Premio Hugo
Premio Hugo | ||
premiaro • premio pri scienca fikcio | ||
---|---|---|
Branĉoj | • Premio Hugo por la Plej Bona Romano • Premio Hugo por la Plej Bona Romaneto • Premio Hugo por la Plej Bona Novelego • Premio Hugo por la Plej Bona Novelo • Premio Hugo por la Plej Bona Rilata Verko • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento (Longforma) • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento (Mallongforma) • Premio Hugo por la Plej Bona Grafika Rakonto • Premio Hugo por la Plej Bona Profesia Artisto • Premio Hugo por la Plej Bona Profesia Revuo • Premio Hugo por la Plej Bona Profesia Redaktoro • Premio Hugo por la Plej Bona Duonprofesia Revuo • Premio Hugo por la Plej Bona Neprofesia Revuo • Premio Hugo por la Plej Bona Neprofesia Verkisto • Premio Hugo por la Plej Bona Neprofesia Artisto • Premio Hugo por la Plej Bona Aliforma Verko • Premio Hugo por la Plej Bona Neprofesia Elsendo • Premio Hugo por la Plej Bona Profesia Redaktoro • Premio Hugo por la Plej Bona Profesia Redaktoro • Hugo Award for Best Game or Interactive Work • Premio Hugo por la Plej Bona Serio vd | |
Nomita laŭ | Hugo Gernsback | |
Organizanto | World Science Fiction Society | |
Fondita en | 1953 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Premio Hugo (angle Hugo Award) doniĝas ĉiujare por la plej bonaj sciencfikciaj aŭ fantastaj verkoj, kies unua anglalingva eldonado okazis dum la antaŭa jaro, kaj por rilataj fakoj kiel la plej bona sciencfikcia artaĵo, la plej bona filmo, kaj la plej bona rilata libro. La kategorioj ŝanĝiĝas tra tempo, kiel la sciencfickia fako kreskas kaj ŝanĝiĝas. La gajnantojn elektas sciencfickiaj fervoruloj, kaj la premioj doniĝas ĉe la ĉiujara Monda Sciencfikcia Kunveno.
La premio estas nomata pro Hugo Gernsback, la fondanto de la pioniranta sciencfikcia revuo Amazing Stories ("Mirigaj Rakontoj").
La unua Monda Sciencfikcia Kunveno (Worldcon) okazis ĉe Novjorko, Usono, en 1939. Kvankam "plej bonaj" elektiĝis ĉe ĉiu kunvenoj, ne estis premioj ĝis la 11-a Worldcon (Filadelfio, Usono, 1953) kaj tiu okazo estis, tiutempe, intencata kiel unufoja. Tamen por la 13-a kongreso (Klevlando, Usono, 1955) oni decidis konstantigi la materiajn premiojn.
Simila premio estas la Premio Nebulozo. Kontraste al la Premio Hugo, la gajnantojn elektas verkistoj, ne fervoruloj.
Famaj premiitoj
[redakti | redakti fonton]- Isaac Asimov
- Orson Scott Card
- Ursula K. Le Guin
- Robert A. Heinlein
- Lois McMaster Bujold
- David Brin
- Greg Egan
- Neil Gaiman
- Connie Willis
- Arthur C. Clarke
- Ann Leckie
- Larry Niven
- Roger Zelazny
- N. K. Jemisin - la unua afro-usona gajninto (de ajna sekso) de la Premio Hugo por Plej bona Romano, kaj la nura kiu gajnis ĝin tri jarojn sinsekve (2016, 2017, 2018).
Kategorioj
[redakti | redakti fonton]- Plej bona Romano ( 40,000 vortoj aŭ pli)
- La plej bona novelo (17,500 vortoj ĝis 39,999 vortoj)
- La plej bona rakonto (7,500 vortoj ĝis 17,499 vortoj)
- La plej bona noveleto (ĝis 7,499 vortoj)
- Plej bona Drameca Adapto (de 1961 )
- Plej bona Nefikcia Libro (aljuĝita de 1980 ĝis 1998 )
- Plej bona Recenzolibro (ekde 1999 )
- La plej bona serio
- La plej bona fanrevuo
- La plej admirita artisto
- La plej admirita aŭtoro
- La plej bona recenza revuo
- La plej profesia artisto
- La plej profesia redaktoro
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retpaĝo de Premio Hugo (anglalingva) Arkivigite je 2007-06-12 per la retarkivo Wayback Machine