Ruĝa cervo
Ruĝa cervo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Cervus elaphus Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Nuntempa natura arealo
| ||||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||||
Multaj - vidu la tekston | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Ruĝa cervo (Cervus elaphus) estas la due plej granda cervo-specio de la mondo post la alko.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi longas 1,65 – 2,5 metrojn, havas vosto je 12 – 15 centimetroj longa, altas 1,2 – 1,5 metrojn kaj pezas 100 – 250 kilogramojn. Ĝi estas ruĝbruna kun abdomeno iom hela. Ĝi portas helkoloran makulon sur la koksoj kaj malhelkoloran strion sur la dorso laŭlonge de la spino.
Taksono
[redakti | redakti fonton]Iam oni kredis ke la ruĝa cervo estis unu specio kun subspecioj en Eŭropo, Azio, kaj Nordameriko, sed lastatempaj geno-esploroj indikas ke apartaj specioj estas la Eŭropa ruĝa cervo (Cervus elaphus) priskribata en ĉi tiu artikolo, la Centrazia ruĝa cervo (Cervus affinis), kaj la Kanada cervo (Cervus canadensis) de Nordameriko kaj orienta Azio.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La ruĝaj cervoj vivas en miksaj arbaroj, altmontaj arbaroj kaj herbejoj aŭ maldensaj arbetaroj. Somere ili aktivadas sur altaj montoj kun prosperaj arboj kaj vivas 3–5–ope. La cervino loĝas kune kun siaj idoj. La vircervo ĝenerale vivas sola aŭ formas kun aliaj samseksuloj grupon. Kiel plejparto de la alispecaj cervoj, la ruĝa cervo manĝas kaj trinkas akvon en frumateno kaj vespero, kaj tre viglas ĉe tagiĝo. Somere ĝi banas sin en marĉo aŭ lago. Ĝi manĝas arbofoliojn, ŝosojn kaj herbojn, ofte trinkas mineralan akvon aŭ lekas naturan salon. Ĝi estas sprita kaj lerta en kurado, havas akrajn flaradon kaj aŭdadon, sed malbonan vidadon. La vircervo defaligas kornajn vilojn en aŭgusto aŭ septembro, kaj tuj post tio li komencas serĉi por si kunulinojn. Tiam li ofte krias, kaj lia basa krio povas aŭdiĝi fore je pli ol 1 kilometro. Dum tiu tempo intensa lukto okazas inter la vircervoj. La venkinto kolektas ĉirkaŭ sin grupon da cervinoj kaj pariĝas kun ili. En majo aŭ junio de la sekvanta jaro la cervino naskas ĝenerale unu idon ĉiufoje. La gravedeco daŭras 230–240 tagojn. La ĵus naskita ido havas makulojn sur si. La juna cervino maturiĝas en la aĝo de 3 aŭ 4 jaroj, dum la juna vircervo en la aĝo de 5 aŭ 6 jaroj. Ĝenerale ili povas vivi 15–18 jarojn.
La juna korno de la ruĝa cervo estas valora ĉina drogo. Ĝia kvalito estas malpli bona ol tiu de la makula cervo, sed ĝi estas pli granda ol tiu de la lasta.
Subspecioj de ruĝa cervo
[redakti | redakti fonton]- Skandinavia cervo - Cervus elaphus elaphus
- Anglia cervo - Cervus elaphus scoticus
- Ibera cervo - Cervus elaphus hispanicus
- Korsika cervo - Cervus elaphus corsicanus
- Berbera cervo - Cervus elaphus barbarus
- Mezeŭropa cervo - Cervus elaphus hippelaphus
- Karpata cervo - Cervus elaphus montanus
- Kaŭkaza cervo - Cervus elaphus maral
- Kaŝmira cervo - Cervus elaphus affinis
- Ĉinia cervo - Cervus elaphus wallichi
- Tianŝana cervo - Cervus elaphus songaricus
- Buĥara cervo - Cervus elaphus bactrianus
- Seĉuana cervo - Cervus elaphus macneilli
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Blankkoksa cervo
- Elborz-montara arbarstepo
- Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj
- Skandinavaj marbordaj koniferaroj
- Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Luktantaj cervoj.
-
Cervaro.