Provinco Gizo
Provinco Gizo | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
gubernio de Egiptio [+] | |||
Lando | Egiptio | ||
Supermara alteco | 141 m [+] | ||
Ĉefurbo | Gizo | ||
- koordinatoj | 29° N, 30° O (mapo)29.2629.67Koordinatoj: 29° N, 30° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 13 184 km² (1 318 400 ha) [+] | ||
Areo | 13 184 km² (1 318 400 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 8 632 021 [+] (28-a de marto 2017) | ||
Denseco | 654,73 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | EG-GZ | ||
Provinco Gizo | |||
Vikimedia Komunejo: Giza Governorate [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La provinco Gizo (arabe محافظة الجيزة, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Ǧīza respektive Muhafazat al-Ĝiza, laŭ la masra lingvo, do la egipta araba: al-Gīza) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 6 272 571 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma loĝloko Gizo, kiu fakte estas urboparto de Kairo. Aliaj gravaj urboj estas Kirdasa, Urbo Sesa de Oktobro kaj El Havamedija.
La provinco limas norde je la provinco Minufija, oriente je la provincoj Kairo kaj Suezo, sudoriente je la provincoj Beni Suef, Fajum kaj Minja, sude je la provinco al-Ŭadi al-ĝadid kaj nordokcidente je la provinco Matruh.
La teritorio inkluzivas la okcidentajn kaj sudajn kvartalojn de la urbo Kairo, inkluzive de la nekropolo de la antikva urbo Memfiso. Norde de la Libia Dezerto krome ĝi inkluzivas la ebenaĵon El Bahrija.
|