Rokeya Sakhawat Hussain
Rokeya Sakhawat Hussain | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
রোকেয়া সাখাওয়াত হোসেন | ||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1880 en Rangpur District | |
Morto | 9-an de decembro 1932 (52-jaraĝa) en Kolkato | |
Mortis per | Kardivaskulsistema malsano vd | |
Religio | islamo vd | |
Lingvoj | bengala vd | |
Ŝtataneco | Brita Raĝo vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Karimunnesa Khanam Chaudhurani (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto sciencfikcia verkisto socia reformisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Abarodh Basini ❦ La revo de Sultana vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Rokeya Sakhawat Hussain (bengale রোকেয়া সাখাওয়াত হোসেন - Rokeẏā Sākhāoẏāt Hosen, naskiĝis la 9-an de decembro 1880 en Pairabondth (distrikto Rangpur), Bengalio, Brita Hindio, mortis la 9-an de decembro 1932 en Kolkato)[1] estis bengala verkistino kaj socia laboristino en la frua 20-a jarcento. Ŝi estis grava islama feministino kaj famiĝis pro sia lukto por la seksa egaleco.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ŝia patro estis Jahiruddin Muhammad Abu Ali Haidar Saber, klera zamindar (terposedanto). Rokeya havis du fratinojn kaj tri fratojn, unu el kiuj mortis infanaĝe. La plej aĝa frato de Rokeya (Ibrahim) kaj ŝia pli maljuna fratino (Karimunnesa) ambaŭ havis enorman influon sur ŝia vivo. Karimunnesa volis studi la bengalan lingvon, kio estis la lingvo de la plimulto en Bengalio. La familio malaprobis tion ĉar multaj altklasaj islamanoj tiutempe preferis la araban kaj la persan ol siaj gepatraj lingvoj. Ibrahim instruis al Rokeya kaj al ŝia fratino Karimunnesa la anglan kaj la bengalan; ambaŭ fratinoj fariĝis verkistinoj.
Rokeya Hussain geedziĝis en 1896 kiam ŝi estis 16-jara. Ŝia edzo estis la urduo-parolanta ĥano Bahadur Sakhawat Hussain. Li daŭrigis la laboron de ŝia frato instigante ŝin lerni la bengalan kaj la anglan. Ŝi akceptis lian proponon verki en la bengala, la lingvo de la amasoj. Ŝia literatura kariero komenciĝis en 1902 per la verko Pipasa (soifo).
En 1909, Sakhawat Hussain mortis. Li instigis sian edzinon flankenmeti monon por ke ŝi povu komenci lernejon por islamaj knabinoj. Kvin monatojn post la morto de ŝia edzo, Rokeya fondis mezlernejon, kiu estis nomita "Sakhawat Memorial Girls' High School" kiel danko al ŝia edzo. Ĝi komenciĝis kun sole kvin studentoj en la urduo-parolanta areo de Bagalpur (Biharo). Post jura disputo, Rokeya Hussain devis translokigi la lernejon al la bengala Kolkato en 1911. La lernejo restis unu el la plej popularaj mezlernejoj por knabinoj en Kolkato.
Begum Rokeya ankaŭ fondis la islaman virinan asoccion Anjuman-e-Khawateen-e-Islam. Ŝi rekomendis reformon, opiniante ke bigoteco kaj troa konservativismo plejparte kaŭzis la relative malrapidan evoluon de islamanoj en Brita Hindio
Seksa egaleco
[redakti | redakti fonton]Por levi publikan konscion pri seksa egaleco kaj rekomendi virinan emancipiĝon, ŝi skribis multajn artikolojn, rakontojn kaj romanojn, plejparte en la bengala. Ŝi uzis humuron, ironion kaj satiron por tiri la atenton al la maljustaĵoj kiujn alkonfrontis bengalaj virinoj. Ŝi emfazis ke diskriminacio nur finiĝos se virinoj povus okupiĝi pri la karierojn kiujn ili mem elektas.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Pipasa (Soiofo)
- Sultana's dream (La revo de Sultana), grava porjunulara kaj feminisma sciencfikcio verko, pri utopia rolinversigo de viroj kaj virinoj, laŭ kiu oni kreis samtitolan animacian filmon.
- Oborodhbashini (La Virino en Kaptiteco)
- Motichur
- Paddorag
- (nefinita) Narir Adhikar (Virinaj rajtoj), eseo por la Islama Virina Asocio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Begum Rokeya Day today, The Daily Star (Bengalio), la 9-an de decembro 2013
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Hector Pieterson, lingva martiro por iuj afrikaj lingvoj en Sud-Afriko
Potti Sreeramulu, lingva martiro por la telugua lingvo (loke: Telugu)