Puduĉeri
Puduĉeri | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 605001–605014 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 11° 56′ N, 79° 50′ O (mapo)11.9379.83Koordinatoj: 11° 56′ N, 79° 50′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 3 m [+] | ||||
Areo | 19,54 km² (1 954 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Pondicherry (city) [+] | |||||
Puduĉeri aŭ Pondiĉeri, (tamile புதுச்சேரி aŭdu) estas marhavena urbego, katolika diocezo kaj ĉefsidejo de la unia areo Pondiĉero (ekster iu ajn subŝtato) en sudorienta Barato.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Puduĉeri situas sur la Koromandela Marbordo 8 metrojn super la marnivelo. Kaddalor troviĝas 21, Neyveli 51, Velor 131, Ĉenajo 133, Tiruĉirapali 152, Salem (Barato) 183, Mumbajo 1082, Kolkato 1490, tutlanda ĉefurbo Delhio 1875 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2011 Puduĉeri havis 244 377. La averaĝa legopovo de la grandurbo estis 76%.
Historio
[redakti | redakti fonton]Foirejo nomita Poduke estas registrita kiel romia komerca celloko jam en la 1-a jarcento. La areo estis parto de Regno Kanĉipuram en la 4-a jarcento, poste sekvis La ĉola dinastio, baldaŭ aliaj imperioj, reĝlandoj, sultanlandoj. La Franca Orienthinda Kompanio establis urbon kiel ilian ĉefsidejon en 1674. Dum la francaj-anglaj militoj (1742-1763), Puduĉeri ŝanĝis manojn ofte. Fine plejparton de Hindio la britoj akiris, tial ili permesis al la francoj havi 4 areojn en la kolonio. En Puduĉeri dominado de francoj okazis ĝis 1954, poste ĝi aldoniĝis al Barato.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Terkultivado ĉirkaŭ Puduĉeri inkludas kultivaĵojn kiel rizoj, sukerkanoj, kokosoj, kotonoj. En la urbego menciindas la turismo kaj komerco.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Puduĉeri universitato funkcias, sed ekzistas ankaŭ franca instituto (Alliance française).
Religioj
[redakti | redakti fonton]En 2011 hinduoj konsistigas la plimulton en Puduĉeri kun 83 procentoj. Kiel rezulto de la franca kolonia epoko, ekzistas pli granda malplimulto de kristanoj, plejparte katolikaj (11 procentoj). Islamanoj (plejparte sunaistoj) estas malmulte (5 procentoj).
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La plimulto parolas la tamilan en Puduĉeri, sed oftas ankaŭ la franca kaj angla lingvoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Puduĉeri estas ligita al Ĉenajo per la marborda ĉefvojo al nordo, al Kaddalor al suda direkto. Ekzistas vojoj nature al interno de la lando. En la urbo aŭtobusoj kaj busetoj liveras la pasaĝerojn. La loka stacidomo havas fervojajn ligojn tutlande. Marhaveno kaj flughaveno funkcias loke.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Puduĉeri situas en savanoklimato (As) kun musono laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe po 1354 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter aŭgusto-decembro pli ofte. La temperaturo varias averaĝe inter 24-32 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Aŭrorurbo nur 8 km
- koloniaj konstruaĵoj
- statuoj
- marborda strando, ofte digoj defendas la strandojn de la erozio
- katedralo kaj pluraj aliaj preĝejoj (temploj, moskeoj, kirkoj)
- muzeo
- botanika ĝardeno
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Katedralo
-
Moskeo
-
Templo