑ "Die Kirche von Keilhau" - ĉe: religio.de